인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

파리-로마 자매도시가 ‘순회 줌 만남’에 서울을 초대합니다.
La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo daŭrigas sian retan turneon kun Seulo!!!.

제목 : 파리-로마 자매도시가 ‘순회 줌 만남’에 서울을 초대합니다.

한국 에스페란토협회 서울지부와 서울 에스페란토 문화원의 공동주관으로 서울, 파리, 로마 3개 도시 에스페란티스토들의 줌을 통한 순회 만남을 아래와 같이 갖사오니 많은 참여를 바랍니다.
아 래

1. 일시 : 2021. 10.2(토) 오후 9시~ 10:30

2. 주제
1) Kion vi faras dum via libera tempo?
2) Ĉu vi ŝatas legi, promeni, sporti?
3) Ĉu vi havas maloftan ŝatokupon?

3. 발표 희망자 모집
위 주제로 3-5분간 발표할 에스페란티스토 (거주 지역 무관) 5-7명의 신청을 받습니다.

4. 신청기간 : 2021년 9월 27(월)까지

5. 신청 할곳 : 이남행 서울지부장 또는 이중기 서울 문화원 원장의 개인 카톡으로 신청
6. 만남 당일 줌 주소

https://us02web.zoom.us/j/89669672185?pwd=Nms2akNsMnJUZUFrN3pQQit6dGNDZz09
ID : 896 6967 2185  Paskodo: 720085

============================================

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo daŭrigas sian retan turneon. Kiel duan etapon ni elektis la ĉefurbon de Sud-Koreio, Seulo.
Tiuokaze ni parolos pri niaj ŝatokupoj. Kion vi faras dum via libera tempo ? Ĉu vi ŝatas legi, promeni, sporti ? Ĉu vi havas maloftan ŝatokupon ? Venu kaj dividu kun ni viajn ŝatokupojn kaj pasiojn en amika etoso.
Tiu evento okazos per Zoom, klaku tiun ligilon :
https://us02web.zoom.us/j/89669672185…
ID riunione: 896 6967 2185
Passcode: 720085
Ĉiuj estas bonvenaj por interŝanĝi en agrabla kaj amika etoso kun amikoj el Romo, Parizo kaj Seulo


Saluton al ĉiuj,
Sabaton la 2an de oktobro 2021, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo haltis en Seulo. Okaze de tiu dua etapo en nia tutmonda reta turneo, ni malkovris plurajn ŝatokupojn de niaj gastigantoj. Pli ol 40 Seulanoj akceptis nin, tiel ke ni superis nian rekordan partoprenantaron per 68 ĉeestantoj el 8 landoj ! Menciindas ankaŭ la bonega prepariĝo de la Koreaj parolantoj. Ili pretigis belegajn lumbildarojn kaj montris al ni belajn fotojn de sia urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Pluraj koreaj amikoj parolis al ni pri monto-grimpado kaj promenado sur la montoj apud Seulo.
Tiu rekorda kunveno estis ankaŭ unu el niaj plej agrablaj, ni esperas ke ni baldaŭ povos denove paroli al Seulo 🙂
La venonta babilrondo okazos sabaton la 6an de novembro, en nova loko de Azio. Ni sciigos al vi pliajn detalojn per la kutimaj informkanaloj.
Amike,
Mark Ĵiro


댓글 쓰기(Lasi Respondon)