인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

히로시마 국제여성의 날에 에스페란토 동참!
Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2016, Hirosima, Japanio

매년 일본 히로시마에서는 ‘국제 여성의 날’ 행사를 갖고 세계 평화와 핵없는 세상을 염원하는 국제적 모임을 갖고있습니다. 이 모임에 히로시마 에스페란토회도 동참하고 있으며, 전 세계 에스페란티스토들로 부터 에스페란토로 쓰여진 축하 글을 받고 있습니다. 한국 에스페란티스토들의 많은 참여를 바랍니다.

Limdato kaj aliaj: la 10-a, februaro 2016. (2016년 2월 10일까지)

 Maksimume sur unu leterpapero A-5 formata.  Ankaux viroj rajtas skribi al ni. (최대 A-5 한쪽, 남성도 환영)

 Kun notoj petataj: Nomo, sekso, agxo se eble, profesio, logxloko(urbonomo), lando. (이름, 성, 나이(가능하면), 직업, 거주지, 나라)

 Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp (보낼곳)

 Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio 

—————————————————————————————-

Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2016, Hirosima

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2016 Hirosima, konsistas el 22

organizoj kaj la municipo Hirosima, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.  En la 8-a

de marto, 2016, por la Internacia Virina Tago de UN, ni havos kunvenon por kunlaboro per

sagxoj kaj fortoj, kaj antauxenpusxi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la socio

paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antauxenpusxo de

komuna partopreno de geviroj.

 

Hodiaux ni alfrontas krizon de cxena reago de teroro kaj vengxo post la malvarma milito post

la dua mondmilito, kaj ni demandas pri nia mondkoncepto en abundaj informoj. En 2015 la

japana registaro sxangxis elektolegxon por publikaj oficoj, por ke ekde 18 jaragxaj homoj havu

la vocxdonrajton.  Gravas ke, ni mem kiel suvereno elektu la gxustan informon pri la socio

por prijugxi kaj praktiki la rajton.

La temo de Internacia Virina Tago de 2016 estas “La estontecon malfermas ni mem. Trovu

la veron el abundaj informoj.” En la tago ni auxskultos prelegon de jxurnalisto de Japana

Jxurnalista Asocio pri la nuna situacio kaj taskoj de jxurnalismo, por ke precipe juna generacio

povu praktiki sian vocxdonrajton kaj malfermu sian estontecon, kaj kune ni pripensos pri elekto

kaj agado al vere paca mondo.

El la atombombita urbo Hirosximo ni alvokas cxiujn en la mondo al ne perforta solvo de la

problemoj por paco.

 

Bonvolu doni vian opinion por nuligi nuklearmilon kaj militon, ni petas. Vian mesagxon ni

ekspozicios en kunvenejo de la urbo.

 

S-ino MATUMURA Aiko

Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2016, Hirosima

La municipo Hirosima

Kun virinaj organizoj:

Arko de Hirosima/ Konsilio Yui-porto / Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de vartistoj/

Hirosima Esperanto-Centro/Ligo de medicinaj sindikatoj/ Sindikato de emeritoj/ Instruista laborsindikato/

Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato de urbaj oficistoj/

Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocioj WENET/

Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio/

Ligo de Patrinoj de la gubernio/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hirosima/

Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.

 

국제 여성의 날 행사 (2015년)
국제 여성의 날 행사 (2015년)


댓글 쓰기(Lasi Respondon)