인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

10차 이란 에스페란토 대회(2023. 4. 27-30) 개최 안내!
La 10-a Irana Esperanto-Kongreso okazos!

La 10-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-10)

제 10차 이란 에스페란토 대회가 2023년 4월 27일부터 30일까지 대면과 비대면으로 열리니 많은 참여를 바랍니다.

Ni ŝatus informi tiujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto en Irano, ke la 10-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-10) okazos de la 27a ĝis la 30a de aprilo 2023 ĉeeste kaj virtuale.
En la kongreso partoprenos iranaj kaj neiranaj esperantistoj, i.a. instruistoj kaj aktivuloj de la lingvo Esperanto, por plifortigi kaj divastigi la Movadon.
La unuaj du tagoj de la Kongreso okazos ĉeeste en la komplekso de sano, sporto kaj hidroterapio nomata “La Revo de l’ Vivo” situanta en la urbo Babolsar, norde de Irano, kaj la finaj du tagoj de la kongreso okazos virtuale en Zoom. La ĉefa temo de la 10-a Irana Esperanto-Kongreso “Post-Esperanta  Mondo” estis elektita por diskuti la mondan perspektivon post la plena akcepto de Esperanto kiel la internacia lingvo en la tuta mondo kaj la ŝanĝoj sekve de tio.
Same kiel la antaŭaj IrEK-oj, ankaŭ ĉi-jare serio da diversaj kulturaj kaj artaj programeroj estos prezentitaj al la partoprenantoj kune kun edukaj labor-renkontiĝoj kaj sciencaj kunsidoj kun prelegoj de esperantistaj fakuloj el la tuta mondo.

Aliĝ-informoj:

Aliĝi al la virtuala parto estas senpaga.
Aliĝ-kotizo por la ĉeesta parto:
Membroj de IREA: 100 mil Tomanoj, Junaj membroj ĝis 35 Jaraĝa kaj kunuloj: 70 mil Tomanoj,
Ne-membroj: 150 mil Tomanoj, Junuloj kaj kunuloj ne-membroj: 100 mil Tomanoj.
Eksterlandanoj pagos la kotizon de 20 Eŭroj surloke. LKK povas helpi por rezervi tranoktejon. Por tio necesas peti la helpon kiam oni aliĝas. Aliĝoj de irananoj estos validaj nur post la pago de la kotizo. La kotizo pageblas uzante ligilon: www.idpay.ir/espero

Aliĝilo por IrEK-10






Al kiu parto vi aliĝas?:


Samtempa tradukado de via prelego en 20 lingvojn!

Se vi prezentos vian prelegon vive kaj virtuale, vi povas peti viajn konatojn interpreti vian prelegon simultane en ĝis 20 diversajn lingvojn dank’ al nova opcio de Zoom. Ili povos registri siajn interpretadojn en siaj komputiloj por pli poste alŝuti la registraĵojn en la interreton. Tiukaze, bv. diri al ni la nomo(j)n de la interpretanto(j) kaj la cel-lingvo(j)n kiam ajn vi scias tion: ni aperigos tion en la dekstra kolumno de la programo.

Zoom-ligilo por IrEK-10:
https://us02web.zoom.us/j/869 3705 2182
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 869 3705 2182
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva

Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo:  https://time.is/eo/UTC

Kongresa Programo (kompletigota)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)