인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

2024년, ‘세계 에스페란토 대회’, 아프리카에서 열릴까?
Ĉu UK en 2024 okazos en Afriko?

세계 에스페란토 협회의 오랜 꿈인 ‘세계 에스페란토 대회’ 아프리카 개최가 가능할것인가?

2024년에 첫 아프리카 대회 개최가 실현될것인지 그 가능성을 타진하기 위해 Francesco Maurelli 전 세계 에스페란토 청년회장이 개최 유력 국가인 탄자니아를 최근 방문하였다고 한다.

더 자세한 내용은 아래 블로거를 참고하기 바란다.

Prepare al UK en Afriko en 2024

De antaŭ iom da tempo estas kutimo instigi afrikanojn pri UK kun la espero, ke kelkaj

el la landoj povus interesiĝi pri la afero kaj inviti por kunfari Universalan Kongreson

de Esperanto en la kontinento. Francesco Maurelli, profitante okazon de sia

laborvojaĝo en la orienta regiono de Afriko, aranĝis seminarion en tiu senco por

tanzanianoj. Certe iu raporto pri la renkontiĝo kun fotoj en Tanzanio aperos en la

revuo de UEA. Antaŭe, eblas vidi kelkajn fotojn prie ĉe

https://esperantistojentanzanio.blogspot.com/

Nia foto revokas la partoprenintojn de la 6a Afrika Kongreso en 2016 el Tanzanio.

(Raportita de Adjévi Adjé)

=======================

La ĝisnuna estrarano de UEA pri kongresoj vizitis Tanzanion esplorcele

Fine de julio 2022, venis al Tanzanio la estrarano de UEA pri kulturo, kongresoj, biblioteko kaj eldonado  d-ro Orlando Raola por esplori la pretecon de Tanzanio gastigi la Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2024, kiu estas planata okazi unuafoje en Afriko.

S-ro Raola vizitis kelkajn urbojn en Tanzanio kie loĝas esperantistoj: Dar-es-Salaam, la insulo Zanzibaro, Aruŝa, kie jam estas proponita kongresejo kaj kie d-ro Raola renkontis agantojn en turismaj instancoj, kaj Mwanza (la dua plej granda urbo de la lando) apud la bela plurlanda lago Viktorio, kun bonaj faciligoj por subteni UKon. Laste li vizitis la urbeton Bunda, kie okazis la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, kie aktivas lokaj esperantistoj, sed, kiu mem ne havus la kapaciton por UK. La foto en la PDF de AKE 6 estas ĉe mi ĝis nun ne aperigita foto el AKE 6.

Li atingis la urbon Aruŝa, kiu estas proponata kiel kongresurbo de la UK 2024. D-ro Orlando Raola kun la gastemaj esperantistoj de Aruŝa havis longan tagon vizitante ŝtatajn organizojn kaj kompaniojn kiuj okupiĝas pri turismo en Tanzanio, kaj sukcesis renkonti reprezentantojn jene:

  1. La urbestron de Aruŝa(nacilingve: Arusha)
  2. Tanzanian Turisman Organizon kaj respondeculon pri Naciaj Parkoj

iii.  konservan areon Ngorongoro

  1. Aruŝa Internacia Konferenca Centro

vii. Reprezentanton de la Hotelo Ngurdoto kaj ĵurnalistojn

La ŝtataj institucioj prezentis siajn ofertojn al la turistoj kaj kion ili faros se la kongreso venos al Tanzanio.

Ŝajne respondo al la demando ĉu Tanzanio pretas okazigi la UK-on estas JES! Laŭ la vizito de d-ro Orlando oni povas vidi kiel la esperantistoj en la tuta lando pretas gastigi la kongreson kaj ankaŭ atestas kiel la lando mem estas preta por la kongreso. Ne nur la urbo Aruŝa sed la tuta lando bonvenigas turistojn, kion rekomendas la prezidento mem, kiu starigis specialan programon por bonvenigi turistojn en la lando.

Nome de la Tanzania esperantistaro kaj nome de la estraro de la Esperanto- organizo en Tanzanio mi bonvenigas la kongreson al Tanzanio.

Preparis:  JOHN E. MAGESSA

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)