인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

[월간 Esperanto] Jam 200 elementaj kursoj en Koreio!

La Revuo Esperanto_n-ro 1221(1) Januaro 2009

 

Jam 200 elementaj kursoj en Koreio!

La 30-an de aŭgusto Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK)

okazigis feston memore al la 200-a elementa Esperantokurso en la Seula Junulara Gastejo

(이 기사는 ‘서울 에스페란토 문화원 ‘200기 수료’를 기념하여 보도된 내용입니다.)

 

En la solenaĵo, kiun gvidis s-ino Min Jung-jin kaj s-ro Song Ho-young, salutparolis Lee Jung-kee (la prezidanto de SEK).

Sinsekvis gratulparoloj de Park Wha-chong (prez. de KEA), Kim Kwang-soo (prez. de E-Asocio de Ŭonbulismo) kaj aliaj. Por la evento gratul-mesaĝis Probal Dasgupta (prez. de UEA), Renato Corsetti (eksprez. de UEA) kaj Hori Jasuo (estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado). Ĉirkaŭ 120 homoj partoprenis en la festo.

Kadre de la celebrado okazis simpozio per la temo „Kiel verdigi Azion?“ Eruda Li el Ĉinio prelegis pri Fondiĝo de Universala Ligo pri Kulturo kaj Arto (ULKA) por aktuala praktiko de Esperanto; Agou Takaŝi el Japanio pri Internacia kunlaboro pere de Esperanto, precipe pri la modelo inter Esperanto-Propaganda Asocio kaj Seula Esperanto-Kulturcentro; So Gilsu el Koreio pri Graveco de Esperanto-disvastigo por progresigi la movadon kaj Lee Jung-kee pri La situacio de la nuna azia Esperanto-movado. Post la celebrado diplomiĝis novbakitoj de la 200-a elementa kurso kaj oni ĝuis la feston gaje trinkante, kantante kaj dancante en la amuza vespero, tute forgesante pri tempo-paso ĝis la profunda nokto.

SEK, fondita en 1991 kaj estrata de Lee Jung-kee (eksa prez. de KEA kaj nuna prez. de KAEM), funkcias kiel privata institucio por disvastigi Esperanton kaj stimuli intereson pri la lingvo al civitanoj. Ĝi okazigas ne nur Esperantokursojn elementajn aŭ mezgradajn, sed ankaŭ internaciajn kurskunvenojn per kaj por Esperanto, foje kun NamkangEsperanto-Lernejo en Koreio, kaj foje en kunlaboro kun Esperanto-Propaganda Asocio en Japanio.

Ĝis nun 1 416 homoj lernis Esperanton en SEK. Kvankam ne ĉiuj el ili restas en Esperantujo, tamen brile aktivas por la Esperanto-movado multaj entuziasmaj samideanoj, kiuj renkontis la komunan lingvon en la institucio.

S-ro Lee Jung-kee diris en la saluto: Mi propagandis Esperanton al multaj homoj dum la 17 jaroj, kiam mi administris SEK. Multaj el ili, krom la
entuziasmuloj, malaperis. Tamen mi ne malesperiĝas pro la foririntoj, ĉar mi ofte konvinkiĝas, ke mia afero ne estas vana, dank’ al tiuj, kiuj revenas al Esperantujo eĉ dekkelkajn jarojn post sia foresto. La kunfestantoj aplaŭdis lian sindonemon por Esperanto-movado.

Kim Uson

 

La revuo Esperanto Januaro 2009 1221(1)

 

Revuo Esperanto에서 PDF 내려받기

▶ https://uea.org/revuoj/esperanto/2009?elshutu=eo_jan09

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)