에스페란토 발음 연습을 위한 좋은 자료를 추천합니다!
Prononca Ekzercaro de Esperanto legita de Adonis Saliba el Brazilo!
| 브라질의 Programo Mia Amiko (esperanto.brazilo.org) 가 제공하는 ‘에스페란토 발음 연습’을 소개하오니 많은 활용을 바랍니다. 한국-브라질 교류 (BRAKO)의 브라질 측 대표인 Adonis Saliba님의 목소리로 내용이 녹음되어 있습니다.
(브라질 에스페란티스토 Adonis Saliba님이 읽은 ‘에스페란토 입문’의 발음/교재 15쪽)
Prononca Ekzercaro de Esperanto
Geraldo Pádua (1972)
legita de Adonis Saliba (2021)
https://docs.google.com/document/d/1X7mpWf_-hQFim0CjmONo4afGvJ-wEjX4JD3qWkmRmZM/edit#
—————————————————————
ALFABETO
son-registro: mp3-dosiero
A B C Ĉ D E F
G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R
S Ŝ T U Ŭ V Z
SILABOJ
son-registro: mp3-dosiero
ca ce ci co cu ĉa ĉe ĉi ĉo ĉu
da de di do du ga ge gi go gu
ĝa ĝe ĝi ĝo ĝu ha he hi ho hu
ĥa ĥe ĥi ĥo ĥu ia ie io iu
ja je jo ju ai ei oi ui
aj ej oj uj ĵa ĵe ĵi ĵo ĵu
al el il ol ul am em im om um
an en in on un ra re ri ro ru
sa se si so su ŝa ŝe ŝi ŝo ŝu
ta te ti to tu au eu ou aŭ eŭ oŭ
VORTOJ
son-registro: mp3-dosiero
fa-mo la-no kam-po kan-to ca-ro
ce-lo ci-ro co-lo li-cu ĉa-no
ĉe-no ĉi-no ĉo-to ma-ĉu di-ka
lu-di be-la po-e-mo sa-me te-mo
te-no tem-po ten-to ge-ko gi-so
ges-to gis-to ĝan-ga-lo ĝe-mo
ĝi-bo ĝo-jo ĝu-o ha-ro he-la
hi-so ho-mo hu-fo ĥa-no ĥe-mi-o
ĥi-me-ro ĥo-ro i-no tin-ti
de-i-no ve-ni ja-ko aj-lo je-sa
mej-la jo-do soj-lo ju-do tuj
ĵa-ko ĵe-to ĵi-go ĵo-si ĵu-ri
fal-to fel-to fil-mo fol-do
ful-mo ki-al ki-el ti-al ti-el
a-mo a-no e-ma e-na ti-mo ti-no
lam-po brem-so him-no kram-pfo
kran-ko ra-to re-to ri-to ro-to
ru-to ra-ra fa-re di-ri vi-ro
ti-ru ŝa-fo ŝe-lo ŝi-mo ŝo-ko
ŝu-to ka-ŝa ka-ŝe fi-ŝi po-ŝo
pu-ŝu ti-fo ti-mo ti-no
pra-u-lo ne-u-zo pi-u-lo tro-u-zo
laŭ-do feŭ-do a-di-aŭ
KOMPARADO
son-registro: mp3-dosiero
celo ĉelo selo ŝelo peco peĉo
peso pezo ame ami ĝene ĝeni
ago agu gusta ĝusta juro ĵuro
oro horo ĥoro roko hoko
ajlo hajlo ia ja ie je iu ju
vejno feino prujno ruino
kanabo knabo kavita kvita
kovoto kvoto alto aŭto
felto feŭdo tial adiaŭ iam ian
iom ion avo havo ravo ero eĥo
kolero ĥolero sako ŝako
serĉo ŝerco severa sfera
solido slipo eskalo skalo
eskarpo skarpo establo stablo
gaso gazo raso razo dia ĝia
diri ĝiri tia ĉia tie ĉie tio ĉio
tiu ĉiu sia cia ŝia ĉia
AKCENTO
son-registro: mp3-dosiero
aluminio astronomio atomo
bakterio baritono barbaro
celuloido centimo cinika
dialogo dalio dinamo
epilogo etero etiko
fenomeno fonografo fotometro
gastronomo genio gerundio
hidrometro hipodromo historio
idilio idolo intima kilometro
monologo observatorio patricio
perimetro periodo privilegio
publiko purgatorio reciproka
retorika respubliko
sanskrito simio simbolo
variolo vertico vikario
zenito zodiako zoologio
KONSONANTAJ GRUPOJ
son-registro: mp3-dosiero
ajn ojn ujn gne gno gva gvi
kna kne ksi kva kve kvi kvo
mje mne psi pseŭ pta pte pti pto
sce sci sfe sfi ska ske ski
skla skle skra skri skro skru
sla sle sli slo sme smi sno snu
spa spe spi spo spu sple spli
spri spro sta ste sti sva sve svi
ŝli ŝlo ŝma ŝmi ŝnu ŝpa ŝpi
ŝra ŝru ŝta ŝte ŝti ŝtu ŝve ŝvi
SILABAJ APARTIGOJ
son-registro: mp3-dosiero
pra-a-vo ge-e-dzoj ali-i-ĝo
he-ro-o du-u-lo ti-ajn ĉi-ajn
ti-ujn ĉi-ujn ki-ajn ki-ujn
ne-ni-ajn ne-ni-ujn ko-lo-rojn
do-mojn be-lajn gran-dajn
lud-do-mo huf-fe-ro tag-ga-ze-toj
ek-kri-o el-la-so sam-mi-e-ne
sen-nom-bra klap-por-do
mar-ra-bis-to lit-tu-ko
pac-ha-ve-no mal-he-la an-hi-dra
sen-hon-ta o-bje-kto pa-ĉjo
fjor-do fti-zo lif-to gnej-so
gno-mo gva-ti gvi-di kna-ri
kne-di kva-ki kve-ri kvi-ta
kvo-to lin-gvo ksi-lo-fo-no
bu-ljo-no mje-lo mne-mo-ni-ko
pa-njo psal-mo pseŭ-do psi-ko
sce-no sci-en-co sci-u-ro
sfe-ro sfin-kso ska-lo ske-mo
ski-o skla-vo skle-ro skri-bi
skro-fo-lo skru-pu-lo slan-go
sle-do sli-po sloj-do sme-ral-do
smir-go sno-bo snu-fi spa-co
spe-co spi-co spor-to spu-ro
sple-no spli-to spro-no sta-to
ste-lo sti-lo stra-to stre-bo
stri-go stro-fo stru-to sva-ti
sve-ni svin-gi ŝli-ma ŝlo-si
ŝma-ci ŝmi-ri ŝnu-ro ŝpa-to
ŝpi-ni ŝpru-ci ŝraŭ-bo ŝrum-pi
ŝta-to ŝte-lo ŝti-po ŝto-fo
ŝtu-po ŝve-bi ŝvi-to as-tmo
e-tno-lo-go
ENTONACIO
son-registro: mp3-dosiero
Simpla, fleksebla, belsona, vere internacia en siaj elementoj, la lingvo Esperanto prezentas al la mondo civilizita la sole veran solvon de la problemo de lingvo neŭtrala, ĉar tre facila por homoj nemulte instruitaj, ĝi estas komprenata sen peno de la personoj bone edukitaj.
LEGAĴO
El la legolibro KARLO
de Edmond Privat, kun adapto.
son-registro: mp3-dosiero
Kiam naskiĝis Karlo, rozkolora kaj sana bubeto, liaj gepatroj ankoraŭ estis tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu ĉi mondo kaŭzis grandegan ĝojon al la tuta familio. Gesinjoroj Daves estis tre fieraj pri sia bela, vivoplena filo.
La patro de s-ro Daves fariĝis tro ĝoja, por esti kvieta. Avo li estis nun! Forgesinte, ke tio lin iom maljunigas, li sentis en si infanan gajecon.
Dum du tagoj post la naskiĝo de la nepo li ne povis resti en la oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo; promenadis tra la stratoj de la urbeto; eniris en ĉiajn butikojn, por aĉeti aferojn tute senutilajn. Al ĉiu almozulo li donis multe da moneroj. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta.
La gepatroj de sinjorino Daves jam estis tre maljunaj. Ili loĝis en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskiĝon de la nepo. Por ili li ne estis la unua. Ilia filino Margareto, la feliĉa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el ŝiaj fratinoj, kaj tri el ŝiaj fratoj estis edziĝintaj — eĉ havis infanojn — kiam fraŭlino Margareto konatiĝis kun la juna s-ro Daves, al kiu ŝi baldaŭ fianĉiniĝis kaj post nelonge edziniĝis.
F-ino Margareto estis bela junulino, kaj tre ĝentila. Pro tio la gefratoj kore amis ŝin, kaj ŝiaj gepatroj sentis grandan ĉagrenon, kiam ŝi devis forveturi kun la juna edzo.
En la baptotago de Karlo ĉeestis preskaŭ la tuta familio de s-ino Daves, la patro de s-ro Daves, kaj lia pli juna frato. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian patran avon, s-ron Karlo Daves, kaj lian patrinan avon, s-ron Teodoro Remberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian baptopatron ol la patra avo; la baptopatrino estis la plej maljuna fratino de Margareto.
Sinjoreto Karlo-Teodoro ŝajnis gaje rideti, dum la pastro malsekigis lian belan kapeton kun ekkreskantaj blondaj haroj, sed subite, palpante siajn malsekajn harojn per la manetoj, li faris al la ĉeestantoj en la preĝejo laŭtan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskaŭ rompis la seriozecon de la ceremonio. Sendube por ĉesigi lian ploron, la onklino donis al Karlo pluvegon da kisoj. Supozante, ke tio estis gratulesprimo, la knabeto, kiu ĉiam estis tre modesta, vere malafable akceptis la kisojn.