인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘에스페란토 보급회’ 100주년 행사에서 기념 심포지오 열려!
Simpozio okazis en la 100-jara memorevento de EPA!

일본 에스페란토 보급회 (Esperanto-Populariga Asocio) 창립 100주년 기념행사의 프로그램중의 하나로 기념 심포지오가 2023년 9월 16일 일본 가메오카에 위치한 EPA 본부에서 열렸다.

심포지오의 주제는 ‘에스페란토 대중화를 위한 100년후의 미래를 향하여’ (Al la futuro post 100 jaroj por popularigi Esperanton) 였으며 심포지오 발표자는

Katalin Kovats (Direktoro de la Fondaĵo Edukado.net),

Mireille Grosjean Svislando (Eksprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruisto(ILEI),

LEE Jungkee (Estro de Seula Esperanto-Kulturcentro),

NISINAGA Atusi (Prezidanto de Azia-Oceania Komisiono de UEA),

OKUŬAKI Toŝiomi (Ĝenerala sekretario de EPA), 사회는 SAITOO Hiroŝi (Direktoro de EPA)가 맡았다.

이 심포지오에서 이중기원장은 아시아 운동을 위해 Nesistemhavaj landoj (비체계화된 국가)에 대한 EPA의 적극적 역할이 필요함을 강조했으며, 이를 위해 월년 연수회 (Transjara Kurskunveno de Esperanto)에 보다 많은 젊은이들이 참여할수 있도록  폭넓은 기회 제공을 제의하였다.

 

(Hodiaŭ ni ricevis la originalajn artaĵojn de nia portreto , rekte de la artisto, DEGUĈI Micugi, pranepo de la fondinto de Oomoto. Ni ĉiuj tri estas honoritoj de la premio Deguchi kaj aperas titolpaĝae sur la revuo La VOJO) -Verkita de Katalin Kovats

(Korea junulo Suno KIM Seon Wook gratulsalutas en la ceremonio de la 100-a Memortago de EPA)

(Tiu ĉi skribaĵo estis prezentita fare de LEE Jungkee en la simpozio, kiu okazis en la 16-a de sept. 2023 okaze de La 100-jara Memorevento de la Fondiĝo de EPA)

Saluton.

Mia paroltemo estas Azia movado kaj graveco de edukado por nia venonta generacio.

Unue ni vidu nunan azian movadon.

Mi klasifikas azian movadon je du grupoj.

La unua grupo estas 10 Sistemhavaj landoj kaj la alia estas 9 Nesistemhavaj landoj.

La sistemhavaj landoj estas landaj asocioj, kiuj aliĝis al UEA. Ni vidu tiujn landojn.

Barato, Ĉinio, Irano, Israelo, Indonezio, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo kaj Vjetnamio.

Relative tiuj 10 landoj funkcias sisteme kun decaj respondeculoj.

Sed 9 nesistemhavaj landoj ne moviĝas sisteme sed individue. Ni vidu la landojn.

Bangladeŝo, Filipinoj, Kamboĝo, Malajzio, Orienta timoro, Pakistano, Singapuro, Tajvano

La movado de ĉi tiuj landoj dependas de unu aŭ kelkaj personoj sen sistemo.

Kio estas sistemo?

Sistemo signifas, ke la organizaĵo, kiu funkcias demokratie kaj laŭregule por sia organiza celo.

Antaŭ tri jaroj mi renkontis prezidanton de Bangladeŝa Esperanto-Asocio en Seulo.

Mi demandis.

Kiom da esperantistoj troviĝas en Bangladeŝo?

Li respondis.

Nur unu persono, mi, Muhammad.

Li estis prezidanto kaj samtempe sola membro de la asocio.

Li estis sufiĉe maljuna. Se li ne plu moviĝas en esperantujo, en Bangladeŝo nun ne troviĝas esperantisto.

Nesistemhava landa movado estas tre senesperiga.

Se tiuj pluraj gvidantoj forpasos, nia movado en tiuj landoj sensone malaperos.

Tial KAOEM devas havi atenton pri tiuj nesistemhavaj landoj.

Kiel ni solvu la problemon?

Mia respondo estas unuvorte Edukado.

Tra edukado ni devas kreskigi novajn esperantistojn.

En la Torina UK, laŭ nombro de la aliĝintoj, la unua lando estis Francio. poste Italio, Germanio Pollando kaj Hispanio. Tiuj kvin landoj ekzistas en Eŭropo.

Ekster Eŭropo, Koreio estis la unua multaliĝinta lando.

Kial tiom da koreoj aliĝis al la Torina UK?

Mia konkludo estas tio, ke konstanta edukado estas ĝia ĉefa kaŭzo.

En Koreio okazadas Esperanto-kursoj almenaŭ en Seulo kaj Busan konstante. Tio naskis hodiaŭan rezulton laŭ mia opinio.

Por nia venonta generacio, edukado de Esperanto estas tre grava.

Kiel vi scias, EPA okazigas ĉiujare Transjaran Kurskunvenon.

Ricevinte ĝian programon oni surpriziĝas pro ĝia timiga itinero. Jen estas ĝia taga programo.

vekiĝo, matenmanĝo, lernado, tagmanĝo, lernado, vespermanĝo, lernado, baniĝo kaj enlitiĝo (aŭ paradizo). La programero Paradizo estas efika por konatiĝi unu la alian kaj kuraĝigas komencantojn elbuŝigi Esperanton.

Tre intensiva spirhaltiga programo ĝi estas, sed ties kurso-enhavo efikas ĉefe por gejunuloj, kiuj povas facile akcepti la programon.

Memore al la 100-jara memorfesto de EPA, Jen mi proponas al EPA.

EPA donu plian ŝancon al aziaj gejunuloj, precipe el nesistemhavaj landoj, kiuj volas aliĝi al la Transjara kurskunveno.

Tra la kurskunveno novaj junuloj el Azio konstante naskiĝos.

Mi esperas, ke EPA fariĝos edukcentro por tutazio.

Sen edukado neniel kaj neniom nia movado progresos.

Dankon je via aŭskultado.

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)