인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

로타리클럽 초청 에스페란토 강연
Prelego en Klubo Rotario

LEE Jungkee estis invitita de Seula Namdemun-a Rotaria Klubo kiel preleganto pri Esperanto en la 4-a de decembro, 2014. LEE prelegis dum duona horo kun la temo ‘Internacia lingvo Esperanto en interreta epoko’. En la komenco de la prelego LEE parolis kun s-ino Ilia, prezidantino de Indonezia Esperanto-Asocio per skajpo por montri aktualan utilecon de Esperanto al la rotarianoj. La prezidanto de la klubo estas s-ro LEE Sung-woo, estrarano de Korea Esperanto-Asocio. En la prelego prof. LEE Young-koo, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj s-ino Natura Joung Hyeon-ju, estrarano pri internacia fako de KEA ĉeestis kiel gasto. Post la prelego la ĉeestantaj rotarianoj ĵetis multajn demandojn pri Esperanto kun intereso. Pluraj personoj jam volas lerni Esperanton. Laste en esperantujo naskiĝis Reta Esperanto-Rotaria klubo,kio estas tre bona signalo por amika kunlaboro inter du samcelaj organizaĵoj.

Prelego en Rotaria Klubo 로타리 클럽 초청 강연회
Prelego en Rotaria Klubo
로타리 클럽 초청 강연회

포맷변환_rotario0



댓글 쓰기(Lasi Respondon)