인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘제 4차 남 아시아 에스페란토 세미나리오’ 인도에서 열릴 예정(2017.10.13-16)
La 4-a SAS (Sud-Azia Seminario) en Bengaluro, Barato

제 4차 남 아시아 에스페란토 세미나가 2017년 10월 13일부터 16일까지 인도, 벵갈루르에서 열립니다.

관심있는 분들의 많은 참석을 바라며, 자세한 안내는 아래 누리집을 참고하시기 바랍니다.

     (사진은 2008년 인도, 벵갈루르에서 열린 제 5차 아시아 에스페란토 대회 개막식)

 

La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) okazos ĝuste post naŭ monatoj de hodiaŭ de la 13a ĝis la 16a de oktobro 2017 en Bengaluro, Barato. Por pli da detaloj, bonvolu viziti la paĝon

https://baratejo.wordpress.com/sud-azia-seminario/sas4barato/

SAS-4 (2017): Bengaluro, Barato

La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4)

Temo: Loka kulturo – Monda civitano

Kiam: Vendrede la 13an ĝis lunde la 16an de oktobro 2017

Kie: Indian Social Institute, Bengaluro, Barato

Aliĝilo: Baldaŭ aperos!

Aliĝkotizoj: Baldaŭ anoncotaj. (Sed ne estos altaj!)

Provizora programo:

1. Ĵaŭde, la 12an de oktobro 2017: Registriĝo
2. Vendrede, la 13an: Inaŭguro kaj laborsesioj
3. Sabate, la 14an: Tuttaga(j) ekskurso(j)
4. Dimanĉe, la 15an: Laborsesioj
5. Lunde, la 16an de oktobro 2017: Fermo

Pri la temo: Ni ĉiuj ĝuas niajn lokajn kulturojn: niajn lingvojn, festojn, manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Kaj kiel esperantistoj ni ĉiuj estas ankaŭ mondaj civitanoj, ĉu ne?

Kadre de la 2017 UN-jartemo pri daŭripova turismo, dum SAS-4 ni lernos pri la lokaj kulturoj de niaj mondaj civitanoj! Kaj ni dividos la spertojn esti samtempe kaj lokanoj kaj mondanoj.

Estos kompreneble multaj pliaj aranĝoj – kantado, lingvokursetoj, labortendaroj…. Ni pliriĉigos la programon dum la venontaj monatoj!

Pri la urbo, Bengaluro: Ni revenos al Bengaluro, la kongresurbo de la 5-a Azia Kongreso en 2008. Tiutempe, ni verkis paĝon esperantan pri la urbo. Jen ĝi estas. La reto abundas je informoj pri tiu ĉi vigla urbo. La vikipedia artikolo pri Bengaluro estas nur komencopunkto!

Pri la seminarejo, ISI: La ejo de SAS-4 estos la urbomeza Indian Social Institute (ISI; la Barata Socia Instituto). La vizio de ISI estas krei egalecan kaj inkluzivan socion. Ĝi estas esplorinstituto kaj instituto por trejnado de diversaj sociaj aktivuloj, aparte tiuj kiuj laboras kun la plej malriĉaj tavoloj de la socio. Vizitu ilian (anglalingvan) retejon ĉi tie.

Kontakteblecoj:

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)