인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

한국에서 열리는 ‘제 5차 세계 녹색당 대회 (2023. 6.8-11)’에 ‘에스페란토 녹색인 협회’ 참여 예정!!!
Verda Kongreso en 2023, Incheon, Koreio!!!

2023년 6월 8일부터 11일까지 인천에서 열릴 ‘제 5차 세계 녹색당 대회’에 ‘에스페란토 녹색인 협회’ 가 참여하여 에스페란토 홍보 부스를 설치할 예정이며, 에스페란토, 영어, 불어, 스페인어을 비롯한 아시아 언어를 구사할수 있는 자원 봉사자 최소 3명을 찾고 있으니 관심있는 분은 문화원으로 연락주시기 바랍니다.

La 5-a Verda Kongreso okazos de la 8-a ĝis la 11-a de junio, 2023 en Inĉon , Koreio.

Tiuj, kiuj volas volontuli en la kongreso, bv. turniĝi al Seula Esperanto-Kulturcentro.

Jen estas letero, kiu estas sendita de d-ro Manfred, kiu estas reprezentanto de Asocio de Verduloj Esperantistoj.

대회 관련 누리집입니다. https://globalgreens.org/korea-2023/

세계 에스페란토 녹색인 누리집입니다. verdularo.wordpress.com


Kara Jungkee,

koran dankon por via intereso 🙂 kaj pripenso helpi prezenti Esperanton enkadre de la
foiro che la Verda Kongreso en Incheon je la 8a – 11a Junio 2023
https://globalgreens.org/about/charter/

Por ke AVE partoprenos reale/persone necesus almenaŭ 3 personoj kiuj baze parolas Esperanton*:

– certe minimume 1 , prefere 2 gesamideanoj el Koreio (2 bone por intershanĝi dum la tempo);

– iu kiu sufiche bone parolas la anglan, char multaj kongresanoj parolos angle*;

– eble iu kiu parolas alian lingvon: azian, francan, hispanan, .. .

*) – Mi ja pretus partopreni, se kunlaboras 2 au 3 samideanoj. Mi parolas la germanan kaj la anglan, sed la anglan nur mezbone (B2). Mi lernas la korean iomete (A2) – hejme, sed ĝis nun ne sufichas por movighi tute memstare, aŭ diskuti/klarigi ion per kompletaj frazoj.

Se mi vizitus vian landon, mi ankaŭ ŝatus viziti Suwon ( 2-3 tagojn), ĉar tio estas la partnera urbo kun Freiburg (Germanio) – aparte pro tio mi kopiis al Matena kaj Senio.

Estas alia problemo:

AVE ne estas riĉa asocio, pro tio AVE povas pagi nur la kotizon por la partoprenantoj (ankaŭ por mi mem) – tio kutime enhavas la manĝaĵojn dum la kongreso (mi ne certas pri tio) , sed ne la vojaĝon aŭ loĝadon. Ili rajtas partopreni la plenajn kunsidojn – ĉar tiam kutime neniu estas en la salono kie okazas la foiro, kaj ankaŭ unuopajn okazaĵojn.

La subtenantoj je la Esperanto-tablo povas, sed ne devas, esti membro de Verda Partio – en Koreio estas: 녹색당

Bondezirojn, amike,

Manfred

 

.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)