인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

자그레바 교육 방법에 따른 자료 활용 추천!
KURSO LAŬ LA ZAGREBA METODO EN LA RETO

1979 년 당시 유고슬라 비아, 자그레브에 본부를 둔 Internacia Kultura Servo 에서는 Zlatko Tišljar님의 주도로 여러권의 에스페란토 학습 교재를 발행하였으며 Zagreba Metodo 라고 하는 에스페란토 교육 방법을 개발하여 에스페란토 교육에 큰 기여를 한바있다.

이제 인터넷 시대를 맞아 당시의 자료를 인터넷으로 만날수 있게되었다. 많은 활용을 바란다.

http://learn.esperanto.com/

 

maxresdefault

 

 

KURSO LAŬ LA ZAGREBA METODO EN LA RETO – LERNEBLA INTERAGE EN DEKUNU LINGVOJ
Kiam Internacia Kultura Servo en Zagrebo en 1979 laŭ la inciato de Zlatko Tišljar lanĉis stencilitajn materialojn por siaj lernantoj, bazitaj je 500 morfemoj de la parola Esperanto, oni apenaŭ pensis ke tiuj materialoj akiros 9 eldonojn en la kroata lingvo kaj tridekon da paperaj eldonoj tra la mondo, famiĝinte kiel Zagreba Metodo de la Esperanto-instruado.
Jen preskaŭ 40 jarojn post tiu evento, nova kunlaboranto, la germana programisto Georg Jaehnig el Berlino kolektis sian internacian teamon kaj kreis la retan platformon en kiu la kurso aperis jam en 11 lingvoj kaj estas daure tradukata al pliaj. Nun la lecionoj el la zagreba lernilo estas alireblaj en la lingvoj germana, angla, franca, hispana, ĉina, irana, ukrajna, indonezia, portugala, taja kaj malajzia.
Ĉe la unopaj lecionoj la lernantoj povas vidi kaj aŭskulti en bona prononco la tekston, povas trovi ankaŭ la novajn vortojn, klarigojn pri la rilata gramatiko kaj solvi kelkajn interagajn ekzercojn. Al la lecionoj aldoniĝas ankoraŭ kelkaj resummaterialoj ekz. la korelativa tabelo, listo de propozicioj, afiksoj kaj kelkaj laŭtemaj vortlistoj. En la vortosstoko de la materialo eblas serĉi laŭ la lingvoj. La programo estas libere uzebla kaj komputile kaj en modernaj aplikaĵoj, kiel saĝtelefonoj.
Vidu ĝin ĉe http://learn.esperanto.com/
Krome, esperantisto el Usono, Enrique Elemberg kreis jam antaŭ jaroj paĝaron en kiu troviĝas ĉiuj materialoj de la Zagreba Metodo por la lingvoj angla kaj hispana, http://esperantofre.com/zagreb/zmkanto.htm kaj ĉiuj aldonaĵoj (kantoj, La sentimulo, Esperanto ne estas nur lingvo, la bildstrio ktp. Tiuj du retejoj kompletigas sin reciproke kaj do enrete nun eblas lerni laŭ la ZM per ĉiuj de ni en Zagrebo kreitaj materialoj kun ekzercoj interaktive uzataj.
Spomenka Štimec (El Eŭropa Bulteno)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)