인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

탄자니아, ‘분다 에스페란토 문화원’ 활성화!
Vigla agado de ‘Bunda Esperanto-Kulturcentro’!

2024년 아프리카 탄자니아에서 열릴 것으로 예상되는 109차 세계 에스페란토 대회에 대비하여, 분다 에스페란토 문화원이 조직을 갖추어 세계 에스페란토 교육자 연맹 탄지니아 지부와 협력하여 다양한 활동을 계획하고 있다고 밝혔다.

La ILEI-sekcio de Tanzanio kunlaboras kun Eo-organizo nomata Bunda Esperanto-Kulturcentro, P.O. Box 25, Bunda Mara Tanzanio (bundaesperantokulturcentro@gmail.com)

La estraro de BEK estas:-

Prezidanto: S-ro Mulele Mbassa Makaranga

Sekretario: S-ro Paulo Joseph

Kasisto: S-ro Dismas Robert Kusaya

Bunda Esperanto-Kulturcentro havas jenajn celojn:-

  • Motivigi la Esperanto-movadon en Tanzanio
  • Varbi kaj instrui Esperanton al interesiĝantoj
  • Disponigi lernmaterialojn
  • Okazigi kursojn

Pri lernmaterialoj BEK strebas serĉi lernmaterialojn,kiuj disponiĝas al lernantoj en kluboj kaj grupoj en la regionoj. Tiujn lernomaterialonj foje al fojo ni ricevas kiel donacoj el nia eksterlanda amiko S-ro Piet Coppens el Nederlando, kiu subtenas nian instruagadon kunlabore kun Bunda Esperanto-Kulturcentro . De li ni jam ricevis libro-ekzempleriojn de

krom tiuj ĉi li konsilis al ni sendi kopiojn de suahilaj lernmaterialoj al la organizo Scio Sen Barilo en Benino, ke la organizo helpis al ni represi la lernmaterialojn kaj resendu ilin al ni. Tion ni faris en la jaro 2019. Bonŝance oni preparis unu libron (Jifunze Lugha ya Esperanto) kaj resendis ekzempleron de ĝi al Burundo por represaĵo kaj kiam pretiĝis la laboro s-ro Gilbert Ndiyokubwayo (burundano) informis al mi pri dissendo de la suahila lernmaterialo; kiuj estis 500 ekzempleroj..

En Tanzanio ni ricevis 90 librojn, en Kenjo ni akiris 30 librojn kaj en DR-Kongo akiris 50 librojn.

La ceteraj libroj el 500 ekzempleroj restis en Burundo por la samideanoj kiuj lernas Esperanton per la suahila.

Nun ni havas mankon de vortaro Esperanto-Suahila, se estos ebleco ILEI sendu 10 ekzemplerojn de ĝi al Mulele Mbassa Makaranga,p.o.box 25,Bunda Mara Tanzanio

Estas skandalo kaj honto, ke UEA ankoraŭ ne faris klaran decidon pri UK 2024, spite plurajn atentigojn kaj instigojn.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)