인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

’11차 크로아티아 에스페란토 대회’ 6월에 열릴 예정!
11-a kongreso de kroataj esperantistoj okazos en Đurđevac!

제 11차 크로아티아 에스페란토 대회가 2023년 6월 30일부터 7월 2일까지 Durdevac 시에서 열린다.

자세한 대회 안내는 크로아티아 에스페란토 협회 누리집을 참고하기 바란다.

https://novo.dec-kroatio.hr/eo/

La tradicio okazigi kongresojn de kroataj esperantistoj datas ekde 1997, kiam en Zagrebo okazis la unua tia aranĝo. Sekvis la urboj Varaždin (1998), Osijek (1999), Đurđevac (2000), Rijeka (2002), Zagreb (2003), Zabok (2005), Velika Gorica (2010), Bjelovar (2011) kaj Koprivnica (2012). Post la 10-a kongreso en Koprivnica ekestis longa paŭzo de 11 senkongresaj jaroj. Kvankam ekzistis la deziro daŭrigi la tradicion de la kongresoj, ili ne okazadis ĉefe pro manko de lokaj organizantoj. En 2022 Dokumenta Esperanto-Centro denove sendis al Kroata Esperanto-Ligo sian kandidatiĝon por kongresa organizanto, bazante sian decidon sur la sperto, kiun la esperantistoj de Đurđevac akiris dum la organizado de du antaŭaj kongresoj: de tiu en Đurđevac en 2000 kaj en Koprivnica en 2012.

Laŭ la decido de Kroata Esperanto-Ligo, la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj do okazos en Đurđevac pri kiu vi povas vidi kelkajn fotojn en nia fotogalerio, sed tiu aranĝo volas fariĝi pli ol nura nacia kongreso. Esperantistoj de pluraj landoj eprimis la deziron partopreni, ĉar en Eŭropo kaj ankaŭ mondskale mankas similaj malgrandaj aranĝoj. Sekve, la organizantoj invitas ne nur kroatajn esperantistojn, sed ankaŭ samideanojn el aliaj (aparte el najbaraj kaj proksimaj) landoj por aliĝi kaj partopreni. Partopreno de esperantistoj almenaŭ el Eŭropa Unio kaj aliaj eŭropaj landoj nun estos pli facila, ĉar ekde la 1-a de januaro 2023 Kroatio fariĝis parto de la Ŝengena areo kaj ekde la sama estas ekuzita eŭro kiel enlanda valuto.

Por ke la organizantoj estu kiom eble pli frue certaj pri la nombro de kongresanoj, ni invitas ĉiujn esperantistojn aliĝi jam en la unua aliĝperiodo, kiam la kotizoj estas plej favoraj. Laŭeble uzu la retan aliĝilon , kaj se vi preferas, vi povas uzi ankaŭ printeblan aliĝilon. .

Por ĉiuj prikongresaj bezonoj kaj demandoj, skribu al la organizantoj: dec.kroatio@gmail.com aŭ telefonu al la kongresa sekretario: +385 98 248 574 (Josip Pleadin).



댓글 쓰기(Lasi Respondon)