La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.
La nova rekordo estis atingita pro instigo de la kampanjo Vikipedio 300 000, subtenita interalie de UEA, ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo. La 300 000-a artikolo aperis la 18-an de julio, kaj ĝi temas pri la franca vilaĝeto Auppegard, kiu laŭ la artikolo havas 704 loĝantojn.
Post tiu eble ne plej bezonata artikolo jam aperis kelkdek pliaj, el kiuj multaj sendube enhavas gravajn informojn kaj estas bonkvalitaj.
La antaŭan grandan mejloŝtonon la Esperanta Vikipedio atingis en 2014, kiam estis publikigita la 200 000-a artikolo. Ĝi temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt el la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.
Pri la 30 000-a artikolo oni ĝojis jam en 2004. Dum la 17 jaroj kiuj pasis de tiam do mezume aperis preskaŭ 16 000 novaj artikoloj ĉiujare. En intervjuo pri la kampanjo 300 000 en majo Michal Matúšov – en Esperantujo pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav – klarigis, kial gravas atingadi novajn rekordojn:
– Parte simple pro tio, ke Vikipedio tiel kovros pli multajn aferojn kaj donos al la esperantistoj utilajn informojn pri pli multaj temoj. Kaj tio per si mem pliriĉigas la Esperantan komunumon. Sed, ja, estas ankaŭ alia kialo – pli emocia. Atingo de ronda sojlo per novaj altkvalitaj artikoloj montras kaj al Vikipedianoj mem, kaj al la Esperanta komunumo, ke ni tion kapablas fari kaj sukcesas. Kiam oni venas al tia sojlo, oni nature plirapidigas la kreadon de novaj artikoloj; sed dum kutima tempo oni pli atentas pri jamaj artikoloj kaj plibonigas ilin.
Laŭ la aktuala statistiko la artikoloj en la Esperanta Vikipedio ekde la lanĉo en 2001 estis redaktitaj pli ol 7,2 milionojn da fojoj. Ĉiu paĝo estis averaĝe redaktita pli ol dekfoje, do eblas esperi, ke iom post iom la kvalito de la enhavo pliboniĝas. Kaj se vi trovos eraron, vi povos ĝin mem korekti, atentigas Michal Matúšov:
– Rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon: “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!
(Tiu ĉi artikolo estas kopiita de Libera Folio)