인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

활기찬 베트남 에스페란토 운동!
Vigla movado en Vjetnamio

2016년 12월 11일 베트남, 하노이에서 열린 ‘베트남 에스페란토 협회 창립 60주년 기념행사’에 이중기 세계협회 아시아 담당 임원, 서진수 아시아 위원장, 이성우 한중협회 회장 3명이 참석하여다. 기념사에 이어 네곳의 에스페란토 기념물 방문이 있었는데 매우 감동적인 일정이었다.

 

 

kune

kun2

kun3

libro

so1

so

jk

Tri koreaj esperantistoj partoprenis en la jubilea festo de la 60-a datreveno de Vjetnama Esperanto-Asocio. Ili estas LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado), SO Jinsu (prezidanto de KAEM) kaj LEE Sungwoo (prezidanto de Asocio Koreio-Ĉinio).

La festo estis sufiĉe impona kaj sufiĉis montri la movadon de Vjetnamio. Nome de UEA, mi gratulis la feston dirante, ke vjetnama movado havas tri karakterojn, t.e. Harmonia kunlaboro inter generacioj, Stabila sistemo de VEA kaj Esperiga junulgrupo. Mi certas, ke la 9-a Azia Kongreso en Vjetnamio en 2019 okazos sukcese.

 

60

—————————————————————————

Invitilo

Jubilea Festo okaze de la 60-a datreveno de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016)

Laŭ sia 2016 plano, Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) celebros la 60-an datrevenon de sia fondiĝo (VEA-60) kadre de la Zamenhof Tago.  Tiu solenaĵo estos speciala okazo por VEA fari la bilancon de siaj atingaĵoj dum la pasintaj 60 jaroj, esprimi sian dankemon al monda esperantistaro pro ilia subteno; laŭde citi la elstarajn kolektivojn, individuojn; ebligi komunikadon inter malsamaj generacioj de esperanto-parolantoj, naciaj kaj eksterlandaj.

Dato:  Dimanĉo, la 11-an de decembro 2016.

Loko: Sidejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) – 105A, Quán Thánh, Ba Đình, Hà Nội, Việt Nam

Jubilea Programo



댓글 쓰기(Lasi Respondon)