인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

2만명의 회원을 갖은 미국의 ‘에스페란토 인터넷 모임’ 소개!
20,000 membroj en reta Esperanto-grupo!

미국에서 운영되고 있는 싸이트 https://www.reddit.com/r/Esperanto/ 에 2만명이 가입하여 에스페란토를 통한 다양한 활동을 하고 있어 관심이 높아지고 있다.

사용언어는 처음 에스페란토를 만나는 사람들은 영어로, 에스페란토로 의사 표현이 가능한 사람들은 에스페란토로 글을 남기고 있다.

관심있는 분은 아래 Libera Folio 기사를 참고하기 바란다.

 

 

20 000 membroj en reta Esperanto-grupo

de Redakcio je 2021-01-08 en interreto

La Esperanto-grupo en la usona retejo Reddit nun havas pli ol 20 000 membrojn. En decembro la grupo atingis rekordon pri la kvanto de vizitoj. Ni petis la administranton Robert Nielsen rakonti pri la grupo, kiu ekzistas ekde 2008.

La ĉefpaĝo de la Esperanto-grupo ĉe Reddit.

Reddit estas ĉefe anglalingva, usona retejo, en kiu estas multaj grupoj pri diversaj temoj. Ĝi similas al la iam populara sed nun malaperinta Esperanta retejo Klaku.net: la uzantoj afiŝas demandojn aŭ ligilojn, kiujn aliaj povas komenti kaj subteni aŭ malsubteni per voĉdono. La pli popularaj eroj ŝoviĝas supren en la paĝo.

La esperanta grupo estis fondita en novembro 2008 kaj fine de 2020 atingis 20 000 membrojn. La grupo estas dulingva – oni povas afiŝi aŭ en Esperanto aŭ en la angla. La anglan unuavice uzas komencantoj, kiuj ankoraŭ ne regas Esperanton.

Robert Nielsen aliĝis al la estraro de la grupo en 2016 kaj nun estas la sola aktiva administranto. Ni petis lin rakonti pri la grupo kaj por kio ĝi utilas.

Libera Folio: 20 000 anoj estas tre granda kvanto por io ajn Esperanto-rilata. Sed kiom el tiuj homoj fakte aktivas, kaj kiom el ili fakte scias Esperanton aŭ lernas ĝin?

Robert Nielsen.

Robert Nielsen: – Estis 109 685 vidoj de 10 387 homoj en decembro. Tiu estis la plej populara monato de la jaro, kaj eble iam ajn. Pri ilia nivelo de Esperanto, mi ne scias. Certe estas granda miksaĵo inter homoj kiuj ne scias eĉ unu vorton kaj iuj kiuj flue parolas ĝin. Ĉiutage ni averaĝe ricevas inter tri kaj kvar mil vidojn de ĉirkaŭ 600 unikaj uzantoj. Multaj homoj uzas la grupon pasive, ili rigardas la filmetojn, legas la artikolojn, sed mem nenion afiŝas.

Laŭ vi, kial indas okupiĝi pri la retejo?

– Estas bonega maniero por subteni kaj informi esperantistojn. Ofte, kiam iu kreas ion en Esperanto, la ero ricevas malmultajn vidojn, kaj tio estas seniluziiga. Per Reddit mi povas subteni tiujn kreintojn kaj kuraĝigi ilin. Simile, povas esti malfacile por aliaj esperantistoj trovi novajn kaj interesajn aferojn en la lingvo, do mi ŝatas kunigi tiujn du grupojn.

Kiuj estas la plej oftaj temoj?

– Honeste, oni neniam anticipe scias, kio aperos ĉiutage, kaj tiu estas unu el la plej interesaj aferoj. Io ajn povas aperi.

Kiuj estas viaj taskoj kiel administranto?

– Mi havas du taskojn: aldoni kaj forpreni. La unua estas neoficiala sed pli grava. Ĉiutage mi afiŝas interesajn kaj bonkvalitajn esperantaĵojn por la intereso de la grupo sed ankaŭ por subteni la kreintojn. Ofte neniu konus tiujn erojn sen la subteno de la Reddit-grupo.

– La dua tasko estas forpreni iujn afiŝojn kiuj ne taŭgas. Ekzemple se io estas spamaĵo aŭ malĝentila, mi forprenas ĝin. Sed dum miaj kvar jaroj kiel estro, mi elfermis nur unu homon pro malĝentileco

– Plia grava tasko estas teni altan kvaliton por la afiŝoj en la grupo. En fejsbuka grupo pri Esperanto io ajn aperas kaj homoj ne havas tempon por legi ĉion, do ili rigardas nur tiujn erojn, kiuj postulas la plej malaltan kvanton de energio. Mi ne volas ke tiu okazu al la Reddit–grupo.

Kiel eblas eviti tion?

– Tiel nomata “pigra afiŝado” estas problemo por multaj grupoj en Reddit. Mi tre bedaŭras vidi, kiam iu elspezis multe da tempo por krei interesan kaj originalan filmeton aŭ artikolon, sed homoj ignoras ĝin kaj rigardas iun bildon ĉar tiu postulas multe malpli da tempo. Mi strebas akiri ekvilibron inter la pigraj afiŝoj popularaj kaj la afiŝoj kiuj postulas pli da tempo sed vere kontribuas al nia kulturo.

– Kompreneble, kiam mi forprenas ion, iuj opinias ke ajnaj reguloj estas cenzurado. Do mi provas trovi ekvilibron inter lasi la komunumon decidi kiajn afiŝojn ili volas vidi, kaj samtempe ne lasi la grupon pleniĝi je rubaĵo.

– Alia ekvilibro estas inter komencantoj kaj spertuloj. Kompreneble komencantoj havas multajn demandojn pri bazaj aferoj, kaj iĝas tede por spertuloj respondi al la samaj demandoj denove kaj denove. Oni lernas lingvon por uzi ĝin, ne por senfine diskuti pri ĝi. Sed kompreneble oni devas subteni komencantojn kaj bonvenigi novulojn al la komunumo. Do mi kreis apartan diskutejon por gramatikaj demandoj, kaj oni demandu nur tie. Tiel eblas helpi komencatojn sen tedi la spertulojn.  (Prenita de Libera Folio)