인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘제 9회 한국-브라질 에스페란티스토들의 만남’ (5. 29. 토. 오전 9:00-10:30시)’에 초대합니다!
La 9-a Interkultura Renkontiĝo de Brazilaj kaj Koreaj esperantistoj okazos!

La 9-a Interkultura Renkontiĝo de Brazilaj kaj Koreaj esperantistoj okazos en la 29-a (sab) de majo. 2021 de la 9-a (laŭ korea horo) ĝis la 10-a kaj duono per Zoom.

                                                                           = 다 음 = 

  1. 제목 (Titolo) : 제 9회 한국-브라질 에스페란티스토 문화 교류 모임 (La 9-a Interkultura Renkontiĝo de Brazilaj kaj Koreaj esperantistoj)
  2. 일자  (Kiam) : 2021. 5. 29(sab.)
  3. 시간 (Je kioma horo) : atm 9시 – 9시 30 : 자유대화(Libera babilado) / atm 9:30-10:30시 주제 발표 :    D-ro KIM Seongjun (Zenito) “La deveno de la nomo de la lando: Koreio“  *노래 : Sofia 김지혜 / 아이유의 ‘Nokta letero’    
  4.  교류 모임 안내 : http://esperanto.brazilo.org/koreio-brazilo
  5. 줌 참여 주소 : https : // us02web.zoom.us  ID : 848613099 46 비밀번호 : esperanto
  6. 페이스북 바로 가기 : https : // www.facebook.com/groups/719388165632643 
  7. 앱 앱 (Whats App / Watsapo) https : // chat.whatsapp.com /에서 ‘Esperanto-Korea-Brazil’을 입력하시기 바랍니다.

================================
Emi Nohara
Administranto

· Majo 30, je la 08:20 ·
La 9-a Interkultura Renkontiĝo de Brazilaj kaj Koreaj Esperantistoj okazis per Zoomo en la 29a de majo, kaj 52 homoj ĉeestis inkluzive 12 jaraĝa knabo Kervis el Brazilo.
S-ro Jungkee Lee donis ŝancon al mi aliĝi al la renkontiĝon, do mi volonte aliĝis.
De 9:00 oni sinprezentis kaj parolis libere kaj ankaŭ mi sinprezentis(iomete ruĝiĝinte).
De 9:30 tre bela kaj agrabla amkanto de Sofia ĉarmis la aŭdantaron.
Kaj aminda urseto, kiu estis almetita al la mikrofonon, ankaŭ ĉarmis nin.
Prelego de Zenito, kiu estas kuratoro de historia muzeo, kaj mi surpriziĝis aŭdinte, ke li komencis esperanton nur antaŭ 8 monatoj, estis interesa.
Li prezentis pri origino de nomo de Koreio.
La nomo ŝanĝiĝis laŭ la landoj, dinastioj aŭ alilandanoj, kiuj vizitis kaj priskribis la landon.
Ekzemple la nomo Han Guk venas el la lando Han.
Nomo de dinastio Gorjo ŝanĝis al ‘Kaoli’ en la mongola kaj la ĉina aŭ ‘Caule’ ‘Cauli’ en Eŭropo.
En la Japana koloniigita periodo, oni estis devigita uzi nomon ‘Chosen’-on, kiu estas japana prononco de Joseon.
Post 1948, suda kaj norda parto de la duoninsulo nomiĝas aliajn nomojn propre.
Li konkludis per la demando, “Do, kian nomon oni adoptos kiel la landa nomo por unuiĝonta Koreio?”.
Mi tre ĝuis la renkontiĝon.
Koran dankon pro la valora tempo, karaj geamikoj!



댓글 쓰기(Lasi Respondon)