인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘지중해 에스페란토 주간’ 행사 열려!
Okazis ‘Mediteranea Esperanto-Semajno’!

2023년 2월 23일부터 3월 2일까지 남프랑스 ‘Val d’ Esquière Les Issambres’ 에서 ‘지중해 에스페란토 주간’ 행사가 100여명이 참석한 가운데 열렸다. 이 행사에는 독일, 벨기에, 스페인, 우크라이나, 프랑스 에스페란티스토들이 참석하였다.

아랫글은 이 행사에 참석하여 에스페란토 문학 강의를 한 크로아티아 에스페란토 작가 Spomenka Štimec님의 참가 보고 글이다.

Mediteranea Esperanto-Semajno ĉe Lazura Marbordo kun Kroatoj

Francaj esperantistoj la 28an fojon organizis Mediteranea Esperanto-Semajno de la 23a de februaro ĝis la 4a de marto 2023 por cento da esperantistoj el Belgio, Hispanio, Ukrainio kaj Francio.

La organizantinoj Monique Preciozo kaj Christine Graissaguel investis grandan energion por ke la semajno bele disvolviĝu en la luksa restadejo Val d’ Esquière Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo.

La seminarianoj lingve perfektiĝis en la kursoj gviditaj de Zsofia Korody kaj Mirejo Grosjean.

Spomenka Štimec instruis la Esperantan literaturon al 33 fervore legintaj kursanoj, prezentis sian libron “Hodler en Mostar” kaj la fenomenon de la tradicio Esperanto kiel protektita nemateria heredaĵo en Respubliko Kroatio.

Okazis pluraj prelegoj kaj ekskursoj en la bela franca regiono, kie jam februare abunde  floris mimoz – kaj migdalarboj. Aparte valoris la ĉiutaga prelegserio pri Ukrainio de Svitlana  Kozarenko.

Francaj kroatlingvaj esperantistoj Marica kaj Vinko Bošnjaković ankaŭ perfektiĝis lingve en la agrabla sudfranca etoso.

Spomenka Štimec



댓글 쓰기(Lasi Respondon)