세계 협회 자원 봉사자 모집 / UEA INVITAS VOLONTULOJN

2015.12.30 06:08

Kulturcentro

조회 수2962
본문에 추가된 대표 썸네일 사진

UEA INVITAS VOLONTULOJN

Ighu plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed estas samtempe persona plirichigho. La volontuloj laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranghojn kaj kunlabori en la tutmonda medio. La maksimuma dauro de la volontulado dependas plej forte de la vizaj kondichoj, kiel minimumo estas preferinde, ke la volontuloj restu almenau 2 monatojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

La laboro povos konsisti ekzemple el:

•       reprezentado kaj informado dum kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj
•       subteno de la organizado de kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj
•       jhurnalistaj aktivajhoj: uzo de sociaj retoj kaj aliaj iloj por plibonigi la informfluon
•       prizorgi kontaktojn kun membroj, partneroj kaj la ghenerala publiko
•       asisto en projektmastrumado
•       prizorgo de la arkivoj kaj biblioteko
•       kunlaboro kun la estraranoj kaj aliaj aktivuloj de UEA
•       individuaj projektoj komencitaj de la volontulo
•       tenado de kontakto kun la loka komunumo
•       kreado, prizorgado de retejoj
•       partopreno en la preparado de diversaj gazetaraj materialoj

La ideala kandidato:

•       havu bonan (almenau C1-nivelan) scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan); scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata
•       estu sperta pri komputil-uzado (retposhto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
•       estu preta aktive kunlabori kun aliaj aktivuloj

La volontuloj eklaboros plej frue en majo 2016 por prefere unu jaro, tamen eblas interkonsenti pli malfruan komencon (ghis septembro), kaj ankau pli mallongan volontuladon. Ili ricevos poshmonon kaj manghmonon.

Se vi volas kandidatighi, sendu retposhte al volontuloj@co.uea.org la jenajn dokumentojn (en Esperanto):

•       vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp)
•       motivighan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli, kiaj taskoj estas plej proksimaj al vi, plej entuziasmigas vin, kaj kiam vi povos komenci la volontuladon)
•       informon pri la viza situacio de la kandidato por volontuli en Nederlando
•       laueble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
•       laueble rekomendletero(j)n, ekz. de landa Esperanto-organizajho

La limdato por sendi kandidatighon estas la 10-a de januaro 2016, ghis la 23:59 lau la horzono de la Centra Oficejo. Do, ne maltrafu la shancon!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, ne hezitu skribi al volontuloj@co.uea.org.

 

댓글 쓰기

비회원 프로필 이미지
댓글 0