인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 40차 폴란드 에스페란토 대회 (2023.7.20-23) 개최 예정!
La 40-a Pola Esperanto-Kongreso en Siedlce!

제 40차 폴란드 에스페란토 대회가 2023년 7월 20일부터 23일까지 Siedlce에서 열릴 예정이다.

자세한 대회 안내는 Unua Bulteno를 참고하기 바란다.

 

1 Unua Bulteno de la 40-a Pola Esperanto-Kongreso, Siedlce 20-23.7.2023

UNUA BULTENO
de la 40-a Pola Esperanto-Kongreso en Siedlce,
20-23.07.2023

Organizantoj: Pola Esperanto-Asocio – Ĉefa Estraro, Filio de PEA
en Siedlce, Tempo: 20-23.07.2023 (ĵaŭdo – dimanĉo)
Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio kore invitas al la 40-a Pola Esperanto-Kongreso. Post komuna Virtuala Pola Germana Esperanto-Kongreso kaj kongreso en Łódź, nun unuan fojon PEK okazos en Siedlce, 95 km oriente de Varsovio. Trajna vojaĝo de Varsovio ĝis Siedlce daŭras, depende de trajno, de 60-ĝis 75 min.

Skiza programo:

20.7.2023 ĵaŭdo

9:30 – 18:00 – tuttaga ekskurso „Historio, naturo kaj nuntempo – ne nur en Siedlce” (kun tagmaĝo).
19:00 – vespera renkontiĝo en la kongresa tranoktejo.

21.7.2023 vendredo

10:00 – malfermo de la Kongreso, prelegoj.
14:00 – 15:00 – manĝopaŭzo.
15:30 – 18:00 – prelegoj, vizitado de la urbo.
18:00 – 21:00 – arta programo.

22.7.2023 sabato

9:30 – 14:30 – programo, prelegoj.
14:30 – 16:00 – manĝopaŭzo
16:30 – 18:00 – programo, E-diservo
18:30 – 21:00 – arta programo

23.7.2023 dimanĉo

10:00 – 12:00 – prelegoj, resumo de la Kongreso, fermo.
13:00 – 14:00 – manĝopaŭzo,

Ekskurso: “Historio, naturo kaj nuntempo – ne nur en Siedlce ” la 20.07.2023
kun tagmanĝo. Deviga antaŭpago 95 zl. ĝis 1.06.
9:30 – renkontiĝo antaŭ la tranoktejo, 10:00 – forveturo, (ĉirkaŭ) 18:00 – reveno
La prezo de la ekskurso inkluzivas: enirbiletojn, tagmanĝon, asekuron.
Skiza programo de la ekskurso: – Vizitlokoj
Mokobody – vizitado de la novklasika preĝejo al Sankta Hedwiga, konstruita laŭ
la projekto de Jakub Kubicki. Ĝi estas kvaroble pli malgrandita temploprojekto de
sanktejo-oferdono (kiun oni planis konstrui en Varsovio) pro la Konstitucio de la 3-a
de majo, distingita de reĝo Stanisław August Poniatowski en arkitektura konkurso
por la templo.
Węgrów – vizitado de la urbo, Baziliko al Ĉieliro de Virgulino Maria kaj Sanktuloj: Petro, Paŭlo, Andreo kaj
Katarina. – la interno estas riĉe ornamita en la baroka stilo kun polikromioj kaj freskoj de Mikelanĝelo Palloni el la
jaroj 1707-1708. La preĝejo enhavas la Spegulon de Twardowski – laŭ legendo, magia artefakto. Post-Reformata
Aliĝiloj kaj kontatoj: www.esperanto.pl
Robert Kamiński, rk-lodzo@wp.pl
Zofia Śmistek, zosiasmistek@wp.pl
https://eventaservo.org/e/300538

Aliĝkotizo ĝis 30.4.2023

PEA- membroj Ne PEA-membroj Eksterlandanoj A Eksterlandanoj B
50,00 zl. 60,00 zl. 20 euro 15 euro
Aliĝkotizo ĝis 30 06.2023
PEA-membroj Ne PEA-membroj Eksterlandanoj A Eksterlandanoj B
60,00 zl. 70,00 zl. 25 euro 20 euro
Aliĝkotizo post 1.07.2023 kaj surloke
PEA-membroj Ne PEA-membroj Eksterlandanoj A Eksterlandanoj B
75 zl 85 zl 30 euro 25 euro
B- personoj el eksocialismaj landoj, A- personoj el aliaj landoj
Kongresejo:
Loko de ĉijara kongresejo ankoraŭ ne estas elektita. Certe ĝi troviĝos proksime al. la tranktejo – studenta domo n-ro 5, kiu situas ĉe la str. Żytnia 17/19. En ĉefsalono de la studenta domo daŭras renovigaj laboroj, kiuj laŭ promeso de la universitato, devas esti finitaj ĝis aprilo.
Tranoktejo:
Studenta Domo n-ro 5 de Universitato Naturscienca kaj Humanisma en Siedlce ĉe la str. Żytnia 17/19.
Ĉirkaŭ 100 lokoj atendas gastojn en duĉambraj segmentoj kun tute ekipita kuirejo kaj banĉambro. Ĉiuj ĉambroj havas interretan aliron, pordotelefonojn. Krome, la konstruaĵo havas vestolavejon. Prezo: 50 zlotoj po nokto/persono. Distanco inter la tranoktejo kaj la stacidomo – 1,7 km, piede 21 min., per aŭto 7 min.

De la stacidomo al la tranktejo eblas vojaĝi per la buso n-ro 3 – haltejo ĉe la str. Armii Krajowej/Sienkiewicza (3 haltejoj) ĝis la strato Sokołowska 28.– aŭ per la buso n-ro 20 haltejo ĉe stacidomo ĝis strato Żytnia – (6 haltejoj)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)