La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4)
Temo: Loka kulturo – Monda civitano
Kiam: Vendrede la 13an ĝis lunde la 16an de oktobro 2017
Kie: Indian Social Institute, Bengaluro, Barato
Aliĝilo: Baldaŭ aperos!
Aliĝkotizoj: Baldaŭ anoncotaj. (Sed ne estos altaj!)
Provizora programo:
1. Ĵaŭde, la 12an de oktobro 2017: Registriĝo
2. Vendrede, la 13an: Inaŭguro kaj laborsesioj
3. Sabate, la 14an: Tuttaga(j) ekskurso(j)
4. Dimanĉe, la 15an: Laborsesioj
5. Lunde, la 16an de oktobro 2017: Fermo
Pri la temo: Ni ĉiuj ĝuas niajn lokajn kulturojn: niajn lingvojn, festojn, manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Kaj kiel esperantistoj ni ĉiuj estas ankaŭ mondaj civitanoj, ĉu ne?
Kadre de la 2017 UN-jartemo pri daŭripova turismo, dum SAS-4 ni lernos pri la lokaj kulturoj de niaj mondaj civitanoj! Kaj ni dividos la spertojn esti samtempe kaj lokanoj kaj mondanoj.
Estos kompreneble multaj pliaj aranĝoj – kantado, lingvokursetoj, labortendaroj…. Ni pliriĉigos la programon dum la venontaj monatoj!
Pri la urbo, Bengaluro: Ni revenos al Bengaluro, la kongresurbo de la 5-a Azia Kongreso en 2008. Tiutempe, ni verkis paĝon esperantan pri la urbo. Jen ĝi estas. La reto abundas je informoj pri tiu ĉi vigla urbo. La vikipedia artikolo pri Bengaluro estas nur komencopunkto!
Pri la seminarejo, ISI: La ejo de SAS-4 estos la urbomeza Indian Social Institute (ISI; la Barata Socia Instituto). La vizio de ISI estas krei egalecan kaj inkluzivan socion. Ĝi estas esplorinstituto kaj instituto por trejnado de diversaj sociaj aktivuloj, aparte tiuj kiuj laboras kun la plej malriĉaj tavoloj de la socio. Vizitu ilian (anglalingvan) retejon ĉi tie.
Kontakteblecoj:
- Bonvolu aliĝi al la grupo SAS-4 Barato. Por aliĝi al la grupo, vi povas ankaŭ sendi retmesaĝon al sas4barato+subscribe@googlegroups.com.
- Vi povas ankaŭ sendi retmesaĝon al s-ro Siva: kotha.nagasiva@gmail.com.