인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

히말라야 에스페란토 관광 안내
Himalaja Esperanto-Ekskurso

2016년 2월 16일부터 3월 8일까지 네팔 에스페란토 협회에서 주관하는 ‘히말라야 에스페란토 관광’ 행사가 열립니다. 자세한 내용은 아래 안내를 참고하시기 바라며, 문의사항은 에스페란토 문화원 (leejungkee@khu.ac.kr)으로 문의하여 주시기 바랍니다.

himalajarenkontigho20146002

Dua Speciala Ekskurso, 2016 kun AMO Seminario de UEA, en Nepalo

La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 12-tagan specialan ekskurson kaj AMO seminarion ekde la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2016. Ĉiuj scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon , ĉiu dua jaro (ĉi-jare ni okazigis la 11an). La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed timas tian marŝadon. Jen jam dua foje ni okazigos do ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj piede de belaj pejzaĝoj, inkluzive la famaj montaro videblaj en  Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Nagrakot, Dulikhel kaj Pokhara. La nepala Esperanto-movado kreskas pli kaj pli, sed se ne ĉiuj anoj de NEspA povas viziti eksterajn landojn- pro la kosto-, almenaŭ eblas inviti amikojn el aliaj landoj tien ĉi. Kaj tio montriĝis fakte efika programo. La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke; ĉi foje ni kunorganizos AMO seminarion de UEA kaj esperas ke la programo estos pli efika kaj signifoplena.

Nepalo estas ebriiga miksaĵo: fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, al  malpli altaj montoj en la mezo kaj al bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo, tra sia historio sentis la influon de ambaŭ tre diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si mem. La lando havas preskaŭ 28 milionojn da homoj, parolantaj 125 lingvojn aŭ dialektojn.

Okdek procentoj de la nepala popolo sekvas hinduismon, sed la lando estas oficiale sekulara, kaj fakte, lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinath en Katmanduo estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la “Lumo de Azio,” naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante de Nepalon la sanktan celon por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas proprajn diojn. Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESCO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmanduo, reliefiĝas la urbo de Bhaktapuro, la reĝaj placoj de Katmanduo kaj Patano, la stupaoj de Svajam­bunath kaj Baŭdhnath, kaj la temploj de Paŝupatinath kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini. Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km2) kaj Reĝa Ĉitaŭan Nacia Parko (932 km2), kiun ni vizitos dum la ekskurso.

Historio

Dum sia historio de kelkmil jaroj, Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronistoj, la Budho vizitis Katmanduon en la sepa reĝado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoka venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Dank’ al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias ke Aŝoka vizitis ankaŭ Lumbinin. La Liĉavioj regis de siaj palacoj en

Katmanduo de la 1a ĝis la 9a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Poste venis la dinastio Ŝaha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmanduo) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmanduo, kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. Nun Nepalo estas senreĝa lando.

La valo de Katmanduo

Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura

centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude. Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por

lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. La valo havas grandan nombron da etnoj, el kiuj la nevaranoj estas la

elstara. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn.

La urbo Katmanduo dekomence estis fando­poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon − kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.

Nagarkot ~Dulikhel ~Reĝa Ĉitaŭan Nacia Parko ~Pokhara

Nagarkot~Dulikhel

Nagarkot estas fama turista vizitejo en Nepalo. Ĝi situas 32 kilometrojn oriente de Katmanduo je altitude de 2.175 metrojn super la marnivelo. Panoramo de la ĉefaj orientaj pintoj de la Himalajo inkluzive Sagarmaton (Everesto) videblas de tie ĉi.  Nagarkot estas fama ankaŭ pro sunoleviĝo  de malantaŭ la montaro kaj aliaj belaj naturaĵoj. Nur oni devas havi iom da bonŝanco: Oni diras, ke la Himalajo estas tiel ofte videbla en Nagarkot kiel tigrojn en Ĉitŭan.

Ĉitaŭan Nacia Parko

Ĉitŭan Nacia Parko estas la plej fama ircelo en Nepalo por turistoj kiu volas ĝui ĝangalan naturon. Ĝi estis deklarita nacia parko en 1973, kaj en 1984, de UNESCO, monda naturheredaĵo. La parko ofertas protekton al 50 specioj da mamuloj inkluzive unukornaj rinoceroj, bengalaj tigroj, leopardoj, bradipoj, sovaĝaj elefantoj, striitaj hienojn delfenoj.kaj arbarbubaloj.En la parko videblas almenaŭ 526 specioj da birdoj, 126 specioj da fiŝoj, 150 specioj da papilioj kaj 49 specioj da reptilioj .. Aktuala studo montras ke triono de la nepalaj tigroj estas en Ĉitŭan. La parko sterniĝas sur 332 km2 en la mezesuda parto de la lando. La arbaro konsistas precipe el sal arboj, altaj arbedaj terenoj, malaltaj montoj, arkforma lagoj kaj sezone inunditaj ebenaĵoj.

Pokhara

Kviete ripozante ĉe la piedo de la majesta Annapurna Himalajo, la valo de Pokhara staras je 827 metroj super la marnivelo. La samnoma ĉefa urbo de la trankvila valo estas ĉarma ekirejo por pluraj famaj piedvagadvojoj. La vidinda Pheva lago kaj la grandioza fiŝvosta pinto de Maĉapuĉre leviĝanta malantaŭ ĝi kreas etoson de paco kaj magio. La ĉirkaŭaĵoj inkluzivas densajn arbarojn, sovaĝajn riverojn, klarajn lagojn kaj mondfamajn panoramojn de Himalajo. Se Katmanduo estas la kultura centro de Nepalo, Pokhara estas ĝia aventura centro. De ĝi komenciĝas la klasikaj piedvojoj al Ĝomsom kaj la trisemajna Annapurna rondiro. Por nepiedvagantoj la valo ofertas montarajn vidindaĵojn kaj ekvidojn de la kampara nepala vivo. La turista centro ĉe la lagobordo etendiĝas ĝis la sudorienta limo de la valo. Tie oni povas ĝui la sunon, manĝojn, muzikon kaj aliajn distraĵojn.  La vidindaĵoj de Pokhara valo: la montara fono, Pheva lago, Seti Gandaki rivero, Mahendra kaverno, muzeoj ktp.

Laŭtaga program

  • 26a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
  • 27a de februaro: Matena vizito al Baŭdhnath kaj Pasupathinath, post tagmanĝo AMO Seminario
  • 28a de februaro: Matena vizito al Svajambhunath kaj post  tagmanĝo  AMO Seminario
  • 29a de februaro: Matenaferma programo de AMO kaj post tagmanĝo vizito al Bhaktpur, kaj post tagmeze rekte vojaĝi al Nagarkot kaj tranokti tie
  • 1a  de marto: matena rigardado de montaroj kaj poste vojaĝi al Dulikhel( tiuj kiuj povas marŝi povas iri piede sed tiuj kiuj ne povas, per buso), Tranokto en Dulikhel.
  • 2a de Marto: Matena vizito al Nomobuddha kaj forlaso de Dhulikhel por Ĉitŭan Nacia Parko, trankoto en la parko
  • 3a de marto: Observado de birdoj antaŭ matenmanĝo. Kanota veturado kaj promenado antaŭ la tagmanĝo; elefantrajdo kaj ĝangala promenado posttagmeze
  • 4a de marto: Ekveturo al Pokhara kaj boatado sur Phewa lago, trankoto en Pokhara
  • 5a de marto:Je la 6a horo matene ekveturo al Sarangkot por rigardi Annapurna kaj aliajn montojn; posttagmeze ekskurso al diversaj lokoj
  • 6a de marto :Matena ekskurso kaj post la tagmanĝo diversaj esperantaj programoj
  • 7a de marto: Reveno al Katmanduo frue matene kaj ripozo
  • 8a de marto: Libera tago kaj adiaŭa vespero
  • 9a de marto: Foriro

Kotizo: 850 eŭroj por 12-taga ekskurso, restado en bonkvalita  hotelo,  tri manĝoj ĉiutage, enirpagoj en diversaj lokoj kaj transportado

Aliĝilo

Aliĝilo al laDua  speciala ekskurso en Nepalo (de la 26a februaro ĝis la 8a de marto 2016)

Familia nomo: S-ro/S-ino……………………

Persona nomo:………………………………

Adreso:

Telefono (kun kodo):

Profesio/fako:

Naskiĝdato:

Vegetarano: jes/ne

Fumanto: jes/ne

Mi volas loĝi kun: ………..

(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)

Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tiun ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la NEspA komitato.

Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh 2-10-313895, savings account, Nepal Bank Limited, New Road, Kathmandu, Nepal

Subskribo………..

Dato:……………….

Kotizo

La kotizo estas 850 eŭroj  por unu persono.

La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tuta periodo), bv aldoni 300 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal. Telefono:00977-9841273761.

Retadresoj: nespa.1990@gmail.com

 

Noto: Se vi volas partopreni nur AMO- Seminarion, bv korespondi aparte. La kotizo por AMO seminario nure estas 100 Eŭroj kun tagmanĝo.

Pri AMO seminario bv kontakti al Pradip Ghimire (Esploristo)

esploristo@hotmail.com



Tags:

댓글 쓰기(Lasi Respondon)