인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 대회 소식 (고 이종영 세계 회장 추모 미사 가져.)-14 (2018.8.2) Taglibro el Lisbono (Omaĝe al Forpasinto D-ro LEE Chong-yeong)-14 (2018. 8.2)

Kiel kutime merkredo (2018.8.1) estas tago de Ekskurso, ankaŭ mi ekskursis al Obidos, Nazare, Batalha kaj Fatima. Reveninte de ekskurso, ĉ. 40 koreaj kongresanoj kolektiĝos kun la nomo ‘Korea Vespero’, kiun forpasinta samideano d-ro LEE Chong-yeong. Oni havis agrablan tempon. La meso okazis en preĝejo Igreja dos Santos Reis Magos en Madrido. En la meso esperantista pastro Benoit Ente el Francio (KN 1489) menciis nomon de d-ro LEE.

Je la naŭa horo estis ‘Komitata Forumo Komunumo’ en kiu mi prezentis Esperanto-movadon en Afriko. Sekvis CO-respondas, Koncerto MAJU. Tagmeze mi vizitis katolikan preĝejon por havi meson omaĝe al forpasinto D-ro LEE Chong-yeong. Estis kara momento rememori la samideanon, kiu estas vere ĝisosta zamenhofido.

Posttagmeze sekvis Komitata forumo Kunordigo, futbalo-matĉo kaj Urba akcepto, en kiu ĉeestis. Vespere tri koncerto sinsekvis ‘Kajto’, ‘Zhou Mack’ kaj ‘Sara Su Jones, kiu estas koreino.

Hodiaŭ estis tre varmega je 40 gradoj. Ĝis hodiaŭ mi havis agrablan tempon.

 

 



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)