인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

에스페란토 위키페디아 30만개 기사 곧 도달할듯!!!
Esperanta Vikipedio atingos je 300,000 artikoloj!!!

에스페란토 비키페디아 ( http://eo.wikipedia.org ) 에는 현재 291,000개의

기사가 실려있는데, 예측으로는 2021년 5월경에 300,000개의 기사에 도달할

것으로 예상하고 있다.

에스페란토 기사수를 민족어와 비교해보면, 히브리어와 불가리아 (각 9백만명의 언어 사용자), 덴마크 (6백만명)와 비슷하며, 카자크어, 슬로바키아어, 크로아티아어를 웃도는 것으로 파악하고 있다.

에스페란토 비키페디아를 담당자는 앞으로 비키페디아에 실릴 내용의 질적 수준을 높힐 필요가 있다고 강조하고 있다. 자세한 내용은 아래 Libera Folio 기사를 참고하기 바란다.

Du jardekoj kun la Esperanta Vikipedio

by Redakcio

La 15-an de januaro festis sian naskiĝtagon la anglalingva Vikipedio, kaj jam la 15-an de novembro povos same jubilei la Esperanta Vikipedio. Krome iam en majo 2021 la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Sed kian rolon havas Vikpedio en Esperantujo, kaj kian Esperanton enhavas Vikipedio?

La unua artikolo de la Esperanta Vikipedio temis pri modernismo, kaj originis en La Enciklopedio Kalblanda, kiun verkadis Stefano Kalb ekde 1995. La 15-an de novembro 2001 tiu artikolo estis konvertita de Chuck Smith al vikia formato, kaj tiel naskiĝis la Esperanta Vikipedio.

Post kelkaj semajnoj ĉiuj 139 artikoloj de la Kalblanda enciklopedieto estis konvertitaj, aperis frontpaĝo en Esperanto, kaj ĝi komencis kreski. Post dek jaroj, en 2011 estis 140 000 artikoloj, kaj en majo ĉi-jare oni atendas, ke estos superita la limo de 300 000 artikoloj.

Tio signifas, ke la Esperanta Vikipedio estas proksimume same granda kiel la versioj de Vikipedio en la hebrea (9 milionoj da parolantoj laŭ Vikipedio), la bulgara (9 milinonoj) kaj la dana (6 milionoj). La Esperanta Vikipedio krome estas klare pli granda ol la Vikipedioj en la kazaĥa (13 milionoj), la slovaka (5 milionoj) aŭ la kroata (pli ol 5 milionoj da parolantoj).

Tio tamen ne signifas ke Esperanto havas milionojn da parolantoj, sed ke la esperantistoj pretas dediĉi multe pli da energio al redaktado de sia Vikipedio.

Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Estas konata afero, ke parolantoj de malgrandaj lingvoj havas al sia lingvo alian rilaton ol parolantoj de grandaj lingvoj. Ofte oni pretas pli labori por helpi al sia lingvo – tio ja estas bazo de la Esperanta movado. Mi dirus, ke Esperantistoj estas kompare pli aktivaj pri verkado de Vikipedio ol anoj de aliaj lingvoj. Kaj, ja, danke al tiu sinoferemo, nia Vikipedio apartenas al tiuj pli disvolvitaj, klarigas Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.

En Esperantujo li estas pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav. Li de pli ol dek jaroj aktive laboras pri Vikipedio, unue en sia denaska lingvo, la slovaka, poste ĉefe en Esperanto.

– La Vikipedia komunumo min ankaŭ elektis administranto, do mi rajtas forigadi maltaŭgajn paĝojn kaj bontenadi Vikipedion. Kiel prizorganto de roboto mi faras amasajn redaktojn, ekzemple mi povas korekti kutimajn mistajpojn. Laste, sed ne balaste, kiel aktivulo de la organizo Esperanto kaj Libera Scio (estontece nomata Vikimedio Esperanto) mi ankaŭ prelegas kaj trejnas pri Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj, organizas konkursojn kaj partneradojn.

Ĉu Vikipedio gravas por la Esperanto-komunumo, kaj se jes, kial?

– Vikipedio estas tre grava parto por la Esperanta komunumo. Pripensu, ĉu vi konas alian ĝeneralan enciklopedion en Esperanto? Vikipedio estas precipe utila edukilo pri ĝeneralaj temoj. Ekzemple la temaro de birdoj estas elstare prezentata en la Esperanta Vikipedio, multe pli bone ol en mia denaska lingvo.

– Pro sia famo, Vikipedio ankaŭ helpas firmigi specifajn fakajn vortojn, kiuj troviĝas eble nur en obskuraj paperaj vortaroj al kiuj ne multaj havas aliron. Krom tio, ĝi funkcias ankaŭ kiel montrofenestro de la kapabloj de la Esperanta komunumo.

– Menciindas ankaŭ, ke Vikipedio funkcias en ekosistemo de pluraj frataj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio. Ili subtenas unu la alian por havigi pli grandan utilon. Ekzemple en Vikifontaro ni kolektas kaj transskribas librojn el la frua epoko de Esperanto, kaj en Vikivojaĝo ni kreas gvidilon por vojaĝo al, ekzemple, Esperantaj renkontiĝoj.

Iuj kritikas la lingvaĵon de Vikipedio, ĉu la lingvo-nivelo de la kontribuantoj estas problemo?

– Okazas, ke iuj Vikipediaj artikoloj uzas nekutiman lingvan stilon, eĉ enhavas klarajn erarojn. Tamen, mi dirus, ke ĝenerale la lingva nivelo estas bona kaj la absoluta plejparto de la artikoloj estas flue legebla. Kaj se vi trovas ajnan eraron, supre de ĉiu artikolo estas la butono “Redakti” kaj vi tuj povas montri kiel vi kapablas korekti.

Jouko Lindstedt

Akademiano Jouko Lindstedt rekomendas, ke lingve nespertaj esperantistoj iom atendu pri kontribuado al Vikipedio.

– La lingva kvalito de la artikoloj en la Esperanta Vikipedio tre varias – troviĝas bone verkitaj, kaj troviĝas aliaj, kiujn oni devas mense retraduki en la anglan por kompreni ilin. Ne ĉiuj kontribuantoj komprenis, ke ne sufiĉas posedi koncizan gramatikon kaj konsulti vortaron, sed oni devas legi Esperantan literaturon kaj ekzemple Monaton por lerni, kiel oni diras aferojn en Esperanto – kaj nur poste ekverki, Lindstedt diras al Libera Folio.

La lingva nivelo de la kontribuantoj tamen laŭ li ne estas la sola manko en Vikipedio:

– Alia problemo estas, ke en la artikoloj troviĝas pluraj alternativaj terminoj por la sama afero, ekzemple ”senpilota aviadilo”, ”droneo”, ”spavo”, ”UAV”. Estas nature, ke por iuj novaj fenomenoj la Esperantaj terminoj ne tuj stabiliĝas. Mi tamen suspektas, ke la kontribuantoj ne faras sisteman terminologian laboron en diversaj fakoj, sed solvas la problemojn ĉe ĉiu artikolo aparte. Sed mi koncedas, ke se ni postulus la saman nivelon kiel en la grandaj nacilingvaj Vikipedioj, la Esperanta enhavus multe malpli da artikoloj…

Nun la Esperanta Vikipedio havas 291 000 artikolojn, kaj laŭ la prognozo de Michal Matúšov, ĝi iam meze de majo 2021 atingos 300 000 artikolojn.

– Tio signifos, ke esperantistoj povos trovi utilajn informojn pri pli vasta temaro, kaj tiel Esperanto estos utila lingvo por pli multaj fakoj. Tamen, kvanto estas nur unu flanko de la monero – la alia estas kvalito, li atentigas.

Intervjuis Robert Nielsen  (Libera Folio에서 전재함)