인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 3차 중국 4개성+상하이 에스페란토 포럼에 참석하다(1)
En la 3-a Esperanto-Forumo de 4 provincoj kaj Ŝanhajo(1)

 

Por partopreni en ‘La 3-a Esperanto-Forumo de 4 provincoj kaj Ŝanhajo’ en Ĉinio mi veturis al la urbo Tianjin en la 12-a de okt, 2018. Mia aviadilo OZ327 ekflugis je la oka kaj kvarono en la 12-a de oktobro en la flughaveno Inĉon.  En la flughaveno Tianjin, s-ro NAN Youli, Honora Membro de UEA kaj s-ino Lisa atendis min. Kun brakuma saluto ni direktiĝis al la centro de la urbo Tianjin.

Tagmanĝante bongustan picon ni diskutis pri diversaj temoj por Esperanto-movado. Je la 16-a kaj 5 mi kaptis trajnon en la Okcidenta Tianjin-a stacio por iri al la urbo Xianxiang, Henan-a provinco, en kiu okazos la Forumo.

Mia trajno alvenis en la urbo Xianxiang je la 19-a kaj 42 minutoj post tri horoj kaj 37 minutoj. Ĝia veturkosto estis 289.5 juanoj egale je 47,000 ŭonoj.

En la stacio Xianxiang mia malnova amiko s-ro WANG Min-hao, eksprez. de Ŝanghaja Esperanto-Asocio kaj ĉefrespondeculo de tiu ĉi forumo, bonvenigis min. Per la aŭto de s-ino Rju mi veturis al la forumejo, kiu sidas en la Hotelo Monda familia’, en kiu jam Interkona Vespero estis okazanta. En la salono mi povis renkontis plurajan miajn malnovajn konatojn; Ĉielismo el Siano, irana esperantisto kaj Trigo (Peng zhengming) el Hubei-a asocio.

Post saluto mi enĉambriĝis en la numeron 517 en la hotelo. Morgaŭ je la 9-a okazos Solena malferma ceremonio.

En Ĉinio per mia portebla komputilo mi ne povas konekti kakaotokon nek guglon nek Naver, sed feliĉe mi sukcesis konekti ‘nate.com’ por sendi leteron.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)