인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

57차 세계 에스페란토 교육자 대회, 2024년, 브라질에서 열릴 예정!!!
57-a ILEI-Kongreso en Brazilo!

제 57차 세계 에스페란토 교육자 대회가 브라질 , 마세이오에서 2023년 7월 20일부터 27일까지 열릴 예정이다.

자세한 안내는 아래 누리집 주소에서 얻을수 있다.

https://ileienbrazilo.org/57-a-kongreso/

 

La Kongreso de ILEI en 2024 okazos en Brazilo

Unuafoje la 57-a Kongreso de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazos en Brazilo, en la bela, turisma urbo Maceió en la brazila nordoriento.

Konata kiel ‘Rideto-Urbo’ (Cidade Sorriso) pro la popolo ĉiam ridetanta kaj ‘Akva Paradizo’ (Paraíso das águas) pro tio, ke ĝi estas ĉirkaŭata de lagetoj, riveroj kaj la Atlantika Oceano, Maceió troviĝas inter la urboj plej vizitataj de turistoj enlandaj kaj eksterlandaj.

Kun ĉirkaŭ 40 kilometroj da strandoj kun mirindaj plaĝoj kaj naturaj naĝejoj, Maceió kaj najbaraj urboj atendas vin kaj viajn familianojn por ekskursi kaj ĝui diversajn aktivaĵojn kaj dum la vesperiĝo admiri spektaklajn sunsubirojn sidante ĉe kioskoj kaj trinkante kokosakvon kaj manĝante tipajn frandaĵojn.

Hoteloj kaj gastejoj por ĉies gustoj abundas kaj multaj, fronte al la oceano, restigas turistojn kaj revenigas ilin al Maceió pro la ravantaj pejzaĝoj.

La urbo jam gastigis du naciajn kaj du junularajn kongresojn. La 57-a ILEI-kongreso estos la unua internacia Esperanto-evento ĉi tie kaj ni esperas, ke ĝi estos mirinda kaj neforgesebla ne nur por vi, kiuj kunsidos kun ni dum prelegoj, debatoj, atelieroj, konversaciaj rondoj kaj aliaj programeroj, sed ankaŭ por viaj familianoj kaj geamikoj neesperantistaj.

Bonvenon al Maceió! La ‘Akva paradizo’ atendas vin! Informis Laura Brazzabeni, kongresoj en ILEI.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)