인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

일본 에스페란토지에 나온 아프리카 기사
Novaĵo en japana revuo

20151101_113543RO16-01eltonde

Afriko dum kongreso en Japanio Mi partoprenis en Japanio la 16-an E-Kongreson de Tyugoku kaj Sikoku, kiu okazis de la 31-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2015 en la urbo Simonoseki. En la kongreso, mi prezentis pri la trilanda kongreso en Bandung, Indonezio, la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundo kaj la 102-a UK en Seulo, Koreio. Aparte estas raportinde, ke 18 kongresanoj povis iom kotizi por la kampanjo subtene al partoprenigo de Afrikaj Esperantistoj en la Afrika Kongreso, kiu okazos la sekvan aŭguston. Kelkaj el la kongresanoj ankaŭ povis aĉeti la libron Afrikaj proverboj de s-ro Adjevi ADJE, la kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA. En la fino estis kolektitaj entute la sumo 277 eŭroj: 217 eŭroj pro la kampanjo subtene la Afrikan Kongreson kaj 60 eŭroj pro aĉeto de la libro Afrikaj proverboj. La tuta sumo transiris al la Afrika konto ĉe UEA. Koran dankon al la kongresanoj, kiuj volonte kontribuis en la monkolekto.

LEE Jungkee, estrarano de UEA El Babilanto n-ro 13 (Infor milo de agado por la progresigo de Esperanto en Togolando), Oktobro-decembro 2015.

——————————————————————————————————————-

일본 에스페란토 학회지 Revuo Orienta 에 실린 아프리카 활동 기사.

Artikolo pri afrika movado, kiu aperis en la oficiala organo de Japana Esperanto-Asocio



댓글 쓰기(Lasi Respondon)