인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

동티모르 에스페란토 운동 활발!
Esperanto-movado en Orienta Timoro estas vigla!

최근 동티모르의 에스페란토 운동이 활발해 지고 있다.

금년 토리노 세계 에스페란토 대회에도 7여명이 참석할 예정이다.

동티모르의 활동에 대한 강연을 아래 유튜브 (호주 에스페란토 주관)에서 들을수 있다.

Orienta Timoro – ĉu nova landa sekcio?

Nia Esperanto-Klubo en Timor-Leste ‘La Tri Lagoj’ estas malgranda, sed ĝi komencas montri iom da kresko kaj pluraj membroj estas tre aktivaj. Estas ĉiam pli da entuziasmuloj kiuj volas lerni. En la sociaj amaskomunikiloj kiel Facebook kaj WhatsApp ni rekomendas la uzon de Duolingo kiel rimedon por pliprofundigi la scion de Esperanto. La celoj de la klubo estas antaŭenigi la uzon de la lingvo Esperanto en Orienta Timoro, lerni kaj praktiki Esperanton, kaj informi pri Esperanto kaj la nacia timora lingvo (Tetuna).

Dum la Zamenhofa festo, ni sukcesis kunveni en la parko sur la strando kaj ni diskutis niajn agadplanojn por 2023. Ni planas pligrandigi nian radio-programon. Lídia organizos programon kiu estos pli-malpli kiel konversacio, aŭ neformala renkontiĝo inter esperantistoj. Ni jam interparolis kun indoneziaj esperantistoj kiuj pretas partopreni nian elsendon. Ni volas prilabori la lecionojn kiujn ni uzis dum la instruado ĉe la radio, por fari libreton kaj vortareton, por gvidi la komencantojn kaj faciligi ilian lernadon. Fakte antaŭe, Teofilo kaj Heidi jam kunlaboris por havi tetunan version de la gramatika parto de la ŝlosilo, kiun Heidi jam uzis dum siaj lecionoj en Dilio. La vortara parto ankoraŭ bezonas provlegadon.

Ni ŝatus fondi pliajn klubojn, kaj tiel povi fondi nacian asocion. Ne malpli ol sep el niaj membroj planas iri al la UK kaj IJK en Italio. Se ni sukcesos, ni ĝojos povi montri niajn kantadon kaj kulturajn dancojn de nia lando, vestitaj per tradiciaj vestaĵoj. Ni ankaŭ povas prezenti ion pri nia Eo-movado kaj pri la turismaj lokoj de nia lando. Tio certe kuraĝigos nin lerni pli. Kontaktu nin se vi volas helpi, ĉar la vojaĝkostoj estas tro altaj por ni. Financa helpo bonvenas kaj eblas pere de la konto ‘timoro’ ĉe UEA. Se vi volas scii pli pri nia movado, vi povas spekti la prelegon kiun Cornelio kaj Mateus faris dum la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj Somerkursaro de Esperanto en januaro 2021 (https://mallonge.net/OT_EO1).

Eblas aŭskulti kaj eĉ vidi la radio-programon vive ĉe Facebook (‘Radio Liberdade Dili – FM 95.8 Mhz’) ’) kaj rete ĉe https://onlineradiobox.com/tl/liberdade/. Se vi volas partopreni ene de la Zoom-sesio, petu la ligilon de ni. Vi povas kontakti nin pere de la teofilojosemariadejesus@gmail.com kaj mateus.93desena@gmail.com.

La informo venis pere de la azia komisiono de UEA.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)