인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

새 에스페란토 번역소설 ‘마르타’ 출간!
La romano ‘Marta’ eldonita koree

Marta

폴란드의 유명 작가 Eliza Orzeszkowa 의 작품 마르타 (Marta)가 드디어 한국어로 출간되었다. 장정렬교수가 에스페란토에서 한국어로  번역한 번역물로서, 이책은  에스페란토의 창안자 자멘호프박사가 직접 폴란드어에서 에스페란토로 번역한 작품이다. 한 여인의 기구한 운명을 그린 작품으로 당시 폴란드의 시대 상황을 배경으로 하고있다.

Eldono de korea traduko(2016, Januaro) de la romano de Eliza Orzeszkowa.

Tradukis Ombro JANG( JANG Jeong-Ryeol) pere de Esperantigita versio. fare de eldonejo Sanzini, en urbo Busan.

– En 106 jaroj de post Esperantigita Marta(1910) de Eliza Orzeszko, tradukita de L.L. Zamenhof.

Resumo pri la autoro Eliza Orzeszkowa

Eliza ORZESZKOWA (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskita PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna; mortinta la 18-an de majo 1910 en Grodno) estis pola verkistino.

En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj. Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj geedziĝis en aĝo de 17 jaroj kun bienulo Piotr Orzeszko.

Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi geedziĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj. Al Esperantujo ŝi estas kontata kiel aŭtorino de Marta(1873). La romanon esperantigis Ludoviko Lazaro Zamenhof(Ludwik Lejzer Zamenhof), kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel la eduka lekturo.

Chi-jare, korea versio eldonighis en januaro, 2016, fare de eldonejo Sanzini. En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la nobelpremio pri literaturo.

La premion ricevis Sienkiewicz.

Marta. (Martha.) Romano. Tradukis L. L. Zamenhof. [1-a eldono.] Parizo: Hachette, 1910. 237 paĝoj. 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1924. 237 paĝoj. 3-a eldono. Parizo: Hachette, 1928. 237 paĝoj. 4-a eldono. Marmande: Editions Françaises d’Espéranto, 1968. 213 paĝoj. 5-a eldono. Bielsko-Biala: Kleks, 1999. 256 paĝoj.

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)