인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 73차 국제 에스페란토 철도인 연맹 대회, 체코에서 열릴 예정 (2022. 5.6-11)
73-a KONGRESO de IFEF (6.5. – 11.5. 2022) Beroun ( Ĉeĥio )

제 73차 국제 에스페란토 철도인 연맹 대회가 체코, 베로운에서 2022년 5월 6일부터 11일까지 대면으로 열릴 예정이다.

그동안 코로나로 인해 비대면으로 갖어온 국제 에스페란토 행사가 대면으로 열릴 조짐을 보이고 있다. 관심있는 분은 아래 누리집을 참고하기 바란다.

*** ‘Ĉinio, koreio, Japanio’의 저자 페트로박사와 체코의 에스페란토 철도인 대회에서 만난 Vigla 노승임님 (문화원 187기)과  Arta 황의정님 (295기). 2022. 5.7

Ĉefa paĝo

Bonvenon en Ĉeĥa respubliko!

Ĉeĥa Fervojista Esperanta Asocio r.s. (ĈeFEA) kaj Ĉeĥa Landa Asocio de FISAIC (ĈLA FISAIC) tutkore invitas vin al la 73-a IFEF-kongreso 2022 en Beroun. Urbo Beroun kun sia riĉa historio troviĝas en Meza Bohemio, 35 km okcidente de Prago, facile atingebla per trajno aŭ aŭtomobilo.
Ni, organizantoj de la kongreso estas ĝojaj, ke per la kongreso en Beroun ni povas daŭrigi tradicion de organizado de IFEF-kongresoj en Ĉeĥa respubliko (1991 – 43-a IFK Olomouc, 2001 – 53-a IFK Tabor kaj 2011 – 63-a IFK Liberec) kaj disponigi por vi agrablan medion por restado kaj kongresa traktado. La hotelo Grand en Beroun, kiu gastigos nin dum la kongresa semajno estas taŭge ekipita por similaj aranĝoj, kie vi povos ĝui ĉiujn programerojn, loĝadon kaj manĝaĵojn en la sama loko.
Samtempe ni volas prezenti al vi belan regionon de Meza Bohemio kun ĝiaj riĉaj naturaj kaj historiaj interesaĵoj. Dum kulturaj programeroj vi povos plene ĝui bonkvalitajn kaj interesajn prezentadojn de lokaj artistoj kaj muzikistoj.
Ni esperas, ke la kongreso en Beroun ne trompos viajn atendojn, kaj ke vi rememoros ĝin en viaj kapoj kaj koroj por multaj jaroj.
Estu kore bonvenataj en la 73-a IFEF-kongreso en Beroun.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)