니트라 세계 대회 신청안내 / Aliĝu al Nitra UK en 2016

2015.12.30 05:52

Kulturcentro

조회 수3229

ALIGHU FAVORPREZE AL LA 101-A UK – VI CERTE LOGHOS FAVORPREZE!

La 31-an de decembro finighos la plej favorpreza alighperiodo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la slovaka urbo Nitro de la 23-a ghis la 30-a de julio 2016. La 1-an de januaro la kotizoj plialtighos, pro kio Petro Balaž, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, konsilas ankorau kapti la okazon por shpari che la aligho.

Plej multe shparas la individuaj membroj de UEA, char por ili validas rabatitaj kotizoj. Kiu ne jam estas membro, povas (re)membrighi samtempe kun la kongresa aligho. La plej malmultekosta kategorio, Membro kun Gvidlibro, ne rajtigas je rabato, sed la kotizo de Membro kun Jarlibro estas ech malpli alta ol la ekstra pago por ne-membroj che la UK-aligho.

Petro Balaž aldonas, ke la loghado dum la 101-a UK estos tre malmultekosta. “Ekzistos tranoktebloj en studentaj hejmoj kun prezoj de 7 ghis 12 EUR por nokto. La plej malaltpreza tutsemajna restado en studenta hejmo kostos nur 49 EUR en dulita kaj 81 EUR en unulita chambro. Do, la kongreso estos eltenebla finance – kaj certe partopreninda enhave”, promesas la prezidanto de LKK.

Por ebligi partoprenon ankau al kiel eble plej multaj esperantistoj, precipe el orienteuropaj landoj, por kiuj alie tio estus finance apenau ebla, UEA alvokas por solidaraj mondonacoj. Oni povas sendi ilin pere de kiu ajn el la pagmanieroj che http://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj (bv. klare indiki la celon, ekz. “helpo Nitro”).
Reta alighilo de la 101-a UK: http://www.uea.org/kongresoj/alighilo

Membro-alighilo de UEA: http://www.uea.org/alighoj/alighilo

댓글 쓰기

비회원 프로필 이미지
댓글 0