인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

새 책 ‘Ĉinio, Koreio, Japanio’ 를 추천합니다!
Jen nova libro ‘Ĉinio, Koreio, Japanio’!

(새 책을 추천드립니다.)

체코 에스페란티스토 Petro Chrdle 박사의 한, 중, 일 기행문이 책으로 나왔습니다.
한국 7회, 일본 10회, 중국, 대만 3회 방문을 통하여 느낀 저자의 흥미로운 글이 담겨 있습니다. 아래 안내를 참고하기 바랍니다.

(아 래)

1. 책 제목 : Ĉinio, Koreio, Japanio – Landoj similiaj sed diferencaj –

2. 쪽수 : 247쪽 (칼라 사진 많음)

3. 책 내용과 수준
1) 기행문이기 때문에 가볍게 읽을 수 있는 흥미로운 내용임.
2) 중급 수준의 에스페란토 실력을 갖춘 분들께 추천
3) 서양인의 시각으로 본 동양 3국의 닮은점과 다른점

4. 책값 : 32,000원 (송료 4000원 포함/ 문화원에서 수령시 불필요)
*** UEA를 통해 구입할 경우, 국제 송료 제외하고 33,000원 내외임.

5. 구입을 원하는 분은 국민 068-21-0187-603 (이중기)으로 송금하고 문자 주시기 바랍니다.

*** 저자 페트로박사와 체코의 에스페란토 철도인 대회에서 만난 Vigla 노승임님 (문화원 187기)과  Arta 황의정님 (295기). 2022. 5.7

Recenzo en Hungara Fervojista Mondo 2022/2

Enkonduko

Mi vizitis multajn landojn, kaj eŭropajn, kaj ekstereŭropajn, kaj de tempo al tempo mi prelegadas pri ili. Kaj ripete mi ricevadas demandojn, kial mi tiujn interesajn fotojn kaj rakontojn ne eldonas libroforme, des pli, kiam mi posedas eldonejon, do ne devus serĉi eldoniston. Mi do efektive komencis pripensi tion. Finfine ĉi-jare, kvankam mi ne kutimas fari novjarajn mempromesojn, ĉi-foje (sojle al la jaro 2021) mi ĝin faris: Ĉi-jare mi devas verki la libron pri miaj vojaĝimpresoj. Kaj se ne, do neniam plu!

 

Origine mi pripensis, ĉu mi skribu pri Koreio aŭ Japanio (sinsekvo kiel mi la unuan fojon vizitis ilin), ĉar tio estas la landoj, kiuj hejmiĝis en mia koro, kaj kiujn mi ankaŭ plej bone ekkonis. Japanion mi vizitis dekfoje, Koreion sepfoje. Krome, mi havis bonŝancon tie restadi, kvankam mallongtempe, en diversaj medioj: en universitatoj, monaĥejoj, sed ankaŭ en familioj. Fine mi decidiĝis, ke mi enmetos en la libron ne nur ambaŭ landojn, sed ankaŭ Ĉinion, kie mi estis nur unufoje en Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), aŭ el la vidpunkto de Tajvano „Kontinenta Ĉinio“ kaj dufoje en Tajvano (oficiale Ĉina Respubliko, el la vidpunkto de ĈPR, nuntempe ribelanta ĉina insulo, firma parto de ĈPR). Tial miaj spertoj de Ĉinio estas multe pli supraĵaj ol tiuj de la du ceteraj landoj. Sed malgraŭ tio, ankaŭ ĉi tiu grandega lando ravis min kaj lasis en mi multajn interesajn impresojn.

 

Verŝajne estus dece klarigi, kiel komenciĝis mia vojaĝado. Jam de la frua juneco mi ŝatis legi vojaĝpriskribojn; tamen, ĉar ĉe ni ne eblis reale vojaĝi[1], mi vojaĝis almenaŭ en miaj imagoj kaj per fingro surmape. En la jaro 1991 gastis ĉe mi korea profesoro, doktoro de korea medicino kaj posedanto de koreamedicina kliniko (ni interkonatiĝis pere de nia komuna hobio, Esperanto) kaj fine de lia restado li invitis min reciproke al Koreio. Li diris, ke same kiel li ĉe mi, mi estos lia gasto, povos loĝi kaj manĝi ĉe li, do ununura elspezo, kiun mi havos, estos la prezo de la flugbileto. Tion mi, vojaĝrevulo, devis akcepti!

 

Kaj kiam mi jam veturis tiel foren, mi „saltetis“ por tri tagoj al Japanio viziti alian mian amikon, ĉar mi eĉ en sonĝo ne povis imagi, ke mi ankoraŭ iam povus havi bonŝancon viziti foran Malproksiman Orienton (el la vidpunkto de la mezeŭropano).

 

Tiu vojaĝo ravis min! Post la velura revolucio[2] oni jam povis elvojaĝi libere sen bezoni la elirvizon, sed tio ne helpis miaokaze, ĉar mankis al mi la bezonata mono. Tial mi forlasis bone startintan karieron en Fervoja Esplorinstituto kaj Teknika Universitato, fondis Kongresan kaj Klerigan Agentejon kaj apud aliaj mi prizorgis ankaŭ licencon por entrepreni vojaĝoficejon. Tiun tamen nur kun la celo, ke ĝi ebligu al mi vojaĝi tra la mondo, kvankam kun la kondiĉo, ke mi devas anticipe la itineron trastudi por povi la grupon mem ĉiĉeroni.

 

La celojn de la vojaĝoj (kiujn mi nomis laŭ la kutimo en Esperantujo karavanoj) mi lasis al hazardo. Komence mi elektis tiun landon, kie okazis iu grava Esperanto-aranĝo, plej ofte la ĉiujara tutmonda kongreso de esperantistoj. Al plejparte unusemajna programo de la kongreso mi aldonis ĉiam unusemajnan ekkonigan programon laŭ vidindaĵoj de tiu lando. Kaj, ĉar mi havis inter esperantistoj bonan renomon kaj fidon kaj havis neniujn fiksajn kostojn, ĉar ĉiujn preparojn faris mi mem kun mia edzino Stanjo, ne celis mongajnon kaj estis por mi sufiĉe, ke oni pagis miajn dumvojaĝajn kostojn, mi neniam havis problemon trovi interesiĝantojn post miaj vojaĝofertoj. Baldaŭ miaj karavanoj fariĝis konataj en meza Eŭropo kaj aliĝadis al ili ankaŭ alilandaj esperantistoj el najbaraj (plurfoje ankaŭ el pli foraj) landoj, do ili fariĝis internaciaj jam ekde la unua renkontiĝo de la partoprenantoj en la flughaveno. Tial ankaŭ dekomece oni povis ĝui la komunikadon en Esperanto, kio estis tre agrabla kaj konvena preparo por la kongreso, ĉar multaj aktive praktikis Esperanton nur tre malofte. Oni devas imagi, ke dum la komenca tempo de niaj vojaĝoj la interreto estis preskaŭ nekonata, kaj se oni ĝin komencis uzadi, do nur korespondcele, tial la spertoj paroli vere mankis.

 

Tiumaniere mi travojaĝis ne nur Ĉinion, Koreion kaj Japanion,sed ankaŭ ekzemple Aŭstralion, Singapuron, Brazilon, Izraelon, kaj aliajn landojn. Post iom da jaroj, dum iu kunveno de la reprezentantoj de la ĉeĥaj turismaj entreprenoj turniĝis al mi posedanto de alia malgranda vojaĝoficejo, kiu organizadis karavanojn al aranĝoj de IML (International marching Leage, Internacia Marŝa Ligo), kiu same kiel mi ankaŭ mem gvidadis siajn grupojn. Li diris al mi, ke li volus organizi ankaŭ la vojaĝon cele Japanan tritagan marŝon, sed por tio li ne kuraĝas. Ĉar li aŭdis, ke Japanio estas en mia programo, li petis min gvidi tien ankaŭ liajn marŝemulojn. Mi konsentis, la „marŝkaravano“ estis sukcesa kaj sekvis ankoraŭ dufoje kun aliaj grupoj, nunkaze jam kombinita kun Koreio, Japanio kaj Tajvano (tiuj aranĝoj estas en tri sinsekvaj semajnfinoj, por ke la partoprenantoj el foraj landoj, ekzemple el Eŭropo, povu partopreni ĉiujn).

 

Intertempe mi ligis pli proksimajn rilatojn kun japanaj esperantistoj kaj estis invitita al kelkaj prelegvojaĝoj kaj ankaŭ por gvidi konversacian kurson en Tokio. Simile, kvankam en malpli granda skalo, tio okazis en Koreio.

 

Fine de tiu ĉi enkonduko mi volas ankoraŭ priskribi mian hezitemon rilate al la vicigo de la tri landoj, en la titolo de la libro, same kiel en la propra verko. Unue mi volis la vicigon laŭ la alfabeto, kio estas verŝajne la plej kutima, poste mi kliniĝis al la vicigo tempa, do kiel mi ekkonadis la landojn, tiukaze Koreio, Japanio, Ĉinio, sed nenio plaĉis al mi, ĉar tio estus ĉiam malkonvena; ja mi havas la plejparton de la travivaĵoj el Japanio, pri kiu la ĉapitro estos certe la plej ampleksa, iom malpli el Koreio, kaj plej malpli pri la plej granda el la landoj, Ĉinio. Do mi decidiĝis vicigi ilin laŭ la amplekso de la informoj, Japanio, Koreio, Ĉinio, sed ankaŭ tion mi ne konsideris konvena,ĉar post la tralego de sufiĉe detalaj priskriboj de tio, kion mi travivis en Japanio la leganto atendus minimume la samon pri la sekvaj landoj kaj estus seniluziigita de la troa koncizeco. Do finfine mi trovis la solvon: Jes, mi vicigos ilin laŭ la amplekso, sed inverse; unue la plej grandan landon, Ĉinion, pri kiu mi tamen povos verki malpli, se mi volas resti ĉe miaj propraj spertoj kaj travivaĵoj, sekve Koreio, de kiu mi havas nekompareble pli da spertoj kaj rememoroj, kaj fine Japanion, kiun mi havis la bonŝancon ekkoni plej detale el ĉiuj. Mi esperas, ke tiu kialo estas komprenebla, kaj ke oni ne serĉos en ĝi ion alian, kaŝitan.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)