인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

[월간 Esperanto] Memore al la 250-a kurso en Seulo

La Revuo Esperanto_n-ro 1264(12) Demcembro 2012

 

Memore al la 250-a kurso en Seulo

La 3-an de novembro seulaj esperantistoj amasiĝis en la Seula Junulara Gastejo

por soleni la feston “Memore al la 250-a kurso de Seula Esperanto-kulturcentro (SEK)”.

(이 기사는 ‘서울 에스페란토 문화원 ‘250기 수료기념’ 행사를 소개한 것입니다.)

SEK komencis kursi Esperanton por civitanoj antaŭ 21 jaroj, la 1-an de septembro 1991. De tiam la Esperanto-instruado daŭris senpaŭze, ĉiumonate, kaj en 250 kursoj 1643 civitanoj lernis Esperanton sub la gvido de s-ro Lee Jungkee.

En la festo kolektiĝis 120 esperantistoj, ne nur koreoj. La geedzoj Michel Fontaine el Francio kaj Neĝeta el Ĉinio, s-ino Margreet Peschier, s-ro Ramsey Cardwell el Usono kaj s-ro Matumoto Akira el Japanio gratulis pro la festo, kaj oni ĝuis internacian etoson kun eksterlandaj gastoj.

La festo komenciĝis per la simpozia temo “Kiel utiligi Esperanton?”, kies simpozianoj estis s-ro Michel Fontaine kiel eksa lernejestro pri edukado, s-ro Matumoto Akira kiel Oomotano pri religio, kaj s-ro Park Yongseung kiel entreprenisto pri komerca kampo. Tri esperantistoj serioze kaj sincere diskutis pri la temo nur en Esperanto kaj ili konkludis, ke Esperanto devas por civitanoj antaŭ 21 jaroj, esti enkondukat/ota en ĉiuj kampoj.

Post la simpozio okazis ceremoniopor celebri la memorindan feston. S-ro Lee Jungkee kiel organizanto de la festo akcentis, ke por prosperigi la Esperanto-movadon ni, ĉiuj esperantistoj, devas klopodi eduki novajn esperantistojn, citante Zamenhof: …kiam centoj de kun-batalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa…. SEK eldonis, memore al la festo, la libron Fabeloj de la fratoj Grimm, kaj esprimis dankon al Cho Myongja kaj Hwang Jiyeon, kiuj brile kontribuis al la Esperanto-movado.

Post la festo oni disiĝis, promesante,ke post kvar jarojoni rekolektiĝos porfesti “Memore al la 300-a kurso deSEK”, la 1-an de oktobro 2016 en lasama loko.

 

Lee Jungkee

 

La revuo Esperanto Decmbro 2012 1264(12)

 

Revuo Esperanto에서 PDF 내려받기

https://uea.org/revuoj/esperanto/2012?elshutu=eo_dec12

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)