인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

101차 세계 에스페란토 대회
La 101-a UK en Nitro, Slovakio

UK de ESPERANTO EN NITRO 2016 (ŝanco por malfermi nian movadon al la mondo)

nitra
Esperantistoj en Slovakio ekstermovade agas diversforme jam ekde la jaro 2004. Preskaŭ 10 jarojn ili plenumas rekomendon de la Strategia Laborplano de UEA aprobitan en Rejkjaviko en 2013, ekstermovade agi kaj malfermi nian movadon al la mondo kaj serĉi aliancanojn por kunlaboro kaj nia plua pli efika agado. Loka kongresa komistato (LKK) de la 101a UK volas por tiu ĉi celo utiligi la fakton, ke la 101-a UK okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016).
Dum la 101-a UK (23a – 30a de julio 2016) okazos 4 malfermitaj fakaj aranĝoj:  Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ „Perspektivoj de lingva komunikado en EU“  Internacia entreprenista kaj komerca forumo „Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio“  „Inter-religia renkontiĝo“ de reprezentantoj de diversaj religioj
Eŭropa Bulteno Decembro 2015, No 155  La 20-a Internacia Medicina Esperanta Kongreso
Lingvo-politika konferenco de landoj V4+ „Perspektivo de lingva komunikado en EU“ (de la 28a – 29-a de julio 2016)
La konferenco estos organizita nome de V4+ landoj (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio plus samopiniantaj landoj) sub aŭspicio de Miroslav Lajčák, vic-ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio, kiuj konsentis pri listigo de la konferenco inter aranĝoj de SK PRES en Konsilio de EU. La unuan fojon partoprenos ĝin kune politikistoj, lingvistoj kaj reprezentantoj de civitanoj. Ĝia ĉeforganizanto estas Fakultato de Mezeŭropaj Studoj de Universitato de Konstantino Filozofo (UKF) en Nitra, kiu kunlaboros kun esperantistaj organizoj (Slovakia Esperanto Federacio, Eŭropa Esperanto Unio, Esperanta Studa Fondaĵo, Edukado@Interreto) slovakiaj kaj eksterlandaj neregistaraj organizoj.
Rektoro de la UKF en Nitra invitis, kiel ĉefparolantojn: Ján Figeľ (SK), Vic-Prezidanton NK de SR kaj eksan EU Komisianon por Edukado, Kulturo kaj Multlingvismo (2004 – 2009), kiu jam neformale promesis partopreni, Vytenis Andriukaitis (LT), EU Komisianon por Sano kaj Nutraĵa Sekureco (2014 – ), en 70-aj jaroj studis Esperanton kaj esprimis intereson partopreni kaj Tibor Navracsics (HU), EU Komisianon por Edukado, Kulturo, Sporto kaj Junularo (2014 -).
La celo de la konferenco estas prepari politikan kaj fakan „Manifeston“ aŭ „Deklaracion“, kiu estos sendita al prezidantoj de tri plej gravaj EU institucioj, por lanĉi tuteŭropan disktuton pri serĉado de justaj kaj efikaj solvoj de lingvaj problemoj. „Solvoj devas esti novigaj, kosti malpli kaj alporti plibonajn rezultojn“, laŭ citaĵo de Ján Figeľ en EEU panelo dum la Ekonomia Forumo en Krynica en septembro 2014.
Internacia entreprenista kaj komerca forumo „Investi en koro de Eŭropo: investi en Slovakio“ (la 26-an de julio 2016)
La forumo okazos sub aŭspicio de Miroslav Lajčák, vic-ĉefministro kaj ministro de Eksterlandaj kaj Eŭropaj Aferoj de Slovakio, kiu konsentis pri listigo de la forumo inter aranĝoj de SK PRES en Konsilio de EU. La forumo estas preparata kunlabore kun ŝtataj institucioj de Slovakio kaj Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF).
Laŭ programpropono de la forumo okazos panela diskuto pri la temo: „Investi en koro de Europo – investi en Slovakio“, dum kiu estos prezentitaj ekonomiaj kondiĉoj por entreprenado kaj investado en Slovakio fare de Slovakia Agentejo por Evoluo de Investado kaj Komerco kaj estos prezentitaj sukcesaj spertoj de eksterlandaj firmaoj, kiuj investis kaj entreprenas en Slovakio el EU, Koreujo, Usono kaj aliaj landoj. La dua parto estos dediĉita al temo „Slovakio – lando de multaj belaĵoj“, dum kiu Slovakia Agentejo por Turismo prezentos Slovakion kiel allogan turisman destinon. Fine estos organizita programparto „Slovakio – lando en centro de Eŭropo“, dum kiu okazos entreprenistaj kaj komercaj negocadoj.
Interreligia renkontiĝo de reprezentantoj de diversaj religioj (la 25-an de julio 2016)
Slovakia Esperanto Federacio kaj nerigistara organizo Parlamento de Mondaj Religioj –
Eŭropa Bulteno Decembro 2015, No 155 Slovakio preparas kunlabore kun esperantistaj, tiel ankaŭ neesperantistaj slovakiaj kaj esksterlandaj religiaj asocioj/komunumoj la inter-religian renkontiĝon en kunteksto de akriĝantaj kaj konfrontiĝantaj interreligiaj rilatoj en la mondo por kontribui al inter-religia dialogo, kiu estas nura solvo. Dum la renkontiĝo estos diskutataj aktualaj sociaj, ekonomiaj kaj inter-religiaj problemoj.
La organizantoj petis pri aŭspicio Peter Pellegrini, prezidanton de Nacia Konsilio de Slovakio. Nia neesperantista partnera organizo, civitana unuiĝo Parlamento de Mondaj Religioj – Slovakio, prezentis kandidatidatiĝon de Bratislava organizi renkontiĝon de mondaj religioj en 2017, kiuj okazas ĉiun 5-an jaron, kiun partoprenas pli ol 10.000 reprezentantoj de 80 mondaj religioj.
Pere de la inter-religia renkontiĝo nia movado havas ŝancon malfermiĝi al la mondo. Nia movado povos kun aliancanoj kontribui al lingva, kultura kaj religia interkompreniĝo inter kredantoj de diversaj religioj.
20-a Internacia Medicina Esperanta Kongreso (IMEK) „Kuracistoj kaj tutmondiĝo: kiaj kuracistoj estas bezonataj en la nova jarcento?“ (de la 20a – 22-a de julio 2016)
La jubilea IMEK estas organizata kunlabore kun Slovakia Esperanta Federacio kaj Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) fondita en la jaro 1908, kiu organizas kongresojn ĉiun duan jaron ekde la jaro 1977. La Ministro de Sano de Slovakio Viliam Čislák transprenis aŭspicion super la 20a IMEK. La kongreson partoprenos esperantistaj kuracistoj de la mondo, slovakaj, ĉeĥaj kaj aliaj eksterlandaj kuracistoj. Ili kune diskutos pri aktualaj defioj de tutmondiĝo, civilizaciaj malsanoj, komuna serĉado de efikaj kuracmetodoj.
En la jaro 2016 estos la 20-a datreveno de publikigo de „Manifesto de Prago“, kiu prezentis nian movadon kaj ĝiajn celojn al la mondo. Ni utiligu tiun ĉi jubileon kaj la malferemitajn fakajn aranĝojn por pli granda malfermiĝo de nia movado. Ni havos eksterordinaran ŝancon , ke la 101-a UK en Nitro okazos dum la prezidanteco de Slovakio en Konsilio de EU. Ni profitu de tiuj ĉi favoraj cirkonstancoj, prezentu nian movadon, Esperanton al la mondo kaj klopodu pri kreo de rilatoj kun samopiniantaj neesperantistaj partneroj/aliancanoj por longdaŭra kunlaboro por daŭropova evoluo de la monda komunumo.
Jozef Reinvart Sekretario de LKK de la 101-a UK por eksterlandaj, diplomatiaj kaj fakaj rilatoj



댓글 쓰기(Lasi Respondon)