제 6차 아프리카 에스페란토 대회(2016. 12.24-12.31 탄자니아)
La 6-a Afrika Kongreso de Esperanto (2016.12.24-12.31 Tanzanio)
| De la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016 okazis en Bunda, Tanzanio, la
6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA en kiu partoprenis 74
geesperantistoj el 14 landoj (Brazilo, Burundo, Togolando, Sudafriko,
DR Kongo, Kenjo, Ruando, Zambio Tanzanio, Islando, Francio, Hungario,
Japanio kaj Koreio). Dum la kongresa semajno estis pridiskutitaj pri
paco, evoluo, vojoj kaj rimedoj por pli vigle vivigi Esperanton kaj la
movadon en Afriko. La 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA akceptas
la sekvan rezolucion :
1- UEA firmigu la regularon pri kontinentaj kongresoj, ĝi kreu
praktikan gvidilon pri organizado de tiuj eventoj kaj engaĝu sin pli
forte en iliaj financoj kaj reprezentaj aspektoj.
2- La 7-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA okazu principe post tri
jaroj en lando kaj urbo decidota de la Afrika Komisiono, konsulte kun
afrikaj landaj asocioj, la Estraro kaj oficejo de UEA.
3- La Afrika Komisiono studu la eblojn okazgi Afrikan Kongresan
Universitaton kadre de la 7- a Afrika Kongreso de UEA.
4- TEJO, UEA kaj Afrika Komisiono kunlaboru por ebligi partoprenon de
junaj aktivuloj el diversaj afrikaj landoj en la IJK 2017.
5- Okazu UK en Afriko, kie ĉiam ardas deziro pri tio. Afrika
Komisiono konsulte kun afrika landa asocio en kiu regas harmonio
pretigu klaran invitproponon al UEA por la periodo ekde 2020. Por tiu
Afrika UK, UEA kaj Afrika Komisiono klopodu kapabligi afrikanojn per
serio da trejnadoj.
La Afrika Kongreso ne estu nur plia kongreso, sed evento por ankaŭ
realigi evoluigan projekton en la gastigonta lando.
6- Afrikaj esperantistoj uzu Esperanton por konservi, savi, divolvi la
kontinentan kulturon ekzemple per verkado aŭ tradukado de libroj kaj
produktado de artaĵoj.
7- Ni kuraĝigu novajn regionajn organizaĵojn kaj renkontiĝojn en
Afriko por ke ne ĉiuj devu sekvi nur la aktivaĵojn de la Afrika
Komisiono.
8- Lernado estas la bazo de ĉiu disvolviĝo, la lingva nivelo de la
Esperanto-parolantoj en Afriko estas altigenda. Okazu regule en la
kontinento aktivulaj trejnadoj por flegi la lingvan konon kaj konduton
de afrikanoj.
La laboro por Esperanto estas laboro pri mondo pli paca. Afrikaj
esperantistoj kapablu kompreni, lerni kaj respekti sin reciproke.
Farita en Bunda, Tanzanio, la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA
La kongreso.
Rezolucio de kvina afrika kongreso de UEA (Cotonou – Benino)
De la 29-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32 partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:
Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ĝi povas okazi pro la granda subteno de UEA, de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj kaj ni volas elkore danki al ili.
Nia kongreso estas la unua evento en la jubilia jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la Unesco rezolucio, kaj devas esti konsiderata tiel.
Ne indas esplori pri la kaŭzoj de la personaj konfliktoj en la movado, akuzi antaŭajn gvidantojn, sed ĉiuj devas rigardi antaŭen kaj agadi.
Havi klubojn en liceoj kaj universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.
La deziro organizi internaciajn renkontiĝojn por perfektiĝi lingve kaj spertiĝi movade ekzistas arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferenco.
Necesas regula okazigo de la Afrika Kongreso, dum kiu renoviĝos aŭ konfirmiĝos la konsisto de la Afrika Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu ĉiun trian jaron.
Afrika Oficejo (AO) efikas kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko ; pro tio urĝas modernigi ĝin, por ke ĝi povu kompetente, digne kaj akurate efektivigi la bezonojn de Afrikanoj kaj ĝi (AO) plenumu la decidojn kaj planojn de la Afrika Komisiono.
Afrikanoj klopodu aktive serĉi novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj kaj entuziasmigu la rilatojn inter ili reciproke, kaj kun aliaj.
Afriko estas granda kontinento ; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj. Esence temas pri Okcidenta, Suda, Orienta kaj Centra Afriko. Ĉiu regiono estu reprezentata kiel eble plej ekvilibre en la Afrika Komisiono.
Landaj asocioj kaj kluboj afrikaj strebu al memstareco.
Seminario por aktivula maturigo (SPAMO) estas dezirata kaj ĝi povos okazi en iu afrika lando, kie ekzistas forta movado.
JoCa, Kotonuo, la kvaran de januaro 2014 La Kongresanaro
Karaj Geesperantistoj,
Estas sciate, ke Burundo estis anoncita kiel la gastiglando de la 6-a
Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en 2016, sed pro la subita
malpliboniĝo de la politika situacio en tiu lando, la lokaj kongresaj
preparantoj devis rezigni.
La Afrika Komisiono devis esplori alternativan solvon por organizi AKE
en 2016. El la alvenintaj proponoj de diversaj landoj, tiu de Tanzanio
pritaksiĝis la plej interesa. Tanzaniaj kolegoj kuraĝe akceptis
transpreni la preparlaborojn, tiel la AKE-6 oficiale okazos en la urbo
Bunda.
Multaj urĝaĵoj kaj farendaĵoj atendos Tanzanion. Tamen, en la Afrika
Komisiono ni celas kvalitan kongreson kaj tial ni firme kunlaboras por
prezenti pli ĝuindan, agrable ne forgeseblan kaj sukcesan kongreson.
Ni ankaŭ arde klopodas por ebligi al tiom da enkontinentaj
esperantistoj la ŝancon partopreni en vere Tutkontinenta renkontiĝo.
Ni esperas ricevi helpon kaj subvenciojn de ĉiuj bonkoraj
esperantistoj kaj organizaĵoj, kaj spirite kaj materie.
La nomo kaj la logotipo aŭ emblemo de organizaĵoj, individuoj, kiuj
sponsoros la kongreson per subtena pago por 5 Afrikanoj el la najbaraj
landoj de Tanzanio, aperos en la kongresa libro kaj en la komisiona
retpaĝo.
Antaŭdankon!
Adjévi Adjé
Kunordiganto de la Afrika KomisionoAfrika Kongreso 2016
————————————————————————-
Kiel veturi al Bunda, Tanzanio?
6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016
Konforme kun decidoj faritaj en la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6-a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.
La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de la titolo “6-a AKE” por la aranĝo anoncita por la fino de 2015 ne havas aprobon de la Afrika Komisiono de UEA nek de la Estraro de UEA. Ĉar laŭ la provizoraj informoj ĝi havos indan enhavon, ĝia preparado kompreneble rajtas pluiri kaj UEA ankaŭ povos helpi diskonigi ĝin, sed ne sub tiu nomo.
La Estraro de UEA