인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

[EBS] News G, 세계가 하나의 언어로‥국제 공용어 ‘에스페란토’
Esperanto en Korea televido-stacio memore al Zamenhofa Tago

교육방송 EBS 뉴스 G에서 12월 23일 국제 공용어 에스페란토에 대해 보도한 내용입니다.

Memore al ‘Tago de Zamenhof’, Korea eduka televidstacio prezentis rememor-novaĵon pri Internacia lingvo Esperanto en la 23-a de decembro, 2015.

 

[EBS 뉴스G]

‘전 세계가 하나의 언어를 사용한다.’ 상상해 보신 적 있으십니까?

Ĉu vi iam imagis, ke tutterglobanoj uzas unu lingvon?

최근 국제사회가 테러를 비롯해 갖가지 분쟁과 전쟁으로 점철되면서 국제 공용어인 에스페란토를 사용하자는 움직임이 커지고 있는데요.

Pro lastaj teroroj, konflikto kaj milito oni interesiĝas pri internacia lingvo Esperanto.

에스페란토는 무엇이고 어떤 의미가 있는지 살펴봅니다.

Jen ni vidu kio estas Esperanto kaj kian signifon ĝi havas.

 

[리포트]

……

이곳에서 태어나고 자란 자멘호프는 이러한 적대감과 분열의 원인이 바로 다른 언어에 있다고 생각했고

언젠가는 이런 문제를 해결하겠다고 다짐합니다.

Zamenhof pensis, ke malamikeco kaj konflikto venis de malsamaj lingvoj, tial li decidis, ke li mem solvos tiun problemon.

그리고 1887년 7월 그는 세상 모든 사람들이 하나의 언어로 소통할 수 있도록 정치적으로 중립적인 국제 공용어를 발표합니다.

Finfine li kreis neŭtralan internacian lingvon ‘Esperanto’, per kiu oni povas interkomunikiĝi trans la lingva muro, en la julio de 1887.

……………………………………………………………………..

[EBS-novaĵoj G]
“La tuta mondo uzas unu lingvon.”
Ĉu ĝi estas realigebla afero?
Hodiaŭ la internacia komunumo spertas terorojn,
kio ligiĝas al subitaj konfliktoj kaj militoj,
do dume grandiĝas la ideo uzi Esperaton kiel la internacia komuna lingvo.
Kio estas la menciita lingvo Esperanto? Ni konsideru iom kune.

[Raporto]

En la postaj jaroj de 1800,
Bjalistoko estis la nova teksila urbo,
150 km. fora de la pola ĉefurbo Varsovio,
kun kolektivaj loĝantoj rusa, pola, juda, kaj germana.

Tiutempe ili uzis malsamajn lingvojn,
kio ofte kaŭzis konfliktojn.

Zamenhof, naskiĝinta kaj kreskinta tie,
suspektis, ke la kaŭzo de malamikeco kaj disiĝo
ekzistas je la diverseco de lingvoj,
kaj decidis solvi tian problemon iam.

En julio, 1887, li publikigis
la politike neŭtralan internacian komunan lingvon,
por ke ĉiuj homoj povas komuniki en unu lingvo.

Tiu artefarita lingvo baldaŭ nomiĝis Esperanto,
prenita de la plumnomo de Zamenhof.

Esperanto estis planita por ke oni facile ellernu,
sen grmatika escepto kaj malregulo, kun libera vortordo,
kolektinte la avantaĝojn de la diversaj eŭropaj lingvoj.

Ĝi ankaŭ havis la pacan ideon “2 lingvoj por 1 nacio”,
t.e. ke oni uzu sian nacian lingvon inter samnacianoj,
kaj ke oni uzu la komunan lingvon por aliaj nacianoj,
kaj plue, ke potenchava nacilingvo ne detruu lingvojn de
aliaj landoj kaj etnoj.

Kvankam ĝi komenciĝis de la bona ideo tiamaniere,
Esperanto estis persekutata de ĝia naskiĝo.

Germanio, sub nazia rego, timis la pligrandiĝon de judoj per Esperanto,
ĉar Zamenhof estis judo.

Dum la holokaŭsta periodo
multaj Esperantistoj estis murditaj,
kaj en 1935
oni malpermesis ĝin per leĝo.

Aliflanke, Stalin, la ĉefo de la Sovetio, laŭ onidiro,
havis egan intereson pri la mondolingvo,
kiel li mem lernis Esperanton.

Dum la granda purigo por la diktaturo
li ŝanĝis sian koron je 180 gradoj,
kaj juĝis ĝin la lingvo de spionoj,
kaj malpermesis la uzon de Esperanto ĝis 1956.

Sed eĉ post tio oni ne povis subpremi
la entuziasmon al Esperanto.

La rusa verkisto Tolstoj
estas fama je la anekdoto, ke
li lernis Esperanton en nur kelkaj horoj.

Papo Johano Paŭlo II kaj ankaŭ
milionulo George Soros de Usono
estis fervoraj esperantistoj.

En 1920 ankaŭ en nia lando Koreio,
Ĉosona Esperanto-Asocio estis fondita;
la Esperanto-movado komenciĝis inter la intelektuloj
kaj disvolviĝis aktive.

Tiel Esperanto jam spertis la historion pli ol 130-jaraj,
kaj nun ĉirkaŭ 200 milionoj da homoj uzas ĝin tra la mondo.

La lasta 15a tago estis la naskiĝtago de Zamenhof
kaj ankaŭ la tago de Esperanto.

Esperanto, tiel nomata lingvo de paco;
ankoraŭ etendiĝas longa vojo al realigo de la tutmonda komuna lingvo,
sed ni devus repripensi ĝian signifon, precipe ĉe la nuna tempo,
kiam la mondpaco kaj la homara feliĉo ŝajnas laŭgrade forvelki.

So Minĝi – anoncisto pri kulturo – mjsun@ebs.co.kr / EBS-Novaĵo

ebs1-esperanto
EBS News 방송 장면

 



2 Komentoj

댓글 쓰기(Lasi Respondon)