인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

49차 국제 에스페란토 교육자 회의 안내
La 49-a ILEI-Konferenco

<제 49차 세계 에스페란토 교육자 회의 엠블렘>

세계 에스페란토 협회의 양 날개는 세계 청년회(TEJO)와 교육자회(ILEI)라고 할수 있다. 2016년 49차 세계 교육자 회의는 헝가리 니레기하자 도시에서 7월 30일부터 8월 6일까지 열리게 된다.  슬로바키아에서 열리는 제 101차 세계 에스페란토 대회후 이어 열리게 되는데, 1차 신청은 3월 31일까지이다. 참가희망자는 1차 기간에 참가신청을 하기 바란다. 제 50차 교육자 회의는 부산이 유력시 되고있다.

 

La 49-a Konferenco de ILEI   

Nyíregyháza, 30/07 – 06/08/2016ieli1

https://docs.google.com/document/d/14AlF354EjO1zAkOT65uSPhYOnbAiebbF-p36Fyts5Vc/edit?pref=2&pli=1

Novaj   vojoj   de   lernado

Novaj vojoj de lernado en la moderna pedagogio signifas ne nur novajn lernteknologiojn kaj instrurimedojn, sed unuavice novan aliron al la lernado kaj instruado kun ŝanĝitaj roloj de la lernanto kaj la instruanto en la lernprocezo. Estas tasko de ILEI sekvi tiun evoluon por progresigi la pedagogion de Esperanto konforme al la Statuto kaj rolo de ILEI en la Strategia laborplano de UEA. La Altlernejo de Nyíregyháza, kie ILEI konferencos en la jaro 2016, estas bona loko por tiutemaj diskutoj de esperantistaj pedagogoj. Pliaj prikonferencaj informoj legeblas ĉi-sube. Aliĝilon por la konferenco vi trovos ĉi tie kaj la liston de aliĝintoj tie ĉi.

————————————————————————-

Simpozio de ILEI
Novaj vojoj de lernado
Nyíregyháza, Hungario, 4/5 aŭg. 2016
La edukado okupas gravan lokon en la 17 celoj por la
daŭropova evoluo dum la periodo 2015-2030, kiujn
difinis Unuiĝintaj Nacioj (UN). Precipe grava por
ILEI kiel asocio de edukantoj estas la 4-a celo:
Garantii inkluzivan kaj egalecan, bonkvalitan
edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancon por
tutviva lernado.
Tio estas ankaŭ esenca intereso de ILEI. Per la simpozia temo – Novaj vojoj
de lernado – ILEI esprimas sian volon subteni la 4-an evolucelon de UN
observante ĝin en perspektivo de la lernanto kaj ties interesoj.
La egaleca bonkvalita edukado kaj tutviva lernado signifas
adekvatajn kondiĉojn kaj rimedojn por lernado, egalece kaj juste alireblajn
por ĉiuj bezonantoj. La teknologio ekipis la modernan pedagogion per
potencaj rimedoj por kreado, disponigo kaj uzado de lernmaterialoj. La Ekursoj
kaj lernfaciligaj materialoj ĉe, ekzemple, lernu.net, edukado.net kaj
duolingo.com montras, ke la pedagogio de Esperanto akceptas kaj utiligas
lernteknologiajn novaĵojn.
Kun la instruteknologia evoluo disvolviĝis kaj grave ŝanĝiĝis
didaktikaj aliroj al la edukado: la roloj kaj interrilatoj de lernanto kaj
instruanto ŝanĝiĝis, la interesoj kaj bezonoj de la lernanto estas en la fokuso,
interkultura edukado fariĝis esence grava en la epoko de tutglobiĝo, eksterinstitucia
kaj neformala kleriĝo kaj kunlabora lernado en lernkomunumoj kaj
sociaj retoj forte evoluis, la tutviva lernado fariĝis konsista parto de la ĉiutaga
vivo. Ĉio ĉi signifas novajn vojojn de lernado. Kiel kaj kiom la E-pedagogio
sekvas tiun evoluon? Nia simpozio celas serĉi la respondon kaj doni instigon.
La simpozio rolos ankaŭ kiel enkonduko en la Jaron de la Lernanto
2016/2017 laŭ la Strategia Laborplano de UEA por la jaroj 2013-2017, kun
fokuso al moderna E-pedagogio: novspecaj bazaj kaj progresigaj kursoj en
ĉiuj kontinentoj, seminarioj, konferencoj, manieroj aktivigi lernantojn, utiligado
de Esperanto por edukado en vasta senco, kreskigo de kontaktoj kun
IPR 16/138
edukaj organizoj ekstermovadaj, instruista kaj aktivula trejnado por tiuj
bezonoj.
Jen kelkaj sugestoj por prelegtemoj, sed sen limigo al nur tiuj ĉi:
1. Ŝanĝo de la fokuso de instruado al lernado
2. Memstareco de la lernanto
3. Kiel lernantoj povas mem organizi kaj mastrumi sian lernadon
4. Lernstrategioj
5. Rolo de la instruisto kiel helpanto por efika memlernado
6. Teknologiaj faciligoj por memlernado
7. Inkluziva edukado kaj lernfaciligoj por lernantoj kun apartaj bezonoj
8. Lernmastrumaj sistemoj
9. Pedagogiaj ŝanĝoj en novaj lernmedioj
10. Lernkomunumoj
11. Dumviva lernado
12. Universitataj vojoj de lernado
13. Perkomputila lingvolernado
14. Komputilaj programoj, datumbazoj kaj scibazoj por lernado de
Esperanto
15. Celoj kaj planataj aktivaĵoj de Jaro de la Lernanto de UEA
16. Trejnado de instruistoj por novaj pedagogiaj paradigmoj
Se vi volas prelegi pri tiu ĉi temaro, ni tre kore invitas vin sendi al la
organizantoj vian prelegtitolon kune kun resumo de 100-200 vortoj, 3 – 5
ŝlosilaj vortoj kaj ĝis-150-vorta prezento de la aŭtoro kun foto.

Vian prelegproponon
kun tiuj elementoj bonvolu sendi ĝis la 15a de majo 2015 al:
radojica.petrovic.rs@gmail.com.
Viaj prelegoj devas esti originalaj, ne publikigitaj nek planataj por
publikigo aliloke.
La lingvo de la simpozio estas Esperanto kun eblaj kontribuoj de
neesperantistoj en la angla aŭ la hungara. Se la prelego ne okazos en
Esperanto, la ĉeestantoj ricevos resumon en Esperanto. Por neesperantistaj
partoprenantoj estos certigita prezento de Esperantaj prelegoj en la angla
kaj/aŭ hungara lingvoj.
Surbaze de viaj kontribuoj ni redaktos provizoran programon, kiun
ni sendos al vi, kaj vi estos petataj kunlabori por pretigo de trilingva prezento
de via prelego. Viaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca Libro. Ni
ankoraŭ komunikos al vi la kondiĉojn por publikigo de via kompleta prelego.
Por la prelego vi disponos pri 20 minutoj kun 10 minutoj por diskuto.
IPR 16/139
Ni esperas vian entuziasman reagon al ĉi tiu alvoko kaj vian
partoprenon en la simpozio. Bonvolu diskonigi la alvokon al aliaj eblaj
interesatoj, esperantistaj aŭ neesperantistaj. La simpozio estas grava evento
dum la ILEI-konferenco, kiun ni komune povos sukcese realigi. Ĉiuj
aliĝintoj de la konferenco aŭtomate rajtas partopreni en la simpozio sen
apartaj aliĝilo kaj kotizo. Tiuj, kiuj volas aliĝi nur al la simpozio kiel
preleganto kaj/aŭ aŭskultanto, povas uzi la saman aliĝilon kiel por la tuta
konferenco kaj pagi la nursimpozian kotizon laŭ la kotiztabelo kiu
akompanas la aliĝilon ĉe:
https://docs.google.com/forms/d/1dBib7HGPxjeIGQAI3oHfON4COOlPz37
wvmp9Cr_aYsQ/viewform
aŭ http://www.ilei.info/konferenco/2016/Aligxilo2016.pdf .
Bonvenon!
Estrarano pri konferencoj, Radojica PETROVIĈ

————————————–

Konferenca programo kaj konferencaj servoj
Fake kaj distre
La programo de la Konferenco de ILEI celas plenumi
diversajn bezonojn kaj preferojn de la organizaĵo kaj
de ĝiaj membroj kaj gastoj: organizajn, klerigajn,
lertigajn, eduk-sciencajn, kulturajn, turismajn, distrajn.
La konferenco flegas etoson de neforgesebla amikeco
kaj proponas al la partoprenantoj podion por prezenti
siajn labor- kaj esplor-rezultojn, diskutigi siajn temojn
kaj interŝanĝi spertojn.
La 49-a konferenco en Nyíregyháza enkondukos
kelkajn novaĵojn en la konferencan programon, tamen ĝi sekvos la tradician
ILEI-konferencan programskemon kun la ĉeffadenoj organiza, faka kaj
distra, kun la tradiciaj programeroj menciitaj en la pasinta numero de IPR
inkluzive de kursoj, seminarioj, laborkunsidoj, lingva festivalo, simpozio,
vesperaj programoj k.c. Por partopreni konferencajn kursojn kaj seminariojn,
aŭ la simpozion, ne necesas pagi apartan kotizon – la konferenca kotizo
inkluzivas ĉion tion.
La kutimo estas por la Interkona frandvespero, la unua konferenca
programero (sabato, 30 julio), ke la konferencanoj kunportas iujn tipajn
manĝaĵojn kaj/aŭ trinkaĵojn el sia kulturo, ion kio povas sekure elteni la
longan vojaĝon kaj ne tro ŝarĝi la valizon. Tio aldonas manĝkulturan
segmenton al la interkonatiĝo de diverslandaj gekolegoj kaj donas al la
konferenco specifan etoson de interkultura proksimiĝo. Similan efikon, per
aliaj rimedoj, havas la duontaga lingva festivalo. Se vi deziras prezenti vian
lingvon en la lingva festivalo kaj/aŭ alimaniere kontribui al la faka kaj
kultura programo, bonvolu indiki tion en via aliĝilo.
Nacia vespero
La programon de la Nacia vespero (dimanĉo, 31 julio) plenumos popoldanca
grupo, muzikisto kun citro kaj kantistino el la konferencurbo, fama en la tuta
lando. La citristo kantos hungarajn popolkantojn en Esperanto kaj kantigos
ankaŭ la konferencanojn.
IPR 16/132
Diskutrondoj, interkonsiliĝoj,
laborgrupoj
Krom la ĉiujaraj komitatkunsidoj, ILEIanoj
dum la konferenco traktos diversajn
fakajn kaj organizajn demandojn el la vivo
de la Ligo tra laborgrupoj, diskutrondoj,
interkonsiliĝoj kaj similaj formoj, ekz.:
• Laborgrupo: „Jaro de la Lernanto”
• Interkonsiliĝo kaj prezentiĝo de E-centroj:
spertoj, ofertoj, perspektivoj
• Kolokvo pri universitata instruado de
Esperanto kaj interlingvistiko: atingoj
kaj perspektivoj
• Laborgrupo/diskutrondo: „Esperanton
en lernejojn”
• Diskutrondo: E-instruistaj spertoj
Busto de Kalocsay en Abaújszántó
E-kursoj
En la E-kurso por komencantoj kaj paroliga kurso por progresantoj ne nur
kreiĝos kaj lingve plilertiĝos novaj esperantistoj, sed ankaŭ la partoprenantoj
de E-instruista trejnado povos praktiki siajn provlecionojn. La kursojn
gvidos instruspertaj konferencanoj po 2-4 horoj ĉiutage. Se vi deziras prelegi
en la kursoj, aŭ venigi al la konferenco grupon de kursanoj, aŭ mem
partopreni kiel kursano, bonvolu indiki tion en la aliĝilo.
Se vi organizos kaj aligos al la konferenco grupon de komencantoj aŭ
komencintoj, vi ĝuos kotizrabaton kiel grupgvidanto: 50% de la kotizo se vi
gvidas minimume trimembran grupon, 75% por kvarmembra kaj 100% por
kvinmembra aŭ pli granda grupo.
Grave: Bonvolu prizorgi kaj helpi viajn grupanojn, ke ili ĉiuj aliĝu al
la konferenco, mendu la loĝadon kaj sendu la pagon ĉu pere de vi, ĉu al konto
de ILEI.
Instruista trejnado kaj interŝanĝo de spertoj
Faka trejnado, konsiloj kaj lertigado estas servo, kiun ILEI ŝuldas al siaj
membroj kaj partneroj. Metodikaj trejnseminarioj dum ILEI-konferencoj
profitas la ĉeeston de E-pedagogoj el la tuta mondo, kiuj povas transdoni
IPR 16/133
siajn spertojn al instruemaj kolegoj tra prelegoj, ekzercoj, atelieroj, modelaj
lecionoj, diskutrondoj.
Se vi deziras partopreni en la trejnseminario en Nyíregyháza, ĉu por
mem lertiĝi ĉu por instrui pri certa temo, bonvolu indiki tion en la aliĝilo kaj
aldonu kio vin aparte interesas. Kvankam unu-semajna trejnseminario ne
donas sufiĉajn metodikajn sciojn kaj instrulertojn por akiri ILEI-diplomon
pri instrukapablo, ĝi estas grava paŝo al tiu celo. Pli kompletan instrukapabligon
ofertas unujara metodika kurso ĉe Interlingvistikaj studoj en
Poznan kaj la reta trejnado RITE ĉe edukado.net. Samcele en Herzberg estas
evoluigata la trejnprogramo MITE (Modula Instruista Trejnado pri E-o), kiu
konsistas el unusemajnaj trejnblokoj – moduloj. ILEI planas enkonduki ĝin
kiel sian trejnprogramon tiel, ke trejnatoj povos partopreni diversajn
modulojn dum kongresoj kaj aliaj E-eventoj ĝis kompletigo de la tuto
bezonata por akiro de la diplomo pri instrukapablo. Tiel la instrulertigado
proksimiĝos ankaŭ al tiuj instruistoj, kiuj ne povas pagi vojaĝon kaj
partoprenon en la trejnado en Poznan aŭ Herzberg, aŭ ne povas uzi la retajn
servojn de RITE. Tio ne signifu konkurencigon de la diversaj trejnebloj, sed
ilian komplementan sinergiigon por la bono de la tuta E-komunumo.
La fortikaĵ-kastela muzeo Vay en Vaja, unu el niaj ekskursceloj
IPR 16/134
MITE estos prezentita kaj diskutata dum la konferenco. Espereble la
Komitato povos aprobi decidojn pri ĝiaj enkonduko kaj aplikado paralele kaj
komplemente kun la ĉi-supre menciitaj kaj aliaj ebloj. Aliflanke la Estraro
devus rehavi estraranon pri instrukapabligo, kiu nun mankas, kvankam temas
pri esenca taskokampo de ILEI.
Ne nur la instrutrejna seminario estos proponita al instruemaj
konferencanoj. Se vi deziras lerni el spertoj de aliaj E-instruistoj, aŭ mem
dividi viajn instruspertojn kun aliaj gekolegoj, planu partoprenon en
diskutrondo pri E-instruistaj spertoj.
Prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj
Krom la ILEI-simpozio, kiu estas planata por la lastaj konferencaj tagoj kaj
pri kiu vi povas legi apartan alvokon en ĉi tiu numero de IPR, por la tuta
konferenca semajno estas planataj ekstersimpoziaj programblokoj por
prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj pri E-pedagogiaj kaj aliaj ĝenerale
klerigaj temoj, kiujn proponos konferencanoj.
Ĝisnunaj aliĝintoj proponis kurson „Ĉendancu baladojn” kaj prelegojn
pri Esperanto en Afriko, stilfiguroj kun ekzemploj el traduka E-literaturo,
oftaj korektendaĵoj en E-tekstoj, spertoj el Indramang-metoda lingvoinstruado
en koreaj kaj tajlandaj universitatoj, E-instruado en artlernejoj k.c.
Se ankaŭ vi deziras tiel kontribui al la konferenca programo, bonvolu
sendi vian kontribuproponon kun titolo, 100-200-vorta resumo, 3 – 5 ŝlosilaj
vortoj kaj ĝis 150-vorta prezento de la aŭtoro kun foto al:
radojica.petrovic.rs@gmail.com ĝis la 15-a de junio 2015 (atentu, ke la limdato
por simpoziaj prelegproponoj estas la 15-a de majo).
Por via prelego kaj postprelega diskuto vi disponos duonhoron. Por
atelieroj kaj diskutrondoj pri difinitaj temoj vi povos disponi maksimume pri
horo kaj duono. Se venos pli da proponoj ol akcepteblas laŭ la planita tempo,
estos akceptitaj la plej interesaj kontribuoj.
La akceptitaj resumoj estos publikigitaj en la Konferenca Libro. Plenaj
tekstoj de prelegoj kaj raportoj pri atelieroj kaj diskutgrupoj povas esti
proponitaj por aperigo en IPR aŭ en la retejo de ILEI.
Literatura kafejo
Inspirite de la Esperanto-Sumoo de HORI Jasuo, kiu celas flegi kaj levi la
librokulturon de la esperantistaro, Rob MOERBEEK proponis ĉiutagan
programeron por komune legi, kune klarigi/interpreti tipe japanan literaturaĵon,
aŭ elektitajn literaturfragmentojn el diversaj kulturoj. Ĝi estos aranĝita
kiel Literatura kafejo plej verŝajne en malfruaj vesperaj horoj, kiam
IPR 16/135
malabundas aliaj programeroj, do kiam estos sufiĉa libera tempo por ĝui
literaturajn perlojn. Konferencanoj, kiujn ĉi tio interesas, estas invitataj
kunporti esperantigitajn fragmentojn el literaturo de sia lando por ĝuigi kaj
ĝui ilin interŝanĝe kun aliaj literaturamantoj. Bonvolu indiki tion en viaj
aliĝiloj por helpi planadon kaj antaŭpreparon de la kafejo.
Baladaj ĉendancoj
Unu el la unuaj aliĝintoj de la ĉi-jara konferenco, Martin STRID el Svedio,
proponis kurson pri baladaj ĉendancoj kaj poste ĉiutagajn danchorojn,
inspiritajn de feroaj baladoj kaj adaptitajn al Esperanta poezio kaj E-kultura
medio. La kursanoj aŭdos pri la historio kaj karaktero de feroaj baladoj kaj
lernos baladigi poemojn, verki novajn baladojn en Esperanto, ĉendanci, kunkanti
kaj baladestri. Enkonduko de baladaj ĉendancoj en E-eventojn signifos
pliriĉigon de la E-kulturo, pliproksimigon de E-poezio al la E-popolo kaj
amuzan metodon por plifirmigo de E-lingvokonoj. Kiel tiu feroa tradiciaĵo
aspektas kaj sonas en la moderna tempo montras la filmeto:

Kiel ĝi aspektas kaj sonas en Esperanto, ni spertos en Nyíregyháza.
Ekskursoj
La LKK preparas du tuttagajn
ekskursojn en nordorienta
Hungario per luitaj busoj kaj
kelkajn variaĵojn de duontagaj
ekskursoj tra la urbo Nyíregyháza
kaj ĝia sallaga bankuracejo
Sóstó inkluzive de la
bestĝardeno kaj etnovilaĝa
muzeo de Sóstó.
La unua tuttaga ekskurso gvidos al la vinmuzeo de Tokaj, baroka
sinagogo el la 18-a jarcento en Mád, muzeo de Abaújszántó kun statuo kaj
memorĉambro de Kolomano Kalocsay [vd supre lian memortabulon],
fortikaĵ-kastela muzeo Zemplén kaj ĉokoladfabriko kun ĉokoladgustumado.
La dua gvidos rondvojaĝe tra la departemento Szabolcs-Szatmár kun
vizitoj al historie, kulture kaj ekonomie interesaj vidindaĵoj: la fortikaĵkastela
muzeo Vay en Vaja, kalvina preĝejo, fortikaĵpalaco, grek-katolika
pilgrimejo Máriapócs, brandfarejo kun brandgustumado en Érpatak.
IPR 16/136
Loĝado kaj manĝoj
La universitata hotelo Bessenyei
(bessenyeihotel.hu) [vd apude], kaj
studenta ĉambraro Campus, koridore
kunligitaj kun la konferencejo,
ofertas loĝadon en 2-litaj ĉambroj,
uzeblaj ankaŭ kiel unulitaj. Po du
ĉambroj havas komunan enirejon
kaj antaŭkoridoron kun kuirejeto,
duŝejo kaj necesejo; sendrata retaliro
disponebla. Loĝantoj de studentaj
ĉambroj havas je dispono komunan kuirejon. Promendistance ekster
la Universitato eblos rezervi ĉambrojn kun matenmanĝo en la hotelo Tölgyes
(tolgyespanzio.hu) kaj aliaj. Tri manĝoj tage estos mendeblaj por konferencanoj
en la universitata restoracio, en la sama konstruaĵo kun la konferencejo,
aŭ en alia restoracio samstrate.
Konferenca Bankedo
La bankedo okazos ĵaŭdon vespere, la 4-an de aŭgusto, en Ĉardo Bakforno
(Kemence csárda), kun hungara vespermanĝo (adaptebla ankaŭ por
vegetaranoj kaj veganoj laŭmende) kaj 45-minuta muzika programo de
hungara kantistino, kaj kun komuna veturo tien kaj reen per luita buso.
Transporto el Nitra
Por konferencanoj, kiuj antaŭe partoprenos la UK en Nitra, LKK organizos
busan transporton al Nyíregyháza post la fermo de UK.
Prezoj kaj mendiloj
En la momento, kiam ĉi tiu teksto estas transdonata al la redaktoro, LKK
ankoraŭ negocas pri prezoj, mendokvantoj kaj pagkondiĉoj. Ĝis vi havos ĝin
en la manoj kaj legos, la prezaro kaj mendiloj estos publikigitaj rete kaj vi
ricevos informojn pri tio tra komunikkanaloj de ILEI. Se vi ne uzas la reton,
skribu al la estrarano pri konferencoj (adreso sur la interna kovrilpaĝo de
IPR) por ricevi la informojn kaj mendilformularojn papere.
Pro prokrastita apero de ĉi tiu numero de IPR, ILEI plilongigas la
malplej kostan aliĝperiodon ĝis la 30-a de aprilo.
Bonvenon en Nyíregyháza!
Radojica PETROVIĈ

 

 

 

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)