La jam tradiciaj BEL-Konferencoj, senpagaj kaj senburokrataj, ĉi-jare estis okazontaj en Porto-Alegro, sub la organizo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio. Pro la koronvirusa pandemio kompreneble ne eblis okazigi ĝin ĉeeste, sed ni decidis plu teni la torĉon kaj okazigi ĝin rete.
La ĉefa karaktero de tiu aranĝo estas tio, ke ĉiuj partoprenantoj kune spektas la prelegojn, ĉiam sekvatajn de grupa diskuto.
Paulo Sergio Viana trafe priskribis ĝin jenavorte:
“Ili [BEL-Konferencoj] ne naskiĝis por esti unu plia kongreso de Esperanto. Ili celas starigi kunvenon por homoj, kiuj interesiĝas pri uzado de Esperanto en alta nivelo. Dekomence, oni invitis prelegantojn por universitatnivelaj prezentoj, kun libera diskutado kune kun la publiko. Temas do pri uzado de la lingvo en supera grado, koncerne gravajn temojn en nia moderna socio, en plene demokratia etoso. La partopreno estu do senpaga, malferma kaj larĝamensa. La sola postulo estas ekskluziva uzado de Esperanto.”
Ni klopodis konservi tiujn trajtojn en ĉi tiu reta versio. La prelegoj estos realtempe elsendataj per YouTube kaj ilin sekvos diskutsesioj. Krome, estos malferma interkona momento kaj ferma koncerto. Ĉio okazos poiome en tri sinsekvaj semajnfinoj, tiel ke oni ne laciĝos partoprenante programerojn unu tuj post la alia.
Ne maltrafu la ŝancon partopreni la unuan retan okazigon de tiu unika evento! Aliĝu tuj!
Laste, sed ne balaste: bonvolu helpi pri la disvastigado kaj sciigi viajn amikojn!
Programo
Atentu: ĉiuj horoj laŭas la Braziljan Tempon (UTC -3)
La prelegoj kaj la ferma koncerto publike elsendiĝos en la kanalo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio ĉe YouTube, aliflanke la postprelegaj diskutsesioj okazos per Google Meet kaj postulas (senpagan) aliĝon.
Baldaŭ estos disponigita elŝutebla resumaro de la prelegoj.
28/nov – sabate
16h – Malferma interkona momento – Verda Kafo
20h – La scienco kaj la homo (Paulo Sergio Viana)
21h – Postprelega diskutsesio
29/nov – dimanĉe
17h – Ni estas muziko (Flávio Fonseca)
18h – Postprelega diskutsesio
05/dec – sabate
17h – Kosmopolitismo – la kazo de Esperanto (Manuela Burghelea)
18h – Postprelega diskutsesio
06/dec – dimanĉe
17h – La nova eldono de Manlibro pri instruado de Esperanto (Ivan Colling)
18h – Postprelega diskutsesio
12/dec – sabate
17h – O Saci – la unua porinfana titolo de Monteiro Lobato en Esperanto – defioj kaj solvoj (James Piton)
18h – Postprelega diskutsesio
13/dec – dimanĉe
17h – La arto komunikiĝi (Ísis Piton)
18h – Postprelega diskutsesio
20h – Ferma koncerto de Manno Montanna