호주-뉴질랜드 여름 연수/대회 줌으로 열릴 예정 (2022.1.8-12)
Komuna virtuala somerkursaro/kongreso de la Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj
| 호주-뉴질랜드 여름 연수/대회 (2022.1.8-12)가 줌으로 아래와 같이 열릴 예정이니 관심있는분들의 많은 참여를 바랍니다. 자세한 내용은 아래 안내를 참고하시고, Bv aliĝi sur nia retejo. 에서 참가 신청 바랍니다.
—————————————————
Kara esperantisto,
Post unu semajno komenciĝos la komuna virtuala somerkursaro/kongreso de la Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj (8 – 12 januaro 2022).
Ni tre ŝatus, ke vi partoprenu, almenaǔ en kelkaj el la diversaj eroj. Ni klopodis kunmeti varian kaj interesan programon.
(Multajn dankojn, se vi jam aliĝis)
Estos multaj oportunoj aktive partopreni. Jen ses:
- Faru fotojn por la kongresa foto-konkurso. La gajnintoj estos anoncataj dum la fina sesio, merkredon, je 20:00.
- Faru mallongan (malpli ol 10-minutan) videaĵon pri via loko aŭ regiono, por prezenti dum la fina sesio. Tio espereble iĝos virtuala vojaĝo ĉirkaŭ nia lando. Bonvolu sendi ĝin antaŭe al retejestro@esperanto.org.au.
- Dimanĉon je 16:00, okazos Alternativa “Diservo”. Vi estas invitataj voĉe kontribui inspirantajn legaĵojn, de iu ajn religio, libro aǔ alia fonto. Bonvolu anonci vin antaŭe al Jonathan Cooper, per retejestro@esperanto.org.au. Kvankam bazita sur religia praktiko, tiu sesio estas malferma al ĉiu, ĉu religia aŭ nereligia.
- Lundon, je 14:00, la prezidanto de UEA, Duncan Charters, mallonge prezentos la nunan situacion de UEA kaj poste respondos al viaj demandoj, eĉ tiklajn. Bonvolu sendi viajn demandojn por Duncan al Jonathan Cooper per retejestro@esperanto.org.au.
- Mardon, je 20:00, okazos la Arta kaj distra vespero. Ni volas muzikon, teatron, komedion, poezion, dancon. Bonvolu skribi al Sandor per prezidanto@esperanto.org.au.
- Merkredon, je 17:00, okazos “Montru kaj rakontu”. Elektu signifoplenan objekton, kiu havas interesan personan historion por vi, kaj pretiĝi paroli pri ĝi.
Ni tre esperas vidi kaj aǔdi vin sur niaj ekranoj.
Ni ankaǔ petas, ke vi plusendu ĉi tiun mesaĝon al aliaj esperantistoj tra la mondo.
Plej amike,
Heather, Indrani, Joanne, Jonathan, Sandor, Terry (AEA-estraro)
Bradley, David, Ivan (NZEA-estraro)
===========================
Programo
Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Virtuala Kongreso kaj Somerkursaro 2022
Ĝuste la 6an de januaro 2022, 13:21 (UTC+11)
Por vidi tempojn laŭ via regiono, iru al la Detala programo
Detala programo
Salti al: • Sabato • Dimanĉo • Lundo • Mardo • Merkredo
(Ne forgesu, ke tiu kongreso ne estas senkosta por nia asocio: bonvolu donaci. Dankon.)
Tempo en Sidnejo | Tempo kie vi estas Korean Standard Time |
Sesio |
---|---|---|
Sabato, 8a de Januaro 2022 |
||
Sab 08 Jan, 10:00 | 08 Jan, 8:00: | Malfermo Partopreni Informoj, klarigoj, informo pri la instruado kaj prezentadoj |
Sab 08 Jan, 11:00 | 08 Jan, 9:00: | Somerkursaro kaj Diskutrondo
Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono) Partopreni Alekso instruos pri “falsaj amikoj” en Esperanto por anglaparolantoj. Li montros kaj klarigos utilajn ĉiutagajn esprimojn trovitajn en Esperanta literatura por helpi vin paroli pli “Esperanta” kaj malpli “komencanta.” Alekso MILLER estas la vicprezidanto de Esperanto-USA kaj la fondinto de ĝia Usona Bona Film-Festivalo. Ekde 2016, li daŭre instruas Esperanton per lecionoj kaj mallongaj Esperantaj filmoj en sia jutuba kanalo, Exploring Esperanto. Li magistriĝis pri angla instruado (M.Ed) kaj bakalaŭriĝis (B.A.) pri aktorado ĉe la Universitato Liberty en Virginio kaj nun laboras en filmoj kaj televidprogramoj en la ĉefurbo de Georgio. Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj) – Sandor HORVATH (Aŭstralio) Partopreni Dum kvin sesioj ni esploros la situacion de rifuĝintoj en la pasinteco kaj nuntempe. Sandor prezentos je la komenco de ĉiu tago. Poste, espereble la partoprenantoj mem kontribuos ion rilate al rifuĝintoj kaj ni spertos viglajn diskutojn. |
Sab 08 Jan, 13:00 | 08 Jan, 11:00 | Paŭzo |
Sab 08 Jan, 14:00 | 08 Jan, 12:00 | Matematiko: al senlimo kaj pretere – Jonathan COOPER (Aŭstralio) Partopreni
La historio kaj evoluo de matematiko, kiel de aliaj fakoj, estis markitaj per serio da krizoj: tempoj kiam antaŭe akceptitaj principoj estis renversataj aŭ etendataj. Unu el la plej signifoplenaj kaj interesaj estas senlimo (∞). Tiu prelego ne postulos scion aŭ sperton pri matematiko, nur malferman kaj sciavidan menson. |
Sab 08 Jan, 15:00 | 08 Jan, 13:00 | Daniel Kane – Charles STEVENSON (Aŭstralio) (30 minutoj) Partopreni
Charles prezentos la vivon de Daniel, klu parolis multajn lingvojn, sed Esperanto estis la plej ŝatata. Charles klarigas lian pasion por lingvoj kaj agnoskas lian kontribuon al la scio de la antikva ĉina lingvo. |
Sab 08 Jan, 15:30 | 08 Jan, 13:30 | Paŭzo |
Sab 08 Jan, 16:00 | 08 Jan, 14:00 | Georgiaj gvidŝtonoj / Nov-farejo – Paul DESAILLY (Aŭstralio) Partopreni
Paul esploros la signifon de la Georgiaj Gvidŝtonoj (Georgia Guidestones) en Usono kaj malkovros kelkajn neatenditajn trajtojn. Li ankaǔ klarigos sian aktivecon en la Adelajda Fabriko de Novigado/Nov-farejo (Innovation Factory), kie le sukcesis varbi pri Esperanto en tute nova ĉirkaǔaĵo. |
Sab 08 Jan, 17:00 | 08 Jan, 15:00 | La irana sansistemo – Keyhan SAYADPOUR (Irano) Partopreni
Keyhan laboras kiel kuracisto en Teherano. Li klarigos la nunan sansistemon en Irano. |
Sab 08 Jan, 18:00 | 08 Jan, 16:00 | Paŭzo |
Sab 08 Jan, 19:00 | 08 Jan, 17:00 | SAT: centjara – Vinko MARKOVO (Francio) Partopreni
Vinko estas la nuna prezidanto de la plenum-komitato de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). En 2021 SAT festis sian 100an datrevenon. Jen okazo resumi la riĉan historion de tiu grava Esperanto-asocio. |
Sab 08 Jan, 20:00 | 08 Jan, 18:00 | EUROKKA, Vinilkosmo kaj Esperanto-muziko – Floréal Martorell Partopreni
Eldonoj aperintaj en 2021 ĉe VINILKOSMO, projektoj por 2022 kaj evoluo de la ABONKLUBO. Post unua prezento de EUROKKA kaj la eldonejo VINILKOSMO farita pasintjare, Flo! (Floréal MARTORELL) prezentos la eldonojn aperintajn ĉe Vinilkosmo en 2021 kaj parolos pri la eldonprojektoj por 2022 kaj pri la evoluo de la ABONKLUBO. La tuto reliefigita per ilustraĵoj de muzik-videaj eltiraĵoj. |
Dimanĉo, 9a de Januaro 2022 |
||
Dim 09 Jan, 10:00 | 09 Jan, 8:00: | Aǔstralia Esperanto-Asocio (AEA) – Jarkunveno Partopreni |
Dim 09 Jan, 11:00 | 09 Jan, 9:00: | Somerkursaro kaj Diskutrondo
Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono) Partopreni Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj) – Sandor HORVATH (Aŭstralio) Partopreni |
Dim 09 Jan, 13:00 | 09 Jan, 11:00 | Paŭzo |
Dim 09 Jan, 14:00 | 09 Jan, 12:00 | La estonteco de Esperanto-filmoj – Alekso MILLER (Usono) Partopreni
Alekso esploros siajn planojn por Esperanta kino, inkluzive de la Usona Bona Film-Festivalo. Li ankaǔ priparolos sian jutuban kanalon, Exploring Esperanto kaj respondos al viaj demandoj. |
Dim 09 Jan, 15:00 | 09 Jan, 13:00 | Galerio de esperantistoj en Aǔstralio – Katja STEELE (Aŭstralio) (30 minutoj) Partopreni
Katja parolos pri la venontjare aperota libro de biografioj de aŭstraliaj esperantistoj (de la pioniroj ĝis la nunaj aktivuloj). |
Dim 09 Jan, 15:30 | 09 Jan, 13:30 | Paŭzo |
Dim 09 Jan, 16:00 | 09 Jan, 14:00 | Alternativa Diservo PartopreniPartoprenantoj estas invitataj voĉe kontribui inspirantajn legaĵojn, de iu ajn religio, libro aǔ alia fonto. (Bonvolu anonci vin antaŭe al Jonathan Cooper, per retejestro@esperanto.org.au.) Kvankam bazita sur religia praktiko, tiu sesio estas malferma al ĉiu, ĉu religia aŭ nereligia. |
Dim 09 Jan, 17:00 |
09 Jan, 15:00 |
SEK – Seula Esperanto Kulturcentro – Ŝlosilo (LEE Jungkee) (Koreio) PartopreniĈi-jare, la 1an de novembro la SEK festis sian 30an datrevenon. La fondinto, la motoro, la organizanto de SEK dividas kun ni la originon, la historion, la defiojn kaj la estontecon de tiu unika Esperanta asocio. |
Dim 09 Jan, 18:00 | 09 Jan, 16:00 | Paŭzo |
Dim 09 Jan, 19:00 | 09 Jan, 17:00 | Esperanto en Azio – Atusi NISANAGI (Japanio) Partopreni
Atusi estas la prezidanto de KAEOM (Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto Movado) kaj li prezentos kaj priparolos kelkajn aspektojn de la Esperanto-movado en Azio kaj Oceanio. |
Dim 09 Jan, 20:00 | 09 Jan, 18:00 | SAT en Koreio – JUNG Hyunsoo/Paz (Koreio) Partopreni
Paz esploros la historion de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) en Koreio, ĉefe laǔ sia persona sperto. |
Lundo, 10a de Januaro 2022 |
||
Lun 10 Jan, 11:00 | 10 Jan, 9:00: | Somerkursaro kaj Diskutrondo
Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono) Partopreni Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj) – Sandor HORVATH (Aŭstralio) Partopreni |
Lun 10 Jan, 13:00 | 10 Jan, 11:00 | Paŭzo |
Lun 10 Jan, 14:00 | 10 Jan, 12:00 | La prezidanto de UEA respondos – Duncan CHARTERS (Usono) Partopreni
La nuna prezidanto de UEA mallonge prezentos la nunan situacion de UEA kaj poste respondos al demandoj, eĉ tiklajn. Do, estu preta kun via(j) demando(j). |
Lun 10 Jan, 15:00 | 10 Jan, 13:00 | Kuiri kun Helen I – Helen PALMER (Aŭstralio) (30 minutoj) Partopreni
Helen montros al ni ĉiuj kiel kuiri lentosupon. |
Lun 10 Jan, 15:30 | 10 Jan, 13:30 | Paŭzo |
Lun 10 Jan, 16:00 | 10 Jan, 14:00 | Kantoj laŭ lirikverkista vidpunkto – Kam LEE (Aŭstralio) Partopreni
La prezentado temos pri la lirikoj de modernaj rokmuzikaj kantoj, rilate al evoluado de la temo, uzo de rimo, kaj aliaj aferoj. La prelego estos utilaj por tiuj, kiuj deziras verki kantojn kaj tiuj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lirikoj en kantoj. Kam renkontis du el la muzikistoj, kies fotoj kaj rilataj anekdotoj estos prezentataj. Li diskutos la sekvantajn kantojn: |
Lun 10 Jan, 16:00 | Jarkunveno de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) | |
Lun 10 Jan, 17:00 | 10 Jan, 15:00 | Meditado – Chris CRAGELOH (Nov-Zelando) Partopreni
Meditado estas konata kiel antikva tekniko de trejnado de la menso. Dum la lastaj jardekoj, ĝi populariĝis en ankaǔ ne-religiaj aǔ ne-spiritaj situacioj por psikologia bonfarto. En tiu sesio, ni parolos pri la diversaj teknikoj kaj ankaǔ praktikos kune. |
Lun 10 Jan, 18:00 | 10 Jan, 16:00 | Paŭzo |
Lun 10 Jan, 19:00 | 10 Jan, 17:00 | Magia spektaklo – Fukuda TOSHIRO (Japanio) Partopreni
Fukuda estas senlandlima magiisto. Per sia magio, li jam amuzis infanojn (kaj prenkreskulojn) ĉirkaŭ la mondo, en orfejoj en Etiopio kaj Afganio, rifuĝejoj en Sirio, Irako, Palestino, Afganio kaj Tibeto, kaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en Afganio kaj Jordanio. Post tiu prezentado, li ankaǔ klarigos kelkajn ideojn pri magio. |
Lun 10 Jan, 20:00 | 10 Jan, 18:00 | Rugbeo en Francio kaj tra la mondo – jOmO (Jean Marc LECLERQ) (Francio) Partopreni
jOmO ne nur muzikas kaj kantas. Ĉi-foje li esploras rugbeon en Francio kaj tra la mondo. Espereble, vi ricevos respondon al demando kiel: Kial rugbeo gravas ĉefe en la sudo de Francio? Kion rolon ludas la hakaon? |
Mardo, 11a de Januaro 2022 |
||
Mar 11 Jan, 11:00 | 11 Jan, 9:00: | Somerkursaro kaj Diskutrondo
Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono) Partopreni Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj) – Sandor HORVATH (Aŭstralio) Partopreni |
Mar 11 Jan, 13:00 | 11 Jan, 11:00 | Paŭzo |
Mar 11 Jan, 14:00 | 11 Jan, 12:00 | Virtualaj kursoj de Esperanto – Adonis SALIBA (Brazilo) Partopreni
La virtualaj kursoj de Esperanto estas burĝonantaj ideoj ekde la komenco de la nuna jarcento. Post la komenco de la kronvirusa pandemio, tiuj metodoj fariĝis pli kaj pli eblaj kaj ankaŭ ampleksiĝis svarme. Kelkaj interretaj eblaĵoj helpis tiun novan modelon de Esperantaj Kursoj, kiel ekzemple la ekeston de la sociaj medioj, plejĉefe pro la intensa uzado de Vacapo, kaj ankaŭ pro la teknologia ebliĝo de virtualaj ĉambroj en platformoj Zoom kaj Meet, kiuj tre altnivele provizis la mondon per ilaro por instruadi tra la reto. Programo Mia Amiko havas tre sukcesan sperton pri tiu virtuala instruado. PMA dum jaroj, ekde 2011, komencis instrui retmesaĝe per simpla adopto de programitaj kursoj, kiel KaPe, kursoj de Lernu.net kaj lasttempe per Duolingo. Ni ĉiam havis monitorojn kaj homojn, kiuj pretis volontule helpi la interesintojn pri Esperanto, informante pri la lingvo kaj instruante ĝin. La plejmulto de nia monitoraro estis formita de la propraj lernantoj de PMA, kiuj fariĝis esperantistoj. Ekde la komenco de 2020, ni profunde virtualiĝis. Ni faris proprajn kursojn por instrui Esperanton uzante la eblaĵojn de la platformoj Zoom kaj Meet. Tiel, niaj monitoroj havas daŭran kontakton kun siaj lernantoj. La centra ideo de la programo Mia Amiko estas daŭra diskonigado, instruado kaj volontulado. Ni celas esperantistiĝon de la interesintoj pri la lingvo! Ĉiuj interesintoj envenas la programon, amikiĝas de grupaj ĉeloj, sentas sin kiel partoprenanton de la movado, lernas Esperanton kaj daŭrigas en tiu movado kiel volontuloj. Tiel oni kreas tute pozitivecan evoluan ciklon por formado de novaj esperantistoj. |
Mar 11 Jan, 15:00 | 11 Jan, 13:00 | Esperanto kaj la rusa – Dmitry LUSHNIKOV (Aŭstralio) Partopreni
La rilato inter Esperanto kaj la rusa havas interesan historion. Dmitry prezentos kelkajn interesajn historiajn momentojn rilate al tiuj du lingvoj. |
Mar 11 Jan, 15:30 | 11 Jan, 13:30 | Paŭzo |
Mar 11 Jan, 16:00 | 12 Jan, 14:00 | Sankta geometrio – Terry MANLEY (Aŭstralio) Partopreni
Terry prezentos kiel desegni la bazajn formojn, kiuj estas necesaj por fabrikado de la platonaj solidoj (pluredroj). La prezentado inkluzivos iom da la signifoj kaj historio de tiuj solidoj kaj ankaŭ la uzadon de la bazaj formoj (plurlateroj) en la arkitekturo de sanktejoj. En la sesio Terry gvidos partoprenantojn desegni la formojn. La ekzerco estos facila. Do havu krajonon, cirkelon, liniilon kaj paperon (A4) je via dispono je la komenco de la sesio. |
Mar 11 Jan, 17:00 | 11 Jan, 15:00 | Laŭdu Elektron, nian Sanktan – Mara ELLIOT (Nov-Zelando) (30 minutoj) Partopreni
Se la elektra infrastrukturo subite ĉesus, kiel oni reagus? Tiu prezentaĵo celos esplori la malbonan flankon de la elektro, lumigante nian konstantan dependecon de ĝi. |
Mar 11 Jan, 17:30 | 11 Jan, 15:30 | Kuiri kun Helen 2 – Helen PALMER (Aŭstralio) (30 minutoj) Partopreni
Parto 2 de la demonstrado, kiu komenciĝis lundon |
Mar 11 Jan, 18:00 | 11 Jan, 16:00 | Paŭzo |
Mar 11 Jan, 19:00 | 12 Jan, 17:00 | Miaj verkoj – Trevor STEELE (Aŭstralio) Partopreni
Nia fama aǔstralia verkisto donos al vi superrigardon al sia verkaro. Li prezentos la fonon de siaj 16 romanoj kaj novelaroj. Ne hezitu fari seriozajn kaj malpli seriozajn demandojn. |
Mar 11 Jan, 20:00 | 11 Jan, 18:00 | Dudek jaroj de edukado.net – Katalin KOVÁTS (Nederlando) Partopreni
Jam de 2001, edukado.net disponigas uzpretajn materialojn, informojn kaj diversajn servojn por ebligi bonkvalitan kaj modernan laboron surbaze de tutmonda kunlaboro de Esperanto-instruantoj. |
Merkredo, 12a de Januaro 2022 |
||
Mer 12 Jan, 11:00 | 12 Jan, 9:00: | Somerkursaro kaj Diskutrondo
Nivelo 1 (Komencantoj): laŭ aranĝo Nivelo 2 (Progresantoj) – Alekso MILLER (Usono) Partopreni Nivelo 3: Diskutrondo (Spertuloj) – Sandor HORVATH (Aŭstralio) Partopreni |
Mer 12 Jan, 13:00 | 12 Jan, 11:00 | Paŭzo |
Mer 12 Jan, 14:00 | 12 Jan, 12:00 | Kio okazis en 2021? – David RYAN (Nov-Zelando) Partopreni
Resumo de gravaj novaĵoj kaj okazintaĵoj en tre forgesinda jaro |
Mer 12 Jan, 15:00 | 12 Jan, 13:00 | (Anoncota) |
Mer 12 Jan, 15:30 | 12 Jan, 13:30 | Paŭzo |
Mer 12 Jan, 16:00 | 12 Jan, 14:00 | Arto en Orienta Timoro – Teofilo Jose Maria de JESUS Partopreni
Teofilo donos superrigardon pri la arto en Orienta Timoro kaj li ankaǔ klarigos kiel uzi arton por la instruado de Esperanto. |
Mer 12 Jan, 17:00 | 12 Jan, 15:00 | Montru kaj rakontu Partopreni
Ni petas la partoprenantojn montri iun interesan objekton aǔ lokon de la domo/apartamento kaj klarigi la “gravecon” de ĝi al la aliaj. |
Mer 12 Jan, 18:00 | 12 Jan, 16:00 | Paŭzo |
Mer 12 Jan, 19:00 | 12 Jan, 17:00 | AMO (Aktivula Maturigo) – Stefan MacGILL (Hungario Partopreni
Aktivula Maturigo (mallonge: AMO) estas programo de Universala Esperanto-Asocio, kiu celas altigi la konojn kaj kapablojn de siaj aktivuloj tra la mondo. Stefan esploros la komencon, la historion kaj kelkajn atingojn de tiu longdaǔra programo. |
Mer 12 Jan, 20:00 | 12 Jan, 18:00 | Adiaŭa sesio Partopreni
|