인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

에스페란토 섬 ‘장미의 섬’ 영화로 나오다!
Netflix faris filmon ‘Roza Insulo’!

넷플릭스 영화사는 2020년 12월 9일 에스페란토가 공식어인 섬나라 ‘Roza Insulo’ 를 주제로한 영화를 공식 개봉한다고 발표하였다. 1968년 이태리 리미니에서 12킬로 떨어진 곳에 세워진 이 섬은 이태리 해군에 의해 1969년 2월 11-13일 사이에 폭파되었다. 이 영화에서 에스페란토에 대한 언급은 아직 밝혀지지 않았지만, 영화 광고문에는 ‘Insulo de la rozoj’ 가 보인다.

 

https://www.netflix.com/search?q=%EB%A1%9C%EC%A6%88&jbv=81116948

로즈섬 공화국

Respubliko de la Insulo de la Rozoj

국기 Coat of arms of Republic of Rose Island.svg

위치 이탈리아 리미니 근처 아드리아해

면적 0.0004 제곱킬로미터

건국 1968년 6월 24일

지도자 대통령 조르조 로사

정부 형태 공화국

언어 에스페란토

제안된 통화 밀 (에스페란토: milo, 우표에만 사용되며 주조된 지폐나 동전은 없음)

로즈섬 공화국(에스페란토: Respubliko de la Insulo de la Rozoj)은 이탈리아 리미니 근처 아드리아해에 있던 마이크로네이션이다.

1967년 이탈리아의 엔지니어 조르조 로사(Giorgio Rosa)는 400m2의 인공 섬을 건설하였다. 이 섬은 9개의 다리가 지탱하고 있었으며 레스토랑과, 바, 나이트 클럽, 기념품 가게, 우체국 등이 있었다. 라디오 방송국이 있었다고 하지만 정확히 확인된 바는 없다.

이 인공섬은 1968년 6월 24일 독립을 선언하였으며 조르조 로사가 대통령이 되었다. 에스페란토를 공용어로 하였으며 그 이후 우표를 발행하였다. 제안된 통화는 “밀”이었으며 초기의 우표에 나타났다. 이 통화로 생산된 동전이나 지폐는 없다. 한편 이것은 후에 에스페란토로 번역되었다.

이탈리아 정부에게는 단지 세금을 내지 않고 관광 수입을 벌려는 것으로 보였다. 그래서 이탈리아 정부는 세금 조사단을 직접 파견하였다. 이 섬에서는 군인이 지역 관광에 도움이 안 되기 때문에 철수하라고 했지만 무시되었다. 1969년 2월 13일 이탈리아 해군은 이 섬을 폭파시켰다. 후에 대통령 로사는 망명 정부를 선언했다.

=====================

Insulo de la Rozoj

Esperantista Respubliko de la Insulo de la Rozoj

Informoj

Oficiala(j) lingvo(j) Esperanto

Areo

% de akvo 0,0004 km²

Politiko

Politika sistemo respubliko

La Insulo de la Rozoj, oficiale Esperantista respubliko de la Insulo de la Rozoj (itale Repubblica Esperantista dell’Isola delle Rose), estis dum kelkaj semajnoj en 1968 mikronacio sur artefarita platformo en la Adriatiko, 11 km (6 marmejloj) for de la marbordo de la provinco de Forlì, Italio[1][2][3][4][5][6][7][8][9][10][11][12]. kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Komence de 2017 forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa[13].

Enhavo

1 Estiĝo

2 Sendependeco

3 Malestiĝo

4 Vidu ankaŭ

5 Referencoj

6 Eksteraj ligiloj

Estiĝo

La afero komenciĝis en 1964, kiam itala inĝeniero, nomata Giorgio Rosa, ricevis permeson testi novan teknikon por konstrui grandan platformon – 400 kvadratajn metrojn granda – en la Adriatika maro, 11 km (6 marmejlojn) for de la itala marbordo. Ĉi tiun nenaturan insulon subtenis naŭ fortikaj kolonoj, starigitaj surmarfunde[1][2][3][4][5][6].

Sendependeco

La unuan de majo 1968 deklariĝis la sendependeco de la insulo kiel memstara regno. Ĝia oficiala nomo, Insulo de la Rozoj estis esperanta por emfazi la ideon pri internacieco. Rozoj estis elektitaj ankaŭ pro la nomo de la kreinto, Giorgio Rosa (rosa signifas rozo itale)[1][2][3][4][5][6].

La evoluo de la platformo, kaj ĝiaj uzoj sciencaj kaj ripozaj, estas iomete konfuzaj kaj malklaraj, sed ŝajnas ke tie troviĝis restoracio, nokta dancejo, memoraĵvendejo kaj poŝtejo. Eble ekzistis ankaŭ radiostacio kontraŭleĝa laŭ la itala leĝo. Ŝajnas, ankaŭ, ke iu eta grupo akiris la posedon de la insulo de S-ro Rosa[1][2][3][4][5][6].

La flago de la Insulo estis oranĝkolora kun centre blanka ŝildo, kiu surhavis tri ruĝajn rozojn kun verdaj folioj. La suvereneco de la insulo formaliĝis per la eldono de poŝtmarkoj. Sur tiuj poŝtmarkoj videblas ankaŭ la valuto de la respubliko, nomigita miloj (angle unue nomiĝis mill), sed oni ne scias, ĉu moneroj iam estis stampataj[1][2][3][4][5][6].

Malestiĝo

25-an de junio 1968, 55 tagojn post sia deklaro de sendependeco, la Respubliko de la Insulo de la Rozoj estis kaptita de italaj aŭtoritatoj, pri kio Respubliko amare deklaras “la sola milito kiun Italio iam gajnis”. Respubliko kaj ĝia registaro protestis kontraŭ la kapto de la insulo. Debatrezultoj de la Itala Parlamenta estis ke la insulo ne povos plu ekzisti kaj devas esti detruita[1][2][3][4][14][6].

La unua teorio, kaj la plej evidenta, estis ke la insulo kun sia restoracio, noktoklubo kaj suvenira butiko estis efike itala sed evitanta Italajn impostojn – danĝera precedenco por agordi[1][2][3][4][14].

La dua teorio venis de la ekstremdekstra parlamenta grupo MSI, kiu deklaris ke la insulo reprezentis minacon al NATO sekureco, eventuale proponante kovrilon ktp por sovetiaj nukleaj submarŝipoj (neverŝajna, donita ke Rozo mem estis io sed maldekstremaj, venanta de dekstrula fono kaj deklarante sin por esti ĉefe liberala)[1][2][3][4][14].

La tria teorio, venanta de la maldekstremaj membroj de la parlamento sugestis, ke la insulo, fakte, estas platformo ĵetanta malstabiligajn operaciojn trans la Adriatiko en Jugoslavio kaj Albanio (en 1968 Albanio estis en la procezo de lasi la Varsovia pakto)[1][2][3][4][14].

La 13-an de februaro 1969 la insulo estis minita de italaj inĝenieroj kripligajn la platformon, sed ne tute detruante ĝin. Tio okazis dek tagojn poste, kiam, dum ŝtormo la restaĵoj de la platformo estis mergitaj 1- sendante la strukturo al la Adriatika marfundo – kie, nun, en 2009 diversaj plonĝo ekspedicioj helpas revenigi al la surfaco, se paroli metafore, la sendependa Insulo de la Rozo


Netflix faris filmon pri Esperanta respubliko

by Redakcio

La 9-an de decembro ĉe la retservo Netflix aperos itallingva filmo pri La Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Ne klaras, ĉu la filmo entute mencios la rolon de Esperanto.

Bildo el la oficiala reklamfilmeto de Netflix montras ŝildon kun teksto en Esperanto.

Insulo de la Rozoj estis artefarita insulo en la Adriatika maro ĉe la bordo de Italio, 12 kilometrojn de Rimini, kiun oni deklaris sendependa ŝtato. Esperanto estis la oficiala lingvo de la ”ŝtato”, kiu ekzistis dum kelkaj semajnoj en 1968.

Jam kelkajn semajnojn post la deklaro pri nova ŝtato, fine de junio 1968, la itala polico okupis la insulon. La platformo poste estis detruita de la itala mararmeo, per eksplodaĵoj, inter la 11-a kaj la 13-a de februaro 1969.

La revuo Esperanto raportis pri la sorto de la projekto en tri artikoloj, aperintaj en 1968 kaj 1969. En marto 2017 Libera Folio raportis pri la forpaso de ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

Nun la tutmondiĝanta usona televida retservo Netflix produktis itallingvan filmon pri la Insulo de la Rozoj.

La filmo estos pubikigita en merkredo, la 9-a de decembro. Laŭ la informoj ĝis nun publikigitaj de Netflix ne klaras, ĉu la rolo de Esperanto en la ”respubliko” estos iel menciita en la filmo.

Laŭ la reklamteksto, la filmo temas pri idealisma inĝeniero kiu konstruas sian propran insulon apud la marbordo de Italio kaj deklaras ĝin senependa: ”Valoroj estas provataj, kiam la registaro de Italio deklaras lin malamiko, sed por ŝangi l amondon oni devas riski.”

Antaŭ sia forpaso Giorgio Rosa renkontis la filmfaristojn kaj post iom da persvadado donis sian konsenton al ilia plano surekranigi la historion, laŭ artikolo de BBC. La filmo temas pri la konstruado de la insulo kaj la rifuzo de Giorgio Rosa subiĝi al la postuloj de la registaro de Italio malkonstrui la insulon.

Laŭ la produktinto de la filmo, Matteo Rovere, citata en la sama artikolo de BBC, la filmo efektive estas rakonto pri libereco – sed Giorgio Rosa ĉefe fieris pri la solvoj kiujn li elpensis por realigi sian insulon:

– Fakte, kiam ni parolis kun li, li ne tre interesiĝis pri la rakonto, sed li entuziasme rakontis pri la teknologio kiun li inventis por konstrui ĝin. (Kopiita de Libera Folio)


Esperanto aperas duonkaŝe en filmo de Netflix

by Redakcio

Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo pli efike ol mil konferencoj pri la temo, opinias Federico Gobbo. Li spektis la freŝan filmon pri la Insulo de la rozoj, en kiu Esperanto aperas preterpase.

Ekranbildo el la filmo de Netflix.

Ekde ties formiĝo, la ĉefa strebo de la Esperanto-Movado estis ricevi rekonon fare de la ekstera mondo kiel memstara, sendependa, iel prestiĝa, socia realaĵo. Ĉiosume, la retoriko de la pioniroj pri la fina venko kaj tiu de la bunta panoramo kiu konstituas la arĥipelagon de la raŭmistoj, tre similas.

Simpligante kompleksan sociologian aferon, la devizojn “Esperanto estu ĉies dua lingvo!” kaj “respektu Esperantujon kiel kvazaŭpopolon!” kunigas ĉi tiu komuna sopiro pri rekono. Por ke Esperanto ricevu rekonon, la ĝenerala publiko devas scii pri ĝia ekzisto, ne necese koni la lingvon mem. Eĉ pli bone ne koni, tiel oni estas klare kaj senhezite eksterulo en la senteritoria lando kiun ni nomas Esperantujo.

Estas almenaŭ du epizodoj en la historio de Esperanto – kies ĉefa parto estas ja la Movado, sed kiu pli vastas ol ĝi – en kiu homoj volis alproprigi al si Esperanton kiel lingvan flagon de mikroŝtatoj, sen aparta apogo de la Esperanto-Movado.

La plej grava epizodo estas Neŭtrala Moresneto, pri kiu ekzistas esperantigo de libreto kiu prezentas mallonge ties fascinan historion – ĝi titoliĝas Zinko, kaj ĝin aŭtoras fama nederlandlingva aŭtoro, David Van Reybrouck.

La dua epizodo estas la Insulo de la Rozoj, platformo konstruita en la internacia teritorio de la Adriatika Maro, fronte al la plaĝo de Rimini, itala urbo en kiu Esperanto interalie partas la pejzaĝon per preĝejaj mozaikoj.

Sed la Insulo de la Rozoj tute ne koncernas katolikismon aŭ religion. Eĉ, tute male, la temo estas hubriso, tio estas la – tipe vira – defio kontraŭ la ordo de la naturo, simbolata de la grekaj dioj, aŭdaca kaj disrompanta la leĝojn. Aŭ almenaŭ tiu ĉi estas la interpreto de Sydney Sibilia, la reĝisoro de la itala filmo L’incredibile storia de L’Isola delle Rose, La nekredebla historio de La Insulo de la Rozoj.

La inĝeniero Giorgio Rosa defiis la bigotismon de la Italia registaro, subtenata de Vatikano, celante ke la insulo kiun li konstruis en la Adriatiko estu loko de persona libereco kaj kreemo sen burokrataj kaj moralaj kaĝoj, en la jaro 1968, kiam la tiamaj junuloj hubrise aŭdacis defii la establitan ordon kaj klopodis ŝanĝi la mondon.

Por peti rekonon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel (mikro)ŝtato, oni bezonas teritorion, flagon, monon, poŝtmarkojn kaj – kompreneble – oficialan lingvon. En la filmo, la rolo de Esperanto rekonatas en kelkaj momentoj: vide, per indikilo kun la skribaĵo “Insulo de la Rozoj”, kaj elmontroj de italaj kaj neitalaj ĵurnaloj kiuj mencias la vorton ‘esperanto’ en la titolo de la artikoloj; aŭde, per du dialogoj en turnopunktaj momentoj de la filmo mem.

Intrigo-malkaŝoj ne plaĉas al mi, do mi lasos al vi la ŝancon spekti. Itala filmo signifas, ke la filmo estas en la itala: estas dublado en la angla, franca, germana kaj hispana, kaj subtitoloj en diversaj lingvoj. La lingvopolitikon de Netflix elektas Netflix, ne la esperantistoj. Tio signifas, ke la temo de la filmo ne estas Esperanto, sed, ke Esperanto estas ja tem(er)o de la filmo.

Ĉu tio igas la spekton de la filmo malpli interesa? Laŭ mi ne. Esperanto estas aludata, kaj do ĉirkaŭas ĝin iom da mistero kiu eventuale povas ekbruligi flameton de scivolemo en la neesperantistoj kiuj ĝuas la filmon.

Montri ion interesan pri Esperanto, anstataŭ klarigi Esperanton, estas multe pli efika strategio por tiu ekbruligo. Kompreneble, ekbruligo ne signifas, ke la flameto tutcerte vivos longe; tiucele, bruligeblaĵo kiu vivigu la scivolemon pli longe ol filmo certe necesos.

Pro tio, ni ĵetu indulgeman rigardon al la supraĵaj aspektoj kiuj okulfrapas la konantojn de la historiaj detaloj de la vivo de Giorgio Rosa; la scivolema leganto povas spekti en Jutubo, tute senpage kaj bone dublitan en Esperanto, la dokumentan filmon publikigitan de Cinematica antaŭ kelkaj jaroj.

La tubero en la afero de la filmo reĝisorita de Sydney Sibilia estas rakonti la frenezan agon de ĉampiono de hubriso, kies destino ne povas esti alia ol malvenko. Kaj ĝuste pro tio, la ĉefrolulo altiras la simpation de la spektanto, kaj kune kun li, tute nature, lia alianco kun Esperanto.

Federico Gobbo   (kopiita de Libera Folio)