인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

81차 스페인 에스페란토 대회, 2023. 10.12-15에 열릴 예정!
81-a Hispana Kongreso okazos en oktobro!

제 81차 스페인 에스페란토 대회가 2023년 10월 12일부터 15일까지 Sevilo에서 열린다. 대회와 관련한 자세한 내용은 https://kongreso.esperanto.es/eo 에서 얻을수 있다.

Hispana Kongreso de Esperanto

Hispana Esperanto-Federacio sponsoras ĉiujare kongreson de Esperanto, kiun ĝenerale organizas lokaj grupoj aŭ aktivuloj en diversaj urboj de la lando. Ili komenciĝis en la jardeko de 1920, kaj post interrompo en la jaroj post la Hispana Enlanda Milito, denove okazis en 1951, kaj de tiam ĉiujare ĝis nun.

Afiŝo de la 81a Kongreso en SeviloLa 81-a Hispana Kongreso okazos inter la 12a kaj la 15a de oktobro 2023, en Sevilo. La Kongresa Komitato laboras pri la detaloj de la organizado kaj la programo, kaj vi jam povas trovi la unuajn detalojn, inklude de la aliĝilo, en jena adreso: https://kongreso.esperanto.es/eo.

Eblas konatiĝi kun la etoso de la hispanaj kongresoj de Esperanto, per la resumaj filmetoj kiujn HEF publikigis en sia jutuba kanalo. Jen kelkaj el la lastaj:

Por resti informita, skribu al nia adreso kongreso@esperanto.es, aŭ sekvu la informojn en niaj sociaj retoj.

Ĉiuj estas bonvenaj, sendepende de la geografia loko aŭ la lingva nivelo. Ni havos ion por vi!

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)