인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘2016년의 에스페란티스토’로 Stefan MacGill 선정!
Stefan MacGill: la Esperantisto de la Jaro 2016

러시아 에스페란토 잡지사 ‘La Ondo de Esperanto’ 는 ‘2016년의 에스페란티스토’로 세계 에스페란토 협회 Stefan MacGill 부회장를 선정했다.

Stefan MacGill 부회장은 AMO (Aktivula Maturigo)-Seminario 를 주도하면서 세계 에스페란토계의 지도자 양성에 앞장서서 큰 역할을 한점을 높이 평가 받았다.

Stefan MacGill: la Esperantisto de la Jaro 2016

Stefan MacGillLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015).

En ĉi tiu jaro 14 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Hori Jasuo, Stefan MacGill – po 5 voĉoj
Ilona Koutny – 3 voĉoj

Sep kantidatoj ricevis po du voĉojn, pliaj sep kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Laŭ la Regularo, la laŭreato estas difinata per simpla plimulto da voĉoj. Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamata tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj. Se ankaŭ la kandidatigaj voĉoj estas egalaj, oni voĉdonas duafoje. Do estis anoncita la dua voĉdonado, ĉar du kandidatoj, Hori Jasuo kaj Stefan MacGill, ricevis po kvin voĉojn, kaj ilin kandidatigis po du proponantoj.

La rezulto de la dua voĉdonado, en kiu partoprenis 17 elektantoj:

Stefan MacGill –11 voĉoj
Hori Jasuo –6 voĉoj

Stefan MacGill, 68-jara novzelanda esperantisto loĝanta en Hungario, eksprezidanto de ILEI kaj nuntempa vicprezidanto de UEA, estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2016 pro la lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj.

En la februara kajero de La Ondo aperos intervjuo kun Stefan MacGill, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Renato Corsetti (Italio): estrarano de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de la Akademio de Esperanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de “La Revuo Orienta”
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de Edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de “Juna Amiko”
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de “Monato”
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA
Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe “Libroteko Tokio”

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de “La Ondo de Esperanto”

==================================================

Stefan MacGill

Naskiĝis en Nov-Zelando en 1948.  Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972.  Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO (77-79), prez. (1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj ekde 2000). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95). Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Kunlaboras en la lanĉado de la ekzamenoj de UEA/ILEI laŭ la Eŭropaj normoj kun oficiala agnosko.

 

Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) – denaskaj esp-istoj.

 

Eldonaĵoj:

1979   La laŭta vekhorloĝo.  32-paĝa legolibro.

1981   Tridek roluloj.  84 paĝoj. Kvin teatraĵetoj por lingvo-lernantoj.

1985   Pordoj. 88 paĝoj. Simplaj teatraĵetoj por lingvo-lernantoj.

1986   Streĉ’ eĉ, Steĉj Skeĉ’. 88 paĝoj.  Ne-simplaj skeĉoj.

1989   La laŭta vekhorloĝo. 200 paĝoj.  HEA. Kvar rakontoj kun ekzercoj.

1989   Gvidilo por la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.

1991   Najbaroj kaj boroj. 216 paĝoj. Edistudio. Du teatraĵoj kun ekzercoj.

1991   Tendaraj tagoj: kajero 1: (1991), kajero 2 (1992), kajero 3 (1993)

1996   Mazi en Gondolando: traduk-helpado. Apoga materialo (ne eldonita).

1998   Ekzercoj por la vid-bendo ‘Pasporto al la Tuta Mondo’

2006   Kontribuinto kaj kunlaborinto en Manlibro de Esperanto, ILEI, 200p.

2007   Nemave Edifi, FEL, 264p. Kvar teatraĵoj, sep eroj.

 

Stefan MacGill

 

Born in New Zealand in 1948.  Universities of Victoria (Wellington), Canterbury (Christchurch) majoring in Geography, with distance learning later through the University of Massey. Graduated in 1974 from a three-year course of Primary School Teacher Training.

 

Native speaker of Esperanto. Co-founder of the Esperanto Youth Association of New Zealand. Employed from 1976 in the Central Office of the Universal Esperanto Association in the Netherlands, serving as its Director. (1980-84). Editor of a magazine Juna amiko for pupils and students of Esperanto (1986-96 and from 2000). President of the Internation League of Esperantist Instructors (ILEI (1992-94 and 2009-2013).

 

Professionally employed since 1989 as a documentation writer for a software company (including Optical Character Recognition systems). Has created teaching material for Esperanto and published several books. Lives in Hungary since 1986. Married, with three daughters, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) – the older two are both native speakers of Esperanto.

 

Mallongigita, ghisdatigita de kompilo el 1998.

Angla aldonita okt 2012.

En nia retejo estas legeblaj ankaŭ jenaj tekstoj:

Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj: Intervjuo kun Chuck Smith
Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015: Oficiala komuniko
Mireille Grosjean respondas: Intervjuo kun Mireille Grosjean
Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014: Oficiala komuniko
Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado: Intervjuo kun Mark Fettes
Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013: Oficiala komuniko
Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj (1998–2012
Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012: Oficiala komuniko
La estonteco certe ne estos enua: Intervjuo kun Peter Baláž
Dennis Keefe: la Esperantisto de la Jaro 2011: Oficiala komuniko
Dennis Keefe: “Mi fieras esti esperantisto”: Intervjuo kun Dennis Keefe
Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro



댓글 쓰기(Lasi Respondon)