인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

108차 세계 에스페란토 대회 (Torino), 65개국 1249명 참가!
108-a UK en Torino, 1249 aliĝintoj el 65 landoj!

Torino: 1249 aliĝintoj el 65 landoj

Hodiaŭ, la 29an de julio 2023 en Torino (Italio) komenciĝas la 108a Universala Kongreso de Esperanto, al kiu aliĝis 1249 homoj el 65 landoj. Plej multe da aliĝintoj (202) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio.

Vidu ĉi-sube la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝnombro:

202 Francio
136 Italio
104 Germanio
64 Pollando
54 Hispanio
51 Koreio
49 Usono
47 Brazilo
42 Belgio
39 Ĉinio

Komparante la aliĝnombroj de ĉi-jarcentaj UKoj, ni vidas, ke la Torina UK superis la kongresojn en Bonaero (706 aliĝintoj en 2014), Montrealo (859 en 2022), Hanojo (866 en 2012), Lahtio (917 en 2019), Havano (1022 en 2010), Rejkjaviko (1034 en 2013), Seulo (1195 en 2017) kaj eble jam hodiaŭ superos Nitron (1253 en 2016), sed dume la aliĝintaro al UK-108 atingis nur 56,5% de la aliĝintaro al UK-91, okazinta en Italio (Florenco) en 2006 kun 2209 aliĝintoj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).



댓글 쓰기(Lasi Respondon)