인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

57차 발트 에스페란토 대회(2023.7.15-22) 안내!
57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj!!!

발트지역 3개국( 라트비아, 에스토니아, 리투아니아)이 번갈아 개최하는 제 57차 발트 에스페란토 대회가 2023년 7월15일부터 22일까지 라트비아 항구도시 Ventspils에서 열린다.

다양한 행사가 예정된 이 대회의 개최 장소는 ‘Ventspils 기술학교’이며, 참가자들은 이 학교 기숙사를 이용하게된다. 자세한 내용은 아래 ‘라트비아 에스페란토’ 협회 누리집 (www.esperanto.lv) 을 참고하기 바란다.

BET ĉi-jare en Latvio – interesa!

De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57). Baltiaj Esperanto-Tagoj laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959 estas la plej signifa Esperanto-aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el la tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.

Ĉi-jare estas vico de Latvio kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel urbon de BET-57. Ĝi estas  unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe la balta maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil loĝantoj), situas 188 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nord-okcidenta parto de Latvio. BET-57 funkcios en ejoj de la Teknika Lernejo de Ventspils, partoprenantoj loĝos en la Studenta hotelo de lernejo. La programo de BET enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en la latvan lingvon, Someran Universitaton, espereble AMO-seminarion kiu jam estas akceptita, vastan kulturan programon, ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn kaj aliajn aranĝojn.

Foto en la PDF. Pli detalan informon kaj retan aliĝilon trovu en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv. Bonvenon al BET-57, bonvenon al Latvio!

======================================

La 57-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-57)

INFORMILO No 1

Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 57-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-57) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 60-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

TEMPO: BET-57 funkcios de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023.

LOKO: BET-57 okazos en Ventspils – la sesa plej granda urbo de Latvio ( pli ol 37 mil da loĝantoj). Ventspils situas 188 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en Baltian maron.

 BET-ejo: La Teknika Lernejo de Ventspils (latvalingve: Ventspils Tehnikums)

Adreso:  strato Saules 15, Ventspils

PROVIZORA PROGRAMO: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, vasta kultura programo, duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj, kvizoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

KOTIZO:

 Landoj laŭ kategorioj ĝis la 31.03.2023 ĝis la 30.06.2023 poste kaj surloke
Landoj de kategorio A 50 EUR 70 EUR 90 EUR
Landoj de kategorio B 70 EUR 90 EUR 110 EUR

A: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; B: Ĉiuj aliaj landoj.

LOĜADO:

1)      en la studenta hotelo de la Teknika Lernejo (strato Jūras 14) po 20 EUR diurne por persono en dulita ĉambro (duŝejo kaj necesejo en la numero), distanco ĝis BET-ejo 150 m;

2)      en  Ĉemara kampadejo (latvalingve: Piejūras kempings) (strato Vasarnīcu 56), distanco ĝis BET-ejo 2,1 km:

  1. a)po 10-20 EUR por persono en 4-5 litaj dometoj (unu aŭ duĉambraj), nur ekde 16.07.2023, kvanto limigita,
  2. b)po 5 EUR por persono loko en la propra tendo, nur ekde 16.07.2023;

3)      en hoteloj de Ventspils (diversaj prezoj).

La prezoj estas provizoraj kaj povas plialtiĝi.

MANĜADO: Estas planota organizita matenmanĝo kaj tagmanĝo, informo pri la prezoj pli poste.

 ALIĜO: Aliĝu rete  www.esperanto.lv aŭ plenigu la aliĝilon kaj sendu:  margarita.zelve@gmail.com aŭ al Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Rigo, Latvio. Samtempe pagu la aliĝkotizon.

 PAGEBLECOJ:

1) Al bankkonto de Margarita Želve:  Swedbank, SWIFT: HABALV22,

IBAN: LV71HABA0551022317372;

2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko: por BET-57 (NUR ALIĜKOTIZOJN!)

Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas.

 ATINGEBLECOJ: De Rigo al Ventspils eblas veturi buse (busoj oftas, preskaŭ ćiuhore), biletojn eblas aĉeti rete: https://www.autoosta.lv/time-table/?lang=en

 KONTAKTEBLECOJ:

            1)  rete: margarita.zelve@gmail.com; 2) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)

2) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio,  p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

 

La detalan informon kiel atingi BET-ejon, pri ekskursoj, programo k.a. en Informilo No 2 oni ricevos maje 2023.

BONVENON AL LATVIO!

Organiza komitato



댓글 쓰기(Lasi Respondon)