세계 청소년 에스페란토 대회 (몬트리올) 안내!
Infana adoleskula kongreseto en Montrealo!
| 카나다 몬트리올에서 열리는 세계 청소년 에스페란토 대회 (2020. 8.1-8.8)를 아래와 같이 안내하오니 많은 관심을 바랍니다.
이번 청소년 대회장은 학부모도 같이 생활할수 있을 정도로 세계 대회장과 걸어서 8분 거리에 위치하고 있습니다.
Karaj
La IIK-prezoj legeblas en la hejmpaĝo.
http://bertosch.free.fr/iik2020/
Fotoj de la IIK-ejo videblas en tiu paĝo.
http://bertosch.free.fr/iik2020/fotoj.htm
Se vi planas iri al Montrealo, tiam zorgu baldaŭ pri la flugo, elektu flugtagon kiam kostas malpli.
Notu ke la UK-ejo kaj IIK-ejo distancas nur 650 m (buse 5, piede 8 minutojn, sama strato),
Gepatroj de junaj infanoj povas dormi en la IIK-eja domo, eĉ en la sama ĉambro kiel la infano.
Ni helpas vin mendi tie ĉambron.
Ĉiutage IIK vizitos ion en la insula urbo de Montrealo, provizore:
– Amuzparko La Ronde sur insulo St. Hélène
– Mont Royal, la reĝa monto kun kastora lago
– Plaĝo Jean Doré en la parko Jean Drapeau
– Muzeo de BelArtoj, la 8a plej vizitata muzeo de Norda Ameriko
– Centro de la naturo en Laval: por bani, kajaki, grimpi
– Rabaska, 10-persona indiĝena boato kun gvidisto sur la Riverego
– Muzeo McCord kun historiaj kostumoj kaj objektoj de la Inuitoj kaj aliaj indiĝenaj popoloj
– Biodôme, kombinaĵo de zoo, akvario kaj botanika ĝardeno
– Mediprotekta muzeo Biosphère sur insulo St. Hélène
salutas la teamo de IIK 2020
kontakto: infana.kongreseto@gmail.com