이전 홈페이지 자료실도 아래 링크를 통해 계속 이용할 수 있습니다.

http://esperanto.co.kr/bbs/zboard.php?id=festo

문화원 초급후 과정 자료 (첨부 자료를 활용하시기 바랍니다.)

2017.03.16 08:04

Kulturcentro

조회 수162

문화원 초급후 교재로 사용할 자료이니 잘 활용하시기 바랍니다.

 

  1. Amiko Marko

 

Marko estas mia amiko. Li estas lernanto kaj sportisto. Li nun sidas en ĉambro kaj lernas. Sur tablo estas paperoj kaj libroj. Ĝi estas skribotablo. La libroj sur la tablo estas lernolibroj.

 

La patro kaj la patrino de mia amiko ne estas en la ĉambro. Ili nun laboras. Lia patro estas laboristo, li laboras en hotelo. La patrino instruas. Ŝi estas instruistino.

 

  1. La amikino de Marko

 

Marko havas amikinon. Ŝia nomo estas Ana. Ŝi estas juna kaj bela. Ana kaj Marko estas geamikoj.

 

Ana venis al la hejmo de Marko.

 

– Bonvolu eniri, amikino.

 

– Saluton Marko. Kion vi faras?

 

– Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi.

 

– Ĉu vi havas bonan libron?

 

– Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon?

 

– Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo?

 

– Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin.

 

– Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon.

 

Marko rigardis la belajn okulojn de Ana. Mi vidas, ke li amas ŝin.

 

  1. En kafejo

 

Ana kaj Marko longe parolis antaŭ la lernejo. Poste ili ĝoje iris tra la strato. Estis varma tago. Ili vidis kafejon kaj en ĝi kukojn.

 

– Ni eniru kaj manĝu – diris Marko.

 

– Ĉu vi havas sufiĉan monon?

 

– Kompreneble, mi havas cent dolarojn.

 

– Ho, vi estas riĉa!

 

La kelnero alportis multajn kukojn. Ili manĝis kaj post la manĝo la kelnero denove venis.

 

Marko serĉis en unu loko … serĉis en alia … Lia vizaĝo estis malĝoja. Fine li diris per malforta voĉo:

 

– Mi ne havas monon.

 

Kio okazis poste? Ĉu vi scias?

 

  1. Miaj leteroj

 

Marko skribis al mi belan leteron. Ĝi estas vera amletero. En la letero estis ankaŭ lia foto.

 

Kiam mi revenis el la lernejo, mi volis ĝin denove legi. Mi rapide eniris en mian ĉambron. Tie staris mia fratino Vera antaŭ mia tablo kaj legis mian leteron. En ŝia mano estis ankaŭ la foto.

 

Mi diris kolere:

 

– Kion vi faras tie? Ne legu leterojn de aliaj!

 

Mia fratino fariĝis ruĝa. La foto falis el ŝia mano sur la tablon kaj la letero falis ankaŭ.

 

Ŝi diris:

 

– Pardonu … mi serĉis mian libron …

 

– Sed vi bone scias, ke viaj libroj ne estas sur mia tablo. Ankaŭ ne en mia ĉambro! Redonu la leteron al mi.

 

Ŝi ricevis bonan lecionon: ŝi ne plu legos leterojn de aliaj.

 

Ankaŭ mi ricevis lecionon: mi devas bone fermi la pordon de mia ĉambro.

 

  1. Nova aŭto

 

Sinjoro Rapid, amiko de Marko, eniris vendejon de aŭtoj. Tie li vidas belan sinjorinon, kiu plaĉas al li. Vendisto venas al li. Sinjoro Rapid demandas:

 

– Kiu aŭto estas la plej bona?

 

– Tiu ĉi estas la plej bona el ĉiuj.

 

– Ĉu ĝi estas rapida?

 

– Ĝi estas pli rapida ol aliaj.

 

– Ĉu ĝi estas ankaŭ forta?

 

– Ho jes, ĝi estas tre forta.

 

– Certe ĝi estas multekosta?

 

– Kompreneble, ĝi estas la plej multekosta el ĉiuj.

 

– Dankon, bedaŭrinde mi ne aĉetos novan aŭton, ĉar mia malnova aŭto estas la plej malmultekosta el ĉiuj. Mi ankoraŭ veturos per ĝi.

 

Dum li tion diris, li denove rigardis la belan sinjorinon. Sed la vendisto diris:

 

– Estos pli bone, ke vi ne rigardu tiun ĉi sinjorinon. Ankaŭ ŝi estas tre multekosta. Mi scias, ĉar mi estas ŝia edzo.

 

  1. Maja

 

Maja estas beleta junulino. Ĉiuj ŝiaj geamikoj amas ŝin. Antaŭ tri tagoj malbono okazis: sur strato aŭto faligis ŝin.

 

Maja malsaniĝis kaj havas altan temperaturon. Ŝia patrino diris, ke ŝi devas resti hejme. Morgaŭ ŝi vokos doktoron.

 

La doktoro venis je la naŭa horo por helpi al Maja.

 

– Diru “A” …montru viajn manojn … montru viajn piedojn … malvestu vin!

 

La doktoro ĉion bone rigardis kaj fine diris:

 

– Unu semajnon restu hejme kaj … ne iru sub aŭton. Trinku multan teon matene kaj vespere. Mi deziras, ke vi estu trankvila. Post unu semajno vi fartos pli bone. Mi venos por revidi vin.

 

– Sinjoro doktoro, ĉu mia bonega amiko Karlo povas veni vidi min?

 

– Hm, jes … jes. Li povas veni … sed ankaŭ li estu trankvila.

 

  1. Ĉiam malfrue

 

Marko dormis matene tre longe.

 

Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis. Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al la lernejo. Li scias, ke la instruistino malŝatas tion.

 

Sed hodiaŭ li ne volas malfrui.

Li rapide metis la vestaĵon. Rapidege li trinkis la kafon. Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj saltis laŭ la strato. La homoj rigardis lin kaj diris: “Kia malsaĝa knabo.”

 

Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo. Li volis eniri en la lernejon, sed li ne povis. Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston nek gelernantojn.

 

Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis?

 

– Diable, nun mi memoras! Hodiaŭ estas dimanĉo!

 

  1. Malbela tago

 

Hodiaŭ mia patrino estis tre maltrankvila. Mi venis el la lernejo kaj raportis al ŝi, ke mi ricevis malbonan noton. Ŝi diris: “Knabaĉo, vi devas pli multe laborigi vian kapon. Kiom da malbonaj notoj vi havas?.

 

Mi estis malĝoja.

 

– Iru en vian ĉambron kaj lernu! – ŝi diris.

 

Mi sidis en mia ĉambro, sed mi povis nek lerni nek legi. Miaj pensoj estis ĉe ludo kun miaj amikoj kaj ĉe sporto.

 

Mi diris al mi mem: Ĉu mi estas tiom malsaĝa, kvankam mi lernis multe?

 

Tiam la patrino eniris en la ĉambron kaj aŭdis miajn vortojn. Ŝi tuj respondis:

 

– Ne, mia kara, vi ne estas malsaĝa. La problemo estas, ke vi devas lerni multe pli. Tiam vi ne havos nur malbonajn notojn.

 

Ankaŭ nun mi ne havas ilin. Mi havas bonan noton pri muziko – mi diris.

 

La patrino subite ekridis. Tio denove plibeligis mian tagon. Sed la problemo tamen restis.

 

  1. Planoj pri veturado

 

Petro kaj Maria volis vojaĝi al alia lando en libertempo. Ili decidis iri al Italio, bela lando kun malnovaj urboj kaj aliaj belaĵoj. Ili estis feliĉaj:

 

– Kie estas mia vestaĵo? – ŝi demandis.

 

– Ni ne forgesu kunporti la libron por lerni Esperanton. Ni povus komenci jam en la vagonaro.

 

– En la vagonaro ni nenion faros, kara Petro. Ni veturos per aŭto. Mi havas sekreton: mia riĉa onklo Bonifacio plenumis mian deziron kaj donis al ni sian aŭton por uzo. Ĝi jam staras antaŭ la domo.

 

– Sed mi devas diri…

 

– Nenion diru, karulo, ni eksidu en la aŭton kaj veturu al Italio.

 

Petro kaj Maria sidis en la aŭto. Ankaŭ la vestaĵoj estis en la aŭto. Sed ili ankoraŭ sidadis kaj atendis.

 

– Do, karulo – ŝi diris – kial ni ne ekveturas?

 

– Karulino, ankaŭ mi havas sekreton. Mi veturigus la aŭton, sed mi ne scias. Mi neniam lernis tion.

 

  1. Familianoj

 

– Kiel rapide pasas tagoj! Morgaŭ estas la naskiĝtago de via patro, Marko. Alvenos kelkaj familianoj kaj geamikoj. Ĉu vi bonvolus iom helpi? Trovu iomete da tempo almenaŭ por ordigi vian ĉambron. Mi ŝatus kuiri ion bonan. Por la naskiĝtaga kuko mankas lakto en la hejmo. Necesas havigi iom da manĝaĵo el vendejo…

 

– Bone, mi aĉetumos por la naskiĝtago. Sed, anstataŭ sidi kaj manĝegi kun neinteresaj familianoj, mi ŝatus ekskursi kun klubanoj.

 

– Kun kiuj klubanoj? – diris la patrino kaj ĵetis iajn paperojn en paperujon.

 

– Morgaŭ frue kunvenas anoj de mia sporta klubo.

 

– Sed, kara mia, ĉu ĝuste morgaŭ vi devas foresti? Ĉu vi ne intervidiĝas kun viaj samklubanoj trifoje semajne?

 

– Ĉu mi rajtas ion proponi: Mi kunmanĝos kun la familianoj. Sed en la dua parto de la tago mi foriros kun miaj geamikoj. Post la kuko Maria kaj Petro certe parolos pri la malsukcesa veturado per aŭto. Malinterese! Mi ne plu volas tion aŭdi! Kial ni ne havas iun ideoriĉan onklon Bonifacio en nia familio?!

 

La patrino ridetis je liaj vortoj. Ŝi scias, ke Marko iom tro parolas hodiaŭ.

 

– Kara Marko, ne sufiĉas nur riĉeco de la ideoj. Necesas ankaŭ plena monujo por realigi ilin.

 

La patrino post iom da silento daŭrigis:

 

– Nu, antaŭ kelkaj minutoj telefonis Ana, ke ankaŭ ŝi vizitos nin morgaŭ. Ŝi tre ŝatas dolĉajn kukojn, kvankam ŝi atentos por ne dikiĝi.

 

Tuj Marko ŝanĝis la opinion. Sen Ana dum la ekskurso li estus tre soleca.

 

– Patrino, tiuokaze mi tamen pasigos la morgaŭan tagon hejme.

 

  1. La sentimulo

 

Estis vespero en Venecio. Centoj da homoj plenigadis la Sankt-Markan placon. Junuloj kaj militistoj, maristoj de sur la ŝipoj, elstaraj sinjorinoj, kaj junulinoj, alilandaj vojaĝantoj, ĉambristoj kaj gondolistoj – ĉiuj moviĝis al la urbomezo. Iom plue sed ne malproksime de la maro troviĝis malgranda placo. Fine de ĝi, proksime de la maro staris homo. Laŭ la vestaĵo oni facile povis ekscii, ke li estas gondolisto de iu riĉulo. Seninterese li rigardis la ĝojan hommulton. Subite rideto lumigis lian vizaĝon, kiam li ekvidis mariston, kiu alvenis el la flanko de la maro.

 

– Ĉu tio estas vi, Stefano? – ekkriis la gondolisto.

 

– Ĉiuj diras, ke vi falis en la manojn de la Turkoj.

 

– Vere. Ni renkontis unu el iliaj ŝipoj. Ĝi sekvis nin dum pli ol unu horo. Sed ne estas facile iri pli rapide ol nia ŝipo. Do, kiaj novaĵoj estas tie ĉi en Venecio?

 

– Nenio interesa – nur granda malfeliĉo por Pietro. Ĉu vi konas Pietron?

 

– Kompreneble, ke mi konas.

 

– Granda ŝipo subakvigis lian gondolon.

 

– Kaj kio pri Pietro?

 

– Lia gondolo subakviĝis. Okazis, ke ni troviĝis proksime, tiel ke Ĝorĝo kaj mi prenis Pietron en nian gondolon. En la sama tempo mia estro subakviĝis por helpi junulinon, kiu preskaŭ jam mortis kun sia onklo.

 

– Ho, tie estis junulino – kaj onklo?

 

– Lin ni ne povis helpi. Estis grava homo. Sed kio vin alvenigas en Venecion, amiko mia?

 

La maristo rapide ekrigardis sian amikon kaj komencis diri:

 

– Do, vi scias, Ĝino, mi alportis …

 

La gondolisto subite haltigis lin.

 

– Vidu. – li diris.

 

Tiam iu homo pasis apud ili. Li ankoraŭ ne estis tridekjara, kaj lia vizaĝo estis senkolora. Lia iro estis certa kaj facila. Lia vizaĝo estis malĝoja.

 

– Jakopo – diris Ĝino, kiam li ekvidis la homon – oni diras, ke multaj gravuloj donas sekretajn laborojn al li. Li scias tro da sekretoj.

 

– Kaj tial ili timas sendi lin en malliberejon – diris la maristo, kaj dum li parolis, li montris la domegon de la Doĝoj.

 

– Vere, multaj gravuloj bezonas lian helpon – diris Ĝino.

 

– Kaj kiom ili pagas al li por unu mortigo?

 

– Certe ne malpli ol cent monerojn. Ne forgesu, ke li laboras por tiuj, kiuj havas sufiĉe da mono por pagi al li. Sed, Stefano, en Venecio estas aferoj, kiujn estas pli bone forgesi, se vi volas trankvile manĝi vian panon.

 

Estis iom da silento kaj poste la gondolisto denove ekparolis:

 

– Vi venis ĝustatempe por vidi ŝipkuron.

 

– Ĝino – iu diris malforte proksime de la gondolisto.

 

– Sinjoro?

 

Don Kamilo Monforte, la estro de Ĝino senvorte montris al la gondolo.

 

– Ĝis revido – diris la gondolisto kaj prenis la manon de sia amiko.

 

  1. Nokta promeno

S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝa. Tio donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj, se ne lin timis, certe respektis kaj almenaŭ pripensis antaŭ ol decidi malkontentigi lin.

 

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

 

La dika, peza, alta larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li malfacile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga kaj ĉiam malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo – kaj ju pli antaŭeniris en la ĉe kastela arbaro des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.

 

Viro kun okuloj, kiuj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.

 

Apud tiu viro, en vestaĵo de policano, staris alia persono, en simila vestaĵo. Ĉi lasta estis virino.

 

“Ni iru,” la viro diris mallaŭte en la orelon de sia kunulino. “Nun estas la ĝusta momento.”

 

Ambaŭ paŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika persono. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ plene sukcesis.

 

En ĉi tiu aĉa situacio, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de la industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn piedojn por promenejo, kie naturo faligis lian piedon plej dolorige en kavon plenan de akvo aĉodora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la penso, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu movis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

 

“Kio?” li diris kun la provo sensukcese rekapti iom da trankvilo.

 

Sed la lumo de lampeto, kiun oni direktis rekte al liaj okuloj, malhelpis la repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homformo, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn.

 

“Kion vi faras ĉi tie?” sonis la aŭtoritata voĉo.

 

“Mi … mi … nuuuu … eee …” fuŝparolis Pipelbom.

 

“Bonvolu paroli iom pli klare,” la alia diris eĉ pli grav-tone.

 

“Mi … mi … mi promenas.”

 

“Ha ha. Vi promenas en la bieno de la grafino de Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?”

 

“N … nu … N … ne. Mi …”

 

“Mi do devas peti vin min sekvi.” Kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo.

 

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉifoje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.

첨부파일 1

댓글 쓰기

비회원 프로필 이미지
댓글 0
공지사항 입니다. 홈페이지 개편 및 게시판 사용 안내 4
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2015.12.11
  • 조회수 : 2298
Kulturcentro 2015.12.11 2298
61 경희대 2학기 중간 시험 예상 문제및 보강 일정!!!
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.10.12
  • 조회수 : 262
Kulturcentro 2017.10.12 262
60 러시아어로 에스페란토 공부하기파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.10.09
  • 조회수 : 37
Kulturcentro 2017.10.09 37
59 문화원 교육 과정표파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.09.19
  • 조회수 : 49
Kulturcentro 2017.09.19 49
58 국제 선방 행사 책자입니다.파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.07.17
  • 조회수 : 54
Kulturcentro 2017.07.17 54
57 국제명상 모임 최종 일정표파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.07.16
  • 조회수 : 54
Kulturcentro 2017.07.16 54
56 { Esperanto-eventoj en Azio kaj Oceanio en 2016 kaj 2017 }
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.07.12
  • 조회수 : 71
Kulturcentro 2017.07.12 71
55 본래부사, 전치사, 접두사, 접미사 외우기!!!파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.06.20
  • 조회수 : 88
Kulturcentro 2017.06.20 88
54 Esperanto ne estas nur lingvo파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.06.16
  • 조회수 : 77
Kulturcentro 2017.06.16 77
53 초보자들을 위한 일을꺼리파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.06.11
  • 조회수 : 80
Kulturcentro 2017.06.11 80
52 쉬운 읽을 꺼리 ‘Ili kaptis Elzan.을 소개합니다.파일 첨부됨
  • 작성자 : Kulturcentro
  • 작성일 : 2017.06.11
  • 조회수 : 85
Kulturcentro 2017.06.11 85