인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

에스페란티스토들에게 ‘텔레그램’을 추천하는 이유!
‘Telegram’ por esperantisto!

세계 에스페란토 협회  ‘인터넷 활동 담당’ s-ro Yves Nevelsteen 는 에스페란티스토들이 텔레그램을 사용할것을 권유하고 있다. 다른 SNS에 비하면 텔레그램에서의 에스페란토 활용이 활발하고, 많은 분과들이 개설되어 텔레그램에서의 에스페란토 비중이 높아가고 있다고 말하고 있다.

현재 개설된 분과방을 소개하면,

KULTURAJ GRUPOJ
Muziko 🎵 – por paroli pri ĉia muziko (342 membroj)
Ridigu min! – por amuzaj aferoj (280 membroj)
Fotoj 📷 – por konigi belajn fotojn al aliuloj (209 membroj)
Filozofio 🤔 – por esperantistaj filozofoj (166 membroj)

PRILINGVAJ GRUPOJ
Literatura babilejo 📚 – por paroli pri libroj (346 membroj)
Esperantologio – diskutoj pri gramatiko, etimologio kaj aliaj aferoj rilate Esperanton (310 membroj)
Lingvemuloj 🌐 – por paroli aliajn lingvojn kaj paroli pri aliaj lingvoj (201 membroj)
Skribsistemoj ✏️ – por paroli Esperante pri aliaj skribsistemoj aŭ eĉ per aliaj skribsistemoj (134 membroj)

GRUPOJ PRI LUDOJ
Ludoj en Esperanto – por ludi Esperantajn ludojn (181 membroj)
Videoludemuloj 🎮🕹 – por paroli pri videoludoj (165 membroj)
Homlupo 🐺 – por ludi la ludon Homlupo per roboto (79 membroj)
Ŝakludantoj ♟ – por organizi ŝakludojn (74 membroj)

La plej grandaj grupo, Esperantujo, havas preskaŭ 1 600 membrojn!

자세한 정보는 www.telegramo.org 에서 얻을수 있다.

 

 

(아래 내용은 www.liberafolio.org 에서 퍼온 것입니다.)

Antaŭ nelonge la tujmesaĝilo WhatsApp ŝanĝis sian privatecpolitikon. Uzantoj kiuj malakceptas la novajn uzkondiĉojn, ekde februaro 2021 povos perdi la aliron al Messenger-babilejoj kaj eĉ al sia Facebook-konto. Kiam al tio aldoniĝis la silentigo de la prezidento de Usono en Twitter kaj Facebook, multaj homoj serioze ekserĉis alternativojn por Facebook, Messenger kaj WhatsApp.

Sufiĉas – ne plu oni konsentas kun la filozofio de tiu monavida firmao Facebook. Post multe da diskutado, komparado kaj esplorado, mi aktive ekvarbis kaj plu varbadas, por ke esperantistoj ekuzu Telegram. Mi provos klarigi al vi kial, uzante interalie argumentojn kiujn mi trovis en la blogo de Pavel Durov, la kreinto de Telegram.

Telegram estas senpaga, nuba tujmesaĝilo. Ĝi estas disponebla por poŝtelefonoj (Android, iOS) kaj komputiloj (Windows, macOS, Linux). Uzantoj povas telefoni kaj videovoki per ĝi, sendi per ĝi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.

Homoj ne plu volas interŝanĝi sian privatecon kontraŭ senpagaj servoj. Ili ne plu volas esti ostaĝigitaj de teĥnikaj monopoluloj, kiuj ŝajnas pensi, ke ili povas fari ĉion ajn, kondiĉe ke iliaj programoj havas sojlan amason da uzantoj. Se vi ne bone scias pri kio temas – kaj eĉ se vi scias – mi invitas vin spekti ĉi tiun klarigan filmeton, kiun kreis la videoblogisto Jezer Dorante.

Kun duona miliardo da aktivaj uzantoj (!) kaj akceliĝanta kresko, Telegram fariĝis unu el la plej grandaj rifuĝejoj por tiuj, kiuj serĉas komunikan platformon engaĝitan pri privateco kaj sekureco. La homoj malantaŭ Telegram ĉiam estis konsekvencaj se temas pri defendado de privataj datumoj kaj plibonigo de la programoj kiujn ili proponas. Mi pri tio citas afiŝon de Pavel Durov el 2018:

Vi – niaj uzantoj – estis kaj ĉiam estos nia sola prioritato. Male al aliaj popularaj programoj, Telegram ne havas akciulojn aŭ reklamantojn al kiuj raporti. Ni ne faras interkonsentojn kun komercistoj, datumistoj aŭ registaraj agentejoj. Ekde la tago kiam ni lanĉis Telegram en aŭgusto 2013, ni ne malkaŝis al eksteruloj eĉ bitokon de la privataj datumoj de niaj uzantoj.

Ni funkcias tiel, ĉar ni ne rigardas Telegram kiel organizon aŭ programon. Por ni, Telegram estas ideo; ĝi estas la ideo, ke ĉiuj sur ĉi tiu planedo rajtas esti liberaj.

Se oni komparas la diversajn komunikilojn, evidentiĝas ke ne nur la filozofio de Facebook estas problema, sed ke alternativaj komunikiloj estas ankaŭ simple pli bonaj.

Yves Nevelsteen prelegas.

Foje mi aŭskultas muzikon kaj tial ne aŭdas kiam iu kontaktas min. Krom se oni kontaktas min per Telegram, ĉar mia iPad estas mia muzikilo kaj eblas agordi sonajn sciigojn. Telegram per la nubo flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Ja ekzistas WhatsApp Web, sed ĝia funkciado estas diversmaniere limigita.

Kiam mi komunikas per Messenger, ofte erarigas min aŭtomata korektilo kiun mi uzas. Korekti senditan tekston per Messenger malfacilas, kaj videblas, kiam oni forigis mesaĝon. Per Telegram rapide kaj facile eblas ŝanĝi senditaĵojn. Tio ŝajnas esti detalo, sed sendube ne nur mi spertis tion kaj taksas seneraran lingvouzon grava.

Eblas per Telegram sendi dosierojn ĝis 2 GB. Tio ofte helpas en iuj laborfluoj, ekzemple kiam oni kunlaboras pri kreado de filmetoj. Facebook limigas al 25 MB, WhatsApp al 100 MB …

Facebook havas tutan fakon por ekscii kial Telegram estas tiel populara, kaj ĝi aktive varbas per multekosta reklamo – kaj alimaniere. Facebook povus facile ŝpari dek milionojn da dolaroj; jen la sekreto: respektu viajn uzantojn.

Milionoj da homoj indignas pro la plej nova ŝanĝo de WhatsApp-kondiĉoj, laŭ kiuj nun la uzantoj devos liveri ĉiujn siajn privatajn datumojn al la reklamilo de Facebook. Ne surprizas, ke akceliĝis la fuĝo de WhatsApp-uzantoj al Telegram, okazanta jam de kelkaj jaroj.

Kun ĉirkaŭ 500 milionoj da uzantoj, Telegram fariĝis grava problemo por la kompanio Facebook. Nekapabla konkurenci kun Telegram pri kvalito kaj privateco, WhatsApp de Facebook ŝajnas esti ŝanĝita al sekreta merkatado: Vikipediaj redaktoroj elmontris ke multaj pagitaj robotoj aldonas antaŭjuĝajn informojn al la artikolo pri WhatsApp en Vikipedio. La Telegram-teamo ankaŭ malkovris robotojn, kiuj disvastigas malprecizajn informojn pri Telegram en sociaj retoj.

Jen la 3 mitoj, kiujn ili ”puŝas”:

  • Mito 1. ”La kodo de Telegram ne estas malfermfonta”. Fakte ĉiuj programoj de Telegram-klientoj estas malfermfontaj ekde 2013. La ĉifrado kaj la t.n. aplikprograma interfaco estas plene dokumentitaj kaj estis reviziitaj de sekurec-spertuloj milfoje. Cetere, Telegram estas la sola mesaĝa programo en la mondo, kiu havas kontroleblajn versiojn por iOS kaj Android. WhatsApp intence malklarigas sian kodon, malebligante kontroli ĝiajn ĉifradon kaj privatecon.
  • Mito 2. ”Telegram estas rusa”. Fakte Telegram ne havas servilojn aŭ oficejojn en Rusio kaj estis blokita tie de 2018 ĝis 2020. Telegram ankoraŭ estas blokita en iuj aŭtoritatemaj landoj kiel Irano, dum WhatsApp kaj aliaj ”supozeble sekuraj” programoj neniam havis problemojn en tiuj lokoj.
  • Mito 3. ”Telegram ne estas ĉifrita”. Ĉiu babilejo ĉe Telegram estas ĉifrita ekde la lanĉo. Ni havas sekretajn babilejojn kun fin-al-fina ĉifrado kaj nubajn babilejojn, kiuj ankaŭ proponas realtempan sekuran kaj distribuitan nuban konservadon. WhatsApp, aliflanke, havis nulan ĉifradon dum kelkaj jaroj, kaj poste adoptis ĉifran protokolon financitan de la usona registaro. Eĉ se ni supozas, ke la WhatsApp-ĉifrado estas solida, tion nuligas multaj malantaŭaj pordoj kaj la dependeco de sekurkopioj.

Sole en 2019, Facebook elspezis preskaŭ 10 miliardojn da dolaroj por merkatado. Male al Facebook, Telegram ne elspezas monon por merkatado, kaj certe ne miliardojn da dolaroj. Ni kredas, ke homoj estas sufiĉe inteligentaj por elekti kio estas plej bona por ili. Kaj, se juĝi laŭ la duonmiliardo da homoj uzantaj Telegramon, ĉi tiu kredo praviĝas.

Kiu reta komunikilo plej taŭgas por esperantistoj? Telegram. Sed kial?

Telegram en poŝtelefono, en Esperanto.

Utilas laŭ mi uzi poŝtelefonajn aplikaĵojn en Esperanto, ĉar uzante ilin, vi aŭtomate lernas teĥnikajn vortojn kaj alkutimiĝas al ili.

Facebook kaj Messenger parte ekzistas en Esperanto, sed bedaŭrinde ĝia tradukejo (mirige) estas tre malbone farita. Esperantistoj kiuj multe kontribuis al ĝia tradukado, kiel Paul Peeraerts, rezignis.

Telegram ekzistas en (bona!) Esperanto. Kunordigas la traduklaboron Robin van der Vliet. Nur Robin aprobas proponitajn tradukojn; la kvalito vere estas tre bona. Robin komencis tiun traduklaboron fine de 2015. En 2018 nova (bona!) tradukejo estis lanĉita, en kiu Esperanto trovis lokon. Ekde tiam mi kunlaboras pri la traduklaboro. Por Telegram ni multe uzis la vortaran projekton Komputeko kaj kontribuis al ĝi. Komence de aprilo 2020 la traduko estis finpretigita por ĉiuj tradukeblaj versioj. Entute temas pri pli-malpli 16 000 frazoj!

Nur de Telegram X por Android ekzistas ĝis nun oficiala Esperanta traduko. Por helpi oficialigi ĉiujn aplikaĵojn, vi povas uzi kaj testi la tradukon (kaj inviti ankaŭ viajn Esperanto-amikojn amase uzi ĝin), por trovi la lastajn erarojn kaj por montri al Telegram, ke ĝia oficialeco estas dezirata de la komunumo.

Se vi jam uzas Telegram, alklaku ĉi tiun ligilon por ekuzi ĝin en Esperanto.

Se ni volas progresigi Esperant(uj)on, gravas laŭ mi esence du aferoj:

  • Igi Esperanton pli utila.
  • Progresigi la lingvonivelon de ĝiaj parolantoj.

Telegram povas efike helpi pri ambaŭ tiuj celoj.

Ekzistas tuta komunumo de esperantistaj Telegram-uzantoj en www.telegramo.org. Ĉar ekzistas multaj temaj grupoj, esperantistoj – finfine! – povas uzi la lingvon ne nur por ”paroli Esperanton”, sed por interŝanĝi ideojn kun homoj kiuj interesiĝas pri samaj temoj. Tio estas giganta diferenco, vere, se temas pri motiviĝo por daŭre okupiĝi pri Esperanto. Mi rimarkas, ke multe kreskis kaj plu kreskas tiuj grupoj. Por doni al vi ideon, jen kelkaj ciferoj:

KULTURAJ GRUPOJ
Muziko 🎵 – por paroli pri ĉia muziko (342 membroj)
Ridigu min! – por amuzaj aferoj (280 membroj)
Fotoj 📷 – por konigi belajn fotojn al aliuloj (209 membroj)
Filozofio 🤔 – por esperantistaj filozofoj (166 membroj)

PRILINGVAJ GRUPOJ
Literatura babilejo 📚 – por paroli pri libroj (346 membroj)
Esperantologio – diskutoj pri gramatiko, etimologio kaj aliaj aferoj rilate Esperanton (310 membroj)
Lingvemuloj 🌐 – por paroli aliajn lingvojn kaj paroli pri aliaj lingvoj (201 membroj)
Skribsistemoj ✏️ – por paroli Esperante pri aliaj skribsistemoj aŭ eĉ per aliaj skribsistemoj (134 membroj)

GRUPOJ PRI LUDOJ
Ludoj en Esperanto – por ludi Esperantajn ludojn (181 membroj)
Videoludemuloj 🎮🕹 – por paroli pri videoludoj (165 membroj)
Homlupo 🐺 – por ludi la ludon Homlupo per roboto (79 membroj)
Ŝakludantoj ♟ – por organizi ŝakludojn (74 membroj)

La plej grandaj grupo, Esperantujo, havas preskaŭ 1 600 membrojn!

Telegram ekzercas kaj aktivigas esperantistojn. Antaŭe, plej multaj esperantistoj uzis Esperanton aktive nur kelkfoje jare, dum renkontiĝoj aŭ en lokaj kluboj. Oni legis, verkis leterojn. Poste, kiam aperis interreto, pli kaj pli da homoj interŝanĝis retmesaĝojn. Sed nun! Per Telegram vi povas retbabili, telefoni kaj eĉ videovoki. La mondo multe ŝanĝiĝis, kaj la utilo de Esperanto draste pliiĝis. Vere ni ne subtaksu tion; se ni kunlaboras por efike uzi interretajn ilojn, ni estas nehaltigeblaj.

Unu el la plej bonaj manieroj lingve progresi estas ĉiutage iomete ekzerciĝi. Aperas multaj novaj iniciatoj; mi ekzemple persone antaŭ du semajnoj ekgvidis kurson por belgaj progresantoj. Ni renkontiĝas ĉiun duan semajnon per Zoom, sed preskaŭ ĉiutage mi ion novan afiŝas en la Telegram-kursogrupo. Ni kune, 15-ope, tiel progresas. La kurso temas ne nur pri gramatiko, sed ankaŭ pri la movado. Mi instigas progresantojn aktive partopreni en Esperantujo – per Telegram!

Mi kreis detalan filmetan prezenton pri Telegram. Ĝi estis montrata dum la pasintsomera Virtuala Kongreso de Esperanto.

Se vi pripensas ekuzi Telegram, ne hezitu kontakti min. (Vidu sube kiel.) Mi konscias ke ne estas evidente ekuzi ĝin. “Ĉu indas? Ĉu ne pli bone uzi Signal? Kiu pagas por Telegram?” Mi individue respondos al ĉiuj viaj demandoj kaj persone klarigos al vi kiel elŝuti kaj ekuzi ĝin per ĉiuj viaj aparatoj, kaj respondos al ĉiuj viaj demandoj.

Yves Nevelsteen