유리안 모데스트의 소설 'Averto pri murdo'
2020.11.23 18:26
Kulturcentro

* 책명 : Averto pri murdo (살인의 경고)
* 줄거리 : 재능있는 기술자 다미아 누도네브가 어느날 사라지고, 조카 보얀은 사설탐정가 얀코 시나포브에게 수사를 의뢰하는데…
* 저자 : Julian Modest
* 출판사 : Espero
* 쪽수 : 94
* 구입 방법 : 구입을 원하시는 분은 국민 068-21-0187-603 (이중기)으로 13,000원(송료 3000원 포함)을 송금후 카톡 또는 010-3340-5936으로 문자 바랍니다.
Damjan Donev, talenta inĝeniero, fraŭlo, subite malaperas, sen postlasi signon. Lia poŝtelefono ĉesas funkcii. Lia nevo, Bojan, estas ŝokita kaj petas la privatan detektivon Janko Sinapov ekscii kio okazis al la onklo. Post longaj kaj streĉaj esploroj la detektivo komprenas, ke iuj planas murdi la inĝenieron kaj tial li kaŝas sin. Tamen kiu aŭ kiuj deziras murdi Donev kaj kial?
……………………………
De preskaŭ tridek kvin jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) kontribuas al nia literaturo per noveloj, romanetoj, teatraĵoj kaj priliteraturaj eseoj. Per sia rakonta prozo li kreis apartan “Modestan” mondon, uzante sian propran stilon. En 2018 aperis de lia mano pluraj romanetoj, interalie la krimromaneto Averto pri murdo.
La tekstojn de Modest kutime karakterizas simpla rakontado, ofte en tono meditema, iom melankolia, en etoso ekstertempa aŭ leĝere eksmoda. Kelkfoje oni trovas troan naivecon, ĝene edifan intencon kaj – eble plej tipe – superfluan emon eksplicite klarigi kaj interpreti tion, kion leganto normale sagaca jam delonge mem komprenis. Jen kaj jen oni trovas ankaŭ kritikajn vidpunktojn pri la moderna socio.
La mondo de Modest estas plejparte la menso kaj sentoj de ordinaraj homoj, kiuj malofte plenumas rimarkindajn agojn aŭ travivas grandajn aventurojn. La rilatoj inter liaj roluloj ofte impresas kvazaŭ barus ilin vualo el soleco. Ofte li sufiĉe trafe prezentas la psikologion de ordinaraj homoj en situacioj ĉiutagaj aŭ esceptaj.
Tiujn kutimajn trajtojn de liaj verkoj oni retrovas ankaŭ en Averto pri murdo. En ĝia ĉefa fadeno la privata detektivo Sinapov serĉas malaperintan personon. Aperas ankaŭ du aliaj fadenoj, el kiuj unu tamen ne rilatas al la ĉefa intrigo. La detektiva serĉado estas prezentata detale eĉ pri negravaj agoj. Kiel kutime en la verkoj de Modest forestas dramaj eventoj. Bedaŭrinde, forestas plejparte ankaŭ ekscito kaj suspenso. La agado daŭras trankvile ĝis atendata fino. La sola drama ago estas raportata en tiu fadeno, kiu ne rilatas al la ĉefaj okazaĵoj. Do la konstruo de la intrigo ne estas tre lerte farita por krimromano. Tamen oni facile sekvas la rakonton, kaj la ŝanĝoj de scenejo inter la ĉapitroj estas lerte kaj efike faritaj. Modest per kelkaj vortoj prezentas ĉiun novan scenon en maniero klara kaj talenta.
Dum sia serĉado Sinapov fojfoje meditas pri la vivo ĝenerale, iom tro supraĵe kaj naive, sen klara rilato al la okazaĵoj. “Ni serĉas la homon kun kiu ni pasigu la vivon en konkordo kaj amo, sed pli ofte ni ne trovas tiun ĉi homon kaj ni restas profunde ofenditaj de la vivo, sentante la amaran guston de niaj malbonaj rememoroj. Senĉese ni demandas nin kial ni ne povas esti feliĉaj, kial ni ne renkontas la homon pri kiu ni revas kaj pri kiu ni sonĝas en niaj plej belaj sonĝoj. Ĉiam ni opinias, ke ni estas malfeliĉaj kaj la aliaj homoj ĝuas belegan kaj agrablan vivon”. (p. 41)
Krome aperas simile banalaj konstatoj, kiuj ŝajnas esti de la aŭtoro aŭ rakontanto. “Forflugas ĉio kio okazis, kaj neniu scias kiaj estos la novaj tagoj, ĉu ili alportos
bonon aŭ malbonon”. (p. 67)
La plejparto de la teksto tamen prezentas konkretajn agojn de Sinapov kaj aliaj, kun ampleksaj dialogoj, kaj tiuj partoj estas klaraj, simplaj kaj facile kompreneblaj. La stilo estas rekta, senartifika, kaj la lingvaĵo kutime senerara kaj facila. Laŭ mia kompreno la libro do funkcius sufiĉe bone kiel legaĵo por homoj lingve ne tre spertaj.
Multaj verkistoj de fikcio ŝatas uzi realajn detalojn inkluzive de nomoj por ke tiuj kvazaŭ pruntedonu al la intrigo kredindon kaj realismon. Aliaj preferas neŭtralan medion ne identigeblan. Inter Esperantaj verkistoj ial la dua sinteno estas ofta, kaj en ĉi tiu verko ĉiuj nomoj de lokoj estas Esperantaj. La personnomoj tamen havas koloron leĝere bulgaran aŭ almenaŭ sud-slavan. Aperas iom da detaloj pri sociaj cirkonstancoj, sed ili impresas ne tre precizaj. La rakonto povus okazi preskaŭ en ajna loko kaj tempo.
Al la stilo de Modest apartenas kelkaj apartaĵoj. Li ne donas ampleksajn priskribojn de medioj kaj personoj, sed ofte etajn detalojn. Tipa estas lia menciado de nekutimaj okulkoloroj. Ĉi-verke aperas okuloj “mielkoloraj” (p. 36) kaj “laktobluaj” (p. 49). Jam tradicia estas la “ĉokoladkolora kostumo” (p. 6), kiu devas aperi en ĉiu Modesta verko. Alia ŝiboleto estas la vorto “nesenteble” (p. 63, 76), kiu en proksimuma senco de “nerimarkeble” aŭ “iom post iom” aperas en ĉiuj liaj verkoj.
Inter nekutimaj esprimoj mi plu notis “fortreni” (p. 21) en la senco “forkapti” kaj “mensogi ŝin/min” (p. 55, 68) anstataŭ “al ŝi/mi”. Fine aperas unufoje klasika slavismo: “Kun Damjan ni estas gekuzo” (p. 79) = “Damjan kaj mi estas gekuzoj”. Tamen tiuj apartaĵoj estas esceptoj en cetere tute normallingva teksto.
Resume la libro ne tre konvinkas kiel krimromano, sed kiel facile legebla rakonto sen grandaj dramoj aŭ surprizoj, ĝi prezentas plaĉan legadon.
Sten Johansson
Atentu: vi estas murdota!
Pluraj estas la libroj aŭtoritaj de Julian Modest, t.e. Georgi Mihalkov; lia atuto estas la rakonto, kiel pruvas liaj pluraj noveloj aperintaj en MONATO, en Literatura Foiro kaj en aliaj gazetoj, poste kunigitaj en libroformaj kolektoj. Post la unua romaneto de 1984 La Ora Pozidono fakte sekvis preskaŭ nur novelaroj, kiel Sonĝe vagi (1992), La fermita konko (2001) kaj serio freŝdata Mara stelo (2013), La viro el la pasinteco (2015), Dancanta kun ŝarkoj (2018). Tute lastatempe li revenis al la mallonga romano, kaj en la lastaj jaroj li sin dediĉis al krimromanetoj. Kiel decas en tiu ĝenro, la solvo de la enigmo okazas nur en la tute lastaj paĝoj.
Se kompari kun kelkaj antaŭaj verkoj de Modest, ĉi tie mankas iuj trajtoj, kiuj siatempe estis kritikataj, sed restas iu atmosfero de sentempeco kaj senlokeco. Privata detektivo Janko Sinapov estas petata esplori pri malaperinta persono; nomoj estas bulgaraj, sed la sceno povus okazi en ajna loko: tramo, aŭtomobilo, mezgranda urbo kun malpli luksaj ĉirkaŭaĵoj, rutineca malnovdoma oficejo, kie amasiĝas paperaj dokumentoj (kvankam preterpase estas menciitaj komputilo kaj reto), kafejoj taŭgaj por renkontiĝoj, edzino laca pro la trolaboro de la edzo, inspektado pri eventuala kokro ktp.
Troviĝas ĉiuj ingrediencoj, kutimaj al ajna detektiva romano. Tiu ĉi aspektas kvazaŭ de Simenon, ĉar mankas ja modernaj teknologiaĵoj, mankas atente skrupulaj ekzamenoj de detaloj, kiujn Sherlock Holmes praktikas per lenso. Mankas ankaŭ plej subtilaj krimkaŭzoj pri heredaĵo, kiuj abundas ĉe la televidaj serioj kun la eterne viva Angela Lansbury. Fakte, ĉio estas koncentrita en la renkontiĝoj de la detektivo kaj interparoloj kun la eventualaj konantoj de la malaperinto. Ĉiu el ĉi-lastaj havas sian reteniĝemon, la unua respondo al la demandanta detektivo estas „mi delonge ne havas rilatojn al li”.
Fine, tamen, post ĉeno da personoj, kiuj kondukas Jankon de unu al alia, la problemo estas solvita. Intertempe okazas murdo, ne ja kiel ĉefkondukanta evento, sed preskaŭ preterpase kaj, se eblas tion diri, tro banale. La ĉefa trajto de la romaneto estas la enpensiĝo de la detektivo post la unuopaj interparoloj, kiuj ĉiuj alportas iom da lumo al la mistero; alia stila trajto estas la priskribo de la fizika aspekto de la personoj kaj de la lokoj, ĉe kio Modest majstras. Demando povas esti, ĉu Modest enviciĝas kun Ronald Cecil Gates aŭ laŭ la Ĉu-serio de Johán Valano. La streĉoj estas fakte aliaj: la romanetoj de Modest estas sen gravaj okazaĵoj, ne kaŭzas kortremojn, ne estas tro streĉaj, ili simple trenas rapide la leganton ĝis la (ne antaŭsupozebla) fino. La lingvo estas tute flua, rekomendinda al personoj de ĉiu aĝo. Carlo MINNAJA
36 |
| Kulturcentro | 2021.01.15 | 88 |
35 |
| Kulturcentro | 2021.01.14 | 93 |
34 |
| Kulturcentro | 2021.01.04 | 88 |
33 |
| Kulturcentro | 2020.12.16 | 35 |
32 |
| Kulturcentro | 2020.12.03 | 107 |
31 |
| Kulturcentro | 2020.12.02 | 41 |
30 |
| Kulturcentro | 2020.12.02 | 137 |
| Kulturcentro | 2020.11.23 | 135 | |
28 |
| Kulturcentro | 2020.11.12 | 133 |
27 |
| Kulturcentro | 2020.09.03 | 212 |
26 |
| Kulturcentro | 2020.08.07 | 303 |
25 |
| Kulturcentro | 2020.08.04 | 239 |
24 |
| Kulturcentro | 2020.08.03 | 253 |
23 |
| Kulturcentro | 2020.07.18 | 234 |
22 |
| Kulturcentro | 2020.07.17 | 248 |
21 |
| Kulturcentro | 2020.07.16 | 235 |
20 |
| Kulturcentro | 2020.07.15 | 229 |
19 |
| Kulturcentro | 2020.07.14 | 240 |
18 |
| Kulturcentro | 2020.07.13 | 263 |
17 |
| Kulturcentro | 2020.07.01 | 258 |
16 |
| Kulturcentro | 2020.06.30 | 225 |
15 |
| Kulturcentro | 2020.06.29 | 250 |
14 |
| Kulturcentro | 2020.06.27 | 257 |
13 |
| Kulturcentro | 2020.06.26 | 236 |
12 |
| Kulturcentro | 2020.06.25 | 235 |
11 |
| Kulturcentro | 2020.06.24 | 354 |
10 |
| Kulturcentro | 2020.06.23 | 266 |
9 |
| Kulturcentro | 2020.06.22 | 253 |
8 |
| Kulturcentro | 2020.06.20 | 246 |
7 |
| Kulturcentro | 2020.06.19 | 240 |
6 |
| Kulturcentro | 2020.06.18 | 276 |
5 |
| Kulturcentro | 2020.06.16 | 259 |
4 |
| Kulturcentro | 2020.06.16 | 270 |
3 |
| Kulturcentro | 2020.06.15 | 775 |
2 |
| Kulturcentro | 2020.06.13 | 291 |
1 |
| Kulturcentro | 2019.03.12 | 370 |
에스페란토를 배워 즐길수 있는 방법은 여러가지가 있습니다.
여행하기, 세계에 친구 사귀기, 자기 전문 또는 관심 분야에 대한 정보 얻기, 에스페란토 문학 감상하기등등.
문화원에서는 ‘에스페란토 책방’을 통하여 에스페란티스토들에게 좋은 책을 추천해 드리니, 에스페란토 독서에 도움이 되길 바랍니다. 추천하는 책은 ‘에스페란토 문화원’에서 구입할수 있습니다.