인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 협회 회장 신년사
NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA

mark
MARK FETTES, LA PREZIDANTO DE UEA

 

NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA

LABORI POR PACO EN MALPACA MONDO

 

La pasintan jaron ombris militoj kaj atencoj. Sirio, Irako, Jemeno; Sud-Sudano, Nigherio, Centrafrika Respubliko; Mjanmao, Pakistano, Afganio; Ukrainio, Meksiko, Kolombio… en chiuj kontinentoj, miloj da homoj mortis perforte, per bomboj kaj pafiloj, en daurantaj konfliktoj diversspecaj. Teror-atakoj amase mortigis civitanojn en Ankaro, Garisso, Bejruto, Parizo, Tunizo, San-Bernadino. Pri kelkaj el tiuj tragedioj oni vaste raportis; pri aliaj nur malmulte. Sed pri rapidaj kaj facilaj solvoj oni ne povas paroli, char temas pri fruktoj de longa malpaca historio.

Tiu malpaca historio estas la fono, sur kiu aperis kaj disvolvighis nia movado por “lingvo neutrale homa”. Ni chiuj konas la alvokojn de Zamenhof, ke ni, “pacaj batalantoj”, laboru por starigi “unu grandan rondon familian” en kiu chiuj homoj kaj popoloj povus senti sin sekuraj kaj juste traktataj. Sed ni ne forgesu, ke li faris tiujn alvokojn fronte al kruelajhoj, kiuj hante similas tiujn de la nuna mondo. Jam en la dua Universala Kongreso en Ghenevo, 1906, li elvokis la eventojn en sia ruslanda patrujo:

“Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaukazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankorau infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj chio shanghighos kaj bonighos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstatau miaj belaj songhoj mi ekvidis teruran efektivajhon: en la stratoj de mia malfelicha urbo de naskigho sovaghaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jhetis kiel plej kruelaj bestoj kontrau trankvilaj loghantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj chi sovaghuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la best!
ega Bielo
stoka buchado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankorau la interpopolaj muroj, kontrau kiuj ni batalas.”

Kompreneble Zamenhof ne povis antauvidi, kiom pli teruraj kaj amasaj estos la suferoj de viktimoj en la unua kaj dua mondmilitoj, kiam pereos i.a. liaj propraj familianoj.  Sed li jam komprenis, kiel li diris la postan jaron en la londona Gildhalo, ke “longe dauros ankorau malluma nokto sur la tero”, antau ol “la homoj chesos esti lupoj unuj kontrau aliaj”.

Kiel ni esperantistoj kondutu, fronte al tiuj realajhoj? Evidente ni ne estas imunaj kontrau antaujughoj kaj misperceptoj pri niaj kunhomoj; chiu el ni dividas, certagrade, la valorojn kaj vidpunktojn de siaj etno, socia klaso, amaskomunikila medio kaj simile. Ighante esperantisto, oni ne demetas siajn aliajn identecojn. Tiel eblas, ke esperantistoj tirighas al malsamaj flankoj en diversaj konfliktoj, au pli spontane sentas solidarecon kun iuj viktimoj ol kun aliaj. Tiel eblas, ke ankau en Esperanto foje aperas esprimoj de maltoleremo, malrespekto, ech malamo.

Lerni Esperanton estas efektive nur unu pasho sur longa, preskau senfina vojo al homaraneco. La lingvo donas al ni multon: esprimilon, komunikilon, kulturbazon, tradiciaron; unuvorte, komunumon. Sed, por citi Zamenhof denove: “Ni ne kredas, ke neutrala fundamento faros el la homoj anghelojn.” Nia komunumo estas lernejo, en kiu la lernantoj estas samtempe la instruistoj, en kiu la studfakoj kovras la tutan vivon de la homaro, en kiu la fina diplomo neniam estas atingita. Esperanto provizas fundamenton, konstrumaterialojn; ni faras la ceteron mem, lau niaj povoj.

Tiuj povoj ankorau ne etendighas al la chesigo de militoj, kiel revis Zamenhof. Ni dividas la timojn kaj la sentojn de la ordinaraj homoj, kiujn trafas la minaco de bomboj kaj kugloj. En niaj diversaj hejmlokoj, ni venas al diversaj starpunktoj pri la politikaj kaj sociaj demandoj, kiuj naskas teroron kaj militon. Sed kiel esperantistoj, ni povas strebi al solidareco, al reciproka kompreno, al kunlaboro kaj kunlernado nelimigitaj de hautkoloro, kredo, kulturo. Al la detruado ni povas kontraumeti konstruadon; al la klopodoj disigi kaj marghenigi homojn ni povas respondi per malfermitaj brakoj kaj pordoj.

Kiel fari tion pli efike, pli konsekvence, pli bone – jen grava demando por la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Sub la temo “Socia justeco — lingva justeco” ni havos okazon repripensi la laboron de la esperantistoj por pli paca mondo. Ni ja ne estas solaj en tiu laboro; amaso da movadoj, multe pli ol en la tempo de Zamenhof, dividas niajn valorojn kaj niajn celojn, se ne ankorau nian lingvon. Malfermante nian modestan memlernejon al iliaj ideoj kaj atingoj, enplektante ilin en niajn diskutojn kaj planojn, ni samtempe plifirmigos nian pozicion en la tuthomara strebado por paco kaj justeco.

Mi deziras al chiuj esperantistoj pacan kaj solidarecan jaron 2016!

 

MARK FETTES

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)