인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

1차 반둥 에스페란토 대회의 세가지 의미,
La signifo de la 1-a Trilanda Kongreso de Esperanto en Bandung, Indonezio

La signifo de la 1-a Trilanda Kongreso de Esperanto en Bandung, Indonezio

 Estimataj,

La 1-a Trilanda Kongreso de Esperanto (Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Indonezio) okazis sukcese kun fruktoj, kiu okazis de la 23-a ĝis la 28-a de marto, 2016 en Bandung, Indonezio. Al la kongreso partoprenis 101 kongresanoj el 9 landoj. (Aŭstralio,Francio,Germanio,Hispanio,Hungario,Indonezio,Koreio,Nov-Kalendonio,Nov-Zelando kaj Singapuro)

Jen mi raportas la signifon de la kongreso kiel unu el la partoprenantoj,
1.Modelo por interkontinenta renkontiĝo. (대륙간 만남의 모델)
La kongreso estis emociplena festo de oceanianoj kaj azianoj trans la du kontinentoj. Tial etoso de la kongreso estis sufiĉe internacia kaj ĝia programo estis riĉa kun la 21-a AMO-Seminario sub la gvido de Stefan MacGill,vicprezidanto de UEA. Laŭ mia impreso, la kongreso estis sukcesa pro ghia diverseco kaj amuza programo. Aparte mi dankas al du talentaj kongresanoj, kantisto MARX Jonas el Germanio kaj jutubisto Richard DELAMORE el Aŭstralio.
2.Nova vento el Sudorienta regiono de Azio. (동남아시아에서 불어온 새 바람)
Ĝis nun nenia internacia Esperanto-renkontiĝo okazis en sudorienta azio krom Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama junuloj. Pro tio delonge oni sopiris okazigi Internacia Esperanto-eventon en tiu ĉi regiono. Tiu songho finfine realiĝis en Indonezio kaj la kongreso daŭre okazos en Indonezio.
La 2-a Trilanda kongreso okazos en Bandung de la 28-a de marto ĝis la 2-a de aprilo, 2018.
3.Azia movado plifortiĝos. (아시아운동은 더 강해질것이다.)
Se ni analizas azian movadon regione, en Orienta azio okazas pluraj internaciaj eventoj inter ILEI-anoj, IKEF-anoj kaj partoprenantoj de landaj kongresoj, en Sudazio okazadas Sudazia Seminario regule. Tra tiu ĉi Trilanda kongreso, la movado en Sudorienta azio plivigliĝos. Mi esperas, ke en la 2-a Trilanda kongreso partoprenos esperantistoj el sudorientaj landoj (Vjietnamio, Singapuro, Malajzio, Filipinoj, Laoso, Kamboĝo, Orienta Timoro kaj Tajlando)
Esperante senpaŭzan progreson de la Trilanda kongreso, mi kore dankas al LKK-anoj kaj samideanoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kiuj kuraĝigis esperantistojn de Indonezio.
                       Dankon kaj sukceson al ĉiuj,
                               Samideane via, LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azio kaj Afriko)
kvin
dedekstre, MACDONALD Bradley  (prez. de Nov-Zelanda Asocio) Sandor Horvath (prez. de Aŭstralia Asocio) Stefan MacGill (vicprez. de UEA), Ilia Sumilfia Dewi (prez. de Indonezia Asocio), LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azio kaj Afriko)


댓글 쓰기(Lasi Respondon)